Scienco

LA VIVO DE RAIN MAN

Kim Peek: la cerbo, kiu defiis medicinon

Kim Peek estis la homo, kiu inspiris la filmon Rain Man. Lia cerbo havis kapablojn, kiujn la scienco ankoraŭ provas kompreni: li fakte lernis parkere milojn da libroj kaj scipovis legi du paĝojn samtempe. Tio montras, ke la homa menso povas atingi tre altan nivelon eĉ kun nekutimaj trajtoj de la cerbo.

Fenomena memoro sen cerba ponto

Kim Peek naskiĝis kun tre granda kapo kaj sen la t.n. „kalozo”, nome la aro da nervaj fibroj, kiu ligas la du duonojn de la cerbo. Spite al tiu manko, li havis memoron vere eksterordinaran: li legis du paĝojn samtempe – unu per la maldekstra okulo kaj la alian per la dekstra okulo – kaj memoris ĉion ajn, vorton post vorto. Li tiamaniere ellernis pli ol 12 000 librojn pri historio, muziko, literaturo kaj statistiko.

Lia patro, Frank, legadis al li vespere, kaj Kim matene povis ripeti tutan verkon sen eĉ unu eraro. Liaj kapabloj kreskis kun la tempo: li bezonis malpli ol unu horon por tralegi tutan libron, tre rapide komprenante kaj memorante ĝin. Kiam oni demandis lin pri iu ajn tago en la historio, li sukcesis tuj diri, kiuj estis la ĉefaj novaĵoj en la tiamaj ĵurnaloj kaj eĉ kia estis la vetero en tiu specifa dato.

Heredaĵo por la scienco

Sciencistoj studis lian kazon por provi kompreni, kiel cerbo sen la kutima ligo inter la du duonoj povas tiom efike funkcii. Tio estis preskaŭ neklarigebla, sed por Kim la plej grava afero estis interagi kun homoj. Post kiam la scenaristo Barry Morrow renkontis lin en 1984, aperis la filmo Rain Man, kiu gajnis kvar oskarojn kaj diskonigis la t.n. sciegulan sindromon (angle: savant syndrome).

Kim forpasis en 2009 en la aĝo de 58 jaroj, donacante sian cerbon al la scienco por plia studado. Lia vivo restas ia defio al niaj ideoj pri inteligenteco: ĉu la supozeble „normala” menso estas vere la plej bona, aŭ ĉu ekzistas aliaj formoj de genio subtaksataj aŭ ankoraŭ ne esploritaj?

Jacopo PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro

Indekso
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)