Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Provnumeroj de la magazino MONATO

Ĉu vi interesiĝas pri MONATO, sed tamen preferas unue ricevi provnumeron antaŭ ol aboni? Neniu problemo! Vi povas elekti inter kvin formoj (aŭ testi ĉiujn kvin!).

Jen provnumero en la formo PDF. Ĝi estas la plej populara, kaj specife taŭga por grandaj ekranoj. Ĝi estas enhave kaj grafike tute identa al la presita versio de MONATO.

Se vi preferas legi MONATOn en via poŝtelefono, tiam la formo ePub estas por vi plej taŭga.

Se vi havas librolegilon de Kindle, tiam vi elŝutu la formon specialan por Kindle-legiloj.

Se vi preferas ne legi, sed aŭskulti, tiam vi elektu la formon MP3.

Laste vi povas elekti ankaŭ ricevi ĉiujn tekstojn aparte per retpoŝto. Ili tiam aspektas laŭ tiu ĉi modelo. En tiu formo vi ricevos du-tri tekstojn semajne, antaŭ la aliaj abonantoj!

Ĉu vi hezitas? Nu, rigardu ĉiujn kvin formojn kaj decidu poste!

Se vi deziras tuj aboni, jen la abontarifo kaj jen speciala mendilo kun rabato por novaj abonantoj!




Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-04-28