MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Aktuale

Monato atakita

La 11an kaj 12an de oktobro www.monato.be, la retejo de MONATO, ne plu funkciis pro t.n. sufoka retatako de grupo de retpiratoj kun ligo al Moskvo. Kio estas sufoka atako kaj kion ĝi praktike signifas por la uzantoj?

Sufokan retatakon oni povas kompari kun ŝtopiĝo sur aŭtovojo. Se miloj kaj miloj da aŭtoj en la sama momento volas suriri difinitan aŭtovojon, ĝi supersaturiĝas kaj trafiko ne plu eblas. Io simila povas okazi en Interreto. Se miloj da personoj vokas iun retejon samtempe, la servilo de tiu retejo ne plu povas trakti la petojn kaj kolapsas.

Kiu?

La kulpuloj de la atako estis rapide konataj. La por-rusia pirata grupo NoName057 ja mem asertis, ke ĝi kaŭzos la atakon. Ĝi kontaktis la belgan gazetaran agentejon Belga kun la mesaĝo, ke ĝi baldaŭ atakos plurajn retejojn, ne nur tiun de MONATO, sed ankaŭ tiujn de multe pli grandaj entreprenoj kaj instancoj: Inter ili la agentejo Belga mem, la retejo de la Flandra Parlamento, tiu de la valona televidstacio RTBF kaj kelkdeko da aliaj. En la Telegram-kanalo de la grupo ili skribis, ke ili „regule sendos tiajn sufoksalutojn al Belgio”. Flandra Esperanto-Ligo, la eldonanto de MONATO, estis telefone avertita de la servo Center for Cybersecurity Belgium (Belga Centro por Interreta Sekureco), sed en tiu momento kelkaj legantoj de MONATO jam estis avertintaj pri la „paneo”.

Kial?

NoName057 ne klarigis, kial ili volas ataki asociojn kaj entreprenojn, kiuj havas sian sidejon ĝuste en Belgio. Proparolanto de la belga registaro diris, ke supozeble tio estas reago al la fakto, ke Belgio aĉetis municion por Ukrainio en la valoro de 200 milionoj da eŭroj per eŭropa grupaĉeto. Krome estos pliaj investoj valorantaj 334 milionojn da eŭroj.

Tiu liverado de municio eble klarigas la atakon de la retejo de la Flandra Parlamento, sed ĉu pro tio gazetara agentejo kaj diversaj revuoj estus atakitaj? Verŝajne plia kaŭzo estas, ke ĝenerale la belga gazetaro tre kritike raportas pri Kremlo kaj pri la agado de Putin.

MONATO

Sed kial eĉ la „malgranda” MONATO? Nu jes, MONATO ekzemple raportis (2024/04, p. 4-5) pri la murdatencoj kontraŭ Aleksej Navalnij, io, kio laŭ Rusio estas puraj mensogoj. En alia artikolo (2023/03, p. 3) MONATO faktokontrolis kremlajn propagandaĵojn pri la invado en Ukrainio, montrante ilian malverecon. Ĉu anoj de FSB, la federacia sekurecservo de Rusio, studas nian magazinon? Aŭ ĉu iu leganto de MONATO denuncis nin ĉe la rusiaj aŭtoritatoj pro niaj „mispaŝoj”? Nu, eble tion ni neniam kun certeco scios.

Paŭl PEERAERTS
ĉefredaktoro

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 12, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-11-04