Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

MONATO-konvencioj

Ofte ekzistas en Esperanto pluraj manieroj por esprimi sin (la franca/Franca lingvo, Francujo/Francio, komputilo/komputoro, ktp/k.t.p.). Por protekti la unuecan karakteron de la revuo, MONATO listigis konvenciojn pri multaj tiaj okazoj. La sekvaj konvencioj estas aplikataj plej strikte ĉe raportoj, malpli strikte ĉe leteroj kaj eĉ malpli strikte ĉe noveloj kaj rakontoj.

Enhavtabelo

Ŝtatonomoj
Organizaĵoj kaj sigloj, traktatoj
Premioj k.s.
Propraj nomoj
Transskriboj
Uskleco de propraj nomoj
Valutoj
Nombroj
Mezurunuoj
Referencoj
Datoj, tempo kaj daŭro
Interpunkcio
Kursivigo kaj dikigo
Prononcindikoj
Leksikaj konvencioj
Sintaksaj konvencioj
Oftaj eraroj
Novaj kaj aktualaj terminoj
... kaj aliaj konsideroj
Teknikaj konvencioj por kunlaborantoj de MONATO

Ŝtatonomoj

MONATO sekvas la rekomendojn de la Akademio de Esperanto. Se la Akademio citas formojn en -io kaj en -ujo, MONATO uzas la -io-formojn.

Notu ankaŭ:
Esperantujo (kaj ne „Esperantio”)
Honkongo (kaj ne „Hongkongo”)
Eŭskio (kaj ne „Vaskio”)
Sovetio (aŭ Sovet-Unio)

Al la enhavtabelo

Organizaĵoj kaj sigloj, traktatoj

ABE Afrika Banko por Evoluo
AL Araba Ligo
ANEK Azia Nul-Emisia Komunumo
ASOAN Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj
ALA Afrika Liberkomerca Areo
AU Afrika Unio
EEA Eŭropa Ekonomia Areo
EFSF Eŭropa Fonduso por Stabiligo Financa
EINS Eŭropa Instanco pri Nutraĵ-Sekureco
EKHR Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj
ELKA Eŭropa Liber-Komerca Asocio
EPO Eŭropa Patent-Oficejo
EU Eŭropa Unio
FIFA Federacio Internacia de Futbalo Asocia
ĜKDK Ĝenerala Konvencio pri Dogano kaj Komerco
IAE Internacia Asocio por Evoluigo
IAEA Internacia Atom-Energia Agentejo
IATA Internacia Aer-Transporta Asocio
IBRE Internacia Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo
ICAO Internacia Civil-Avia Organizaĵo
IFK Internacia Financa Korporacio
IGKŜ Interregistara Grupo pri Klimatŝanĝiĝo (angle IPCC)
ILO Internacia Labor-Organizaĵo
IMF Internacia Mona Fonduso
IOMK Interregistara Organizaĵo por Marafera Konsultado
IPTEJInternacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio
IRA Irlanda Respublikisma Armeo
ITU Internacia Telekomunika Unio
KE Konsilio de Eŭropo
KKG Kunlabora Konsilio de la Golfo
Komunumo de Nacioj (angle Commonwealth of Nations)
KSŜ Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj
KUNKEKonferenco de UN pri Komerco kaj Evoluigo
MNF Monda Natur-Fonduso (angle WWF)
MOK Monda Organizaĵo pri Komerco
MOM Monda Organizaĵo pri Meteologio
MOS Monda Organizaĵo pri Sano
MOSB Monda Organizaĵo pri Sano de Bestoj
MOT Monda Organizaĵo pri Turismo
NALKANord-Amerika Liber-Komerca Asocio
NATO Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo
Nordia Konsilantaro
OUNNKOficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimado
OAPELOrganizaĵo de Arabaj Petrol-Eksportaj Landoj
OAŜ Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj
OAU Organizaĵo por Afrika Unueco
OEKE Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
OIK Organizaĵo de Islama Kunlaboro
ONA Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo
OPEL Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj
OSKE Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo
OTKS Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco (Armenio, Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio, Rusio kaj Taĝikio)
Orienta Partnereco (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio kaj Ukrainio)
PLO Palestina Liberig-Organizaĵo
Sekureca Konsilio (de UN)
SAEK Sud-Afrika Evolu-Komunumo
SKM Suda Komuna Merkato, Merkosudo
Ŝanhaja Organizaĵo por Kunlaboro (Barato, Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio, Pakistano, Rusio, Taĝikio kaj Uzbekio)
Traktato pri Eŭropa Unio (Traktato de Mastriĥto)
Traktato pri Kompleta Malpermeso de Nukleaj Testoj
Tutmonda Nutraĵa Programo
UN Unuiĝintaj Nacioj
UneskoOrganizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo
UNIDOOrganizaĵo de UN pri Industria Disvolvado
UPU Universala Poŝta Unio
Viŝegrada Grupo (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio)

Al la enhavtabelo

Premioj k.s.

  1. Komitato pri la Monda Heredaĵo (de Unesko)
  2. Nobel-premio pri, Nobel-premiito, Nobel-laŭreato ...
  3. Premio pri Ĝusta Vivmaniero (Right Livelihood Award, Right Livelihood-priset)
  4. Premio pri Tutmonda Klimat-Agado de UN (UN Global Climate Action Award, Premio de la Acción Mundial sobre el Clima de la ONU, Prix de l’action climatique mondiale de l’ONU)

Al la enhavtabelo

Propraj nomoj

Jen estas listeto de personaj nomoj (eventuale kun la prononco) pri kiuj ofte estas dubo:

  1. Abdel Fattah es-Sisi
  2. Abe Ŝinzo
  3. José María Aznar [ĥosé maria asnár]
  4. Tony Blair [teŭni blea]
  5. Gordon Brown [godan braŭn]
  6. Jean-Pierre Chevènement [ĵapjér ŝevenemán]
  7. Jacques Chirac [ĵak ŝirák]
  8. Charles de Gaulle [ŝarl de gol]
  9. Cirilo kaj Metodio
  10. Dalai-Lamao
  11. Recep Tayyip Erdoğan [reĝep tajip érdoan]
  12. Pim Fortuyn [fortéjn]
  13. Indira Gandhi
  14. Mahatma Gandhi
  15. Jörg Haider [jerg hajda]
  16. Sadam Husajn [sadám husájn]
  17. Ĥatami [ĥatamí]
  18. Lionel Jospin [lionél ĵospén]
  19. Slobodan Milošević [milóŝeviĉ]
  20. Muhamado*
  21. Jawaharlal Nehru
  22. Gerhard Schröder [ŝreder]
  23. Javier [ĥabjér] Solana
  24. Rabindranath Tagor
  25. Margaret Thatcher [mágaret faĉe]
  26. Greta Thunberg [tunberj]
  27. Josip Broz Tito
  28. Jakob von Uexküll [fon ikskil]
  29. Lech Wałęsa [leĥ vaŭensa]
  30. Maŭ Zedong

* MONATO decidis pri la uzo de la formo Muhamado, kiun rekomendas la plimulto de la spertuloj pri la araba lingvo. Tamen se aŭtoro preferas uzi la klasikan zamenhofan formon Mahometo, tiu ne estos korektita.

Orient-aziaj nomoj

Se en orient-aziaj nomoj estas kutime mencii unue la familian nomon kaj poste la propran, MONATO konservas tiun sinsekvon. Se aŭtoro tamen volas devii de tiu regulo por sia propra nomo, tiu deziro estos respektata.

Al la enhavtabelo

Transskriboj

Vortojn en ne-latinidaj alfabetoj MONATO transskribas, krom en esceptaj okazoj, ekzemple en la rubriko „Lingvo” por montri la veran formon de nelatinidaj signoj.

Transskribo de ĉinaj nomoj

MONATO uzas la oficialan latinigon, pinjinon, kun apuda prononcindiko, se la nomo estas sufiĉe grava en la kunteksto, ekzemple: Qujing [ĉu ĝin], Yao’an [jaŭ an]. Tamen, se PIV havas kapvorton por loko en Ĉinio, MONATO preferas uzi tiun esperantan nomon; PIV nun havas kapvorton por preskaŭ ĉiu provinco kaj provinca ĉefurbo en Ĉinio.

MONATO normale ne indikas tonojn en pinjino, do la pinjinaj vortoj konsistas el la sensupersignaj literoj de Esperanto minus V, plus Q, W, X, Y, Ü kaj apostrofo, kiun oni uzas en la mezo de vorto por apartigi silabon, kiu komenciĝas per vokalo, kiel en Tian'anmen [tjan an men].

En la prononcindiko ĉiu silabo aperas kiel aparta vorto; akcento ne estas indikata. Eblas apliki la sekvajn regulojn por konverti pinjinon al prononcindiko. La plej multaj reguloj estas simplaj substituoj, en kiuj V indikas iun ajn vokalon kaj K indikas iun ajn konsonanton.

  1. Forigu ĉiujn kromsignojn.
  2. Anstataŭigu majusklojn per la respondaj minuskloj.
  3. Anstataŭigu ĉiun signon, kiu ne estas litero, per spaco.
  4. ch → ĉ, sh → ŝ, zh → ĝ.
  5. ngK → ng K.
  6. VKV → V KV, VKKV → VK KV.
  7. Kontrolu, ke ĉiu vorto nun konsistas el unu silabo: unu konsonanto aŭ nenio + almenaŭ unu vokalo + nngr aŭ nenio.
  8. j → ĝ, q → ĉ, x → ŝ.
  9. h → ĥ, ng → n, r → ĵ, w → ŭ, y → j, z → dz.
  10. ai → aj, ao → aŭ, ei → ej, ou → oŭ.
  11. iV → jV, uV → ŭV.
  12. ji → i, ŭu → u.

Pliaj ekzemploj:

  1. Deng Xiaoping [den ŝjaŭ pin]
  2. Dong Biwu [don bi u]
  3. Hua Guofeng [ĥŭa gŭo fen]
  4. Pu'er [pu eĵ]
  5. Wang Yibo [ŭan i bo]
  6. Xi Jinping [ŝi ĝin pin]

Transskribo de japanaj nomoj

MONATO uzas nek la sistemon Kunrei nek la sistemon de Hepburn, sed esperantan sistemon, en kiu la bazaj silaboj estas:

a i u e o
ka ki ku ke ko kja kju kjo
sa ŝi su se so ŝa ŝu ŝo
ta ĉi cu te to ĉa ĉu ĉo
na ni nu ne no nja nju njo
ha hi fu he ho hja hju hjo
ma mi mu me mo mja mju mjo
ja ju jo
ra ri ru re ro rja rju rjo
ŭa
ga gi gu ge go gja gju gjo
za ĵi zu ze zo ĵa ĵu ĵo
da ĵi zu de do ĵa ĵu ĵo
ba bi bu be bo bja bju bjo
pa pi pu pe po pja pju pjo

Krome:

  1. La litero n povas aldoniĝi post tiuj silaboj, kiel en Anri, sed kun apostrofo, se sekvas vokalo, kiel en Ŝin’iĉi.
  2. Vokalo povas esti longa, montrate per superstreko, kiel en Rjō.
  3. Konsonanto post vokalo povas duobliĝi, kiel en Ikki.

La sekvaj transformoj ofte sufiĉas por konverti de Kunrei aŭ Hepburn:

  1. tch → ĉĉ; ssh → ŝŝ; tts → cc
  2. ch → ĉ; sh → ŝ; ts → c
  3. hu → fu; tu → cu
  4. si → ŝi; ti → ĉi; zi → ĵi
  5. sy → ŝ; ty → ĉ; zy → ĵ
  6. j → ĵ
  7. w → ŭ; y → j
  8. aa → ā; â → ā; kaj simile por la aliaj vokaloj

Internaciaj markonomoj, kiel Mitsubishi, povas resti en la ĝenerale konata latinlitera formo.

Transskribo de rusaj nomoj

Rusaj nomoj estas transskribataj jene:

    а = a
    б = b
    в = v
    г = g
    д = d
    ж = ĵ
    з = z
    и = i
    й = j
    к = k
    л = l
    м = m
    н = n
    о = o
    п = p
    р = r
    с = s
    т = t
    у = u
    ф = f
    х = ĥ
    ц = c
    ч = ĉ
    ш = ŝ
    э = e
   щ = ŝĉ: Vereŝĉagin, Ŝĉusev, Ŝĉebetovka, Blagoveŝĉensk;
   ы = i: Kujbiŝev, Ribakov, Siktivkar, Groznij, Beliĥ, Ĉernovci;
   е =
         * e post konsonantoj: Fedorenko, Vasilevskij, Iĵevsk, Tuapse;
         * je en aliaj okazoj: Jesenin, Dmitrijev, Mendelejev, Gurjev;
   ё =
         * o post л, ш, щ, ч: Mogilov, Gumilov, Liĥaĉov, Ŝĉolkovo;
         * jo en aliaj okazoj: Jolkin, Fjodorov, Okajomov, Solovjov;
   ю =
         * u post л, ш, щ, ч: Ludmila, Lubimov, Iluŝin, Kluĉi, Mamlutka, Luba;
         * ju en aliaj okazoj: Jutkeviĉ, Neftejugansk, Izjum, Temrjuk, Vjugin;
   я =
         * a post л, ш, щ, ч: Ĉelabinsk, Polana, Ŝalapin, Lapunov, Gala;
         * ja en aliaj okazoj: Jalta, Krasnojarsk, Pjatigorsk, Uljanovsk, Tatjana, Majja;
   ь =
         * antaŭ 'и', 'о' – j: Iljiĉ, Zaĥarjin, Ruĵjin;
         * alie estas ellasata: Grigorjev, Prokofjev, Oĵerelje, Darja; Tiraspol, Uralsk, 
           Ilmen, Ĥarkov, Ust-Labinsk ks.;
   ъ estas ellasata: Podjablonskij, Objaĉevo, Izjurov.

Transskribo de ukrainaj nomoj

La supraj reguloj pri la rusa validas ankaŭ por la ukraina, kun escepto de:

    La litero г, el la rusa transskribata per g, el la ukraina transskribiĝas kiel h. 
    La maloftan sonon g en ukraina oni skribas per alia litero, nome ґ.
    і kaj и en la ukraina ĉiam transskribiĝas kiel i. La ukraina litero ї, ne ekzistanta
    en la rusa, transskribiĝas kiel ji, sed post vokaloj oni ankaŭ povas transskribi ĝin per i
    La litero е ĉiam transskribiĝas per e. Per je oni transskribu nur la unike ukrainan literon є

Uskleco de propraj nomoj

MONATO uzas majusklojn por propraj nomoj, ne por adjektivoj aŭ adverboj derivitaj de ili. Tio validas ankaŭ por la vortoj „esperanta” kaj „esperante” derivitaj de Esperanto.
Per komencaj majuskloj oni skribas nur verajn nomojn de personoj, asocioj, kompanioj, landoj ktp. Aŭtoroj tre ofte forgesas aŭ neglektas tion, do la redaktoro devas korekti, ĉar revuo aspektu unueca. Ni ne povas toleri, ke en unu artikolo „la Franca ministro nomis la Teron rubujo” kaj en alia „la brita ministro opinias, ke la tero ...”. La regulo tamen estas simpla. MONATO uzas majusklojn nur por propraj nomoj: Marso, Mitterrand, Kanado. Sed: la dua mondmilito, la hispana ministro, la tero, la francoj. Se propra nomo konsistas el pli ol unu vorto, oni skribas nur la unuan vorton, la substantivojn kaj adjektivojn per komenca majusklo, sen citiloj: Nigra Maro, Arkta Oceano, Monto Blanka, Bonespera Kabo, Beringa Markolo, Unuiĝo Franca por Esperanto.

Noto: por uskleco post dupunkto vidu ĉe Interpunkcio.

Al la enhavtabelo

Valutoj

Por valutoj MONATO ne uzas la simbolojn €, £, $ ktp, sed la plenajn nomojn: la eŭro, la brita pundo, la usona dolaro. Nur en tabeloj oni povas uzi ilin, se la signifo de la simboloj klare montriĝas el la teksto. Post valuto alia ol la eŭro, aperu la proksimuma valoro en eŭroj. Ekzemple: „li ŝuldas 147 miliardojn da rubloj (du miliardojn da eŭroj)”.

Al la enhavtabelo

Mezurunuoj

MONATO uzas la „Internacian sistemon de unuoj”, se temas pri rezulto de mezurado, ekzemple „La distanco inter A kaj B estas 120 km.” Se tamen temas pri ronda cifero en alia mezursistemo, oni uzas tiun alian sistemon kun parenteza aldono de la valoro en la internacia sistemo, ekzemple „La maksimuma permesita rapideco sur usonaj ŝoseoj estas plejparte 65 mejloj hore (ĉ. 105 km/h).”

Al la enhavtabelo

Nombroj

  1. Kvantoj
    1. Nombrojn de nulo ĝis dek oni skribas per literoj, se ne temas pri decimaloj. Oni skribas per ciferoj la pli altajn kvantojn: ses-cilindra motoro, dek eŭroj sed inter la 11 unuaj, oni vendis 16 450 ekzemplerojn
    2. Pro kohereco oni skribas ĉiujn kvantojn de la sama serio per ciferoj, se almenaŭ unu estas pli granda ol dek: 5 libroj, 9 kajeroj kaj 15 skribiloj
    3. Por eviti nulojn, oni skribas la vortojn „miliono” aŭ „miliardo”, krom se temas pri nerondaj kvantoj: unu miliono, du miliardoj, 35 milionoj, 1 450 340 675
    4. Kiam kvanto ne estas entjera oni skribas ĝin per ciferoj: 7,89 miliardoj, 3,141 592 654 5
    5. Nombrojn super 9999 oni skribas per triopaj grupoj disigitaj per nerompebla spaco: 8215 metroj, 34 514 eŭroj, 5 453 232 loĝantoj
    6. Oni uzas la tiel nomatan „longan skalon” por grandaj nombroj: 106 = unu miliono, 109 = unu miliardo, 1012 = unu duiliono, 1015 = unu duiliardo, 1018 = unu triiliono.
    7. Oni uzas komon por disigi la entjeran parton de la decimala.
    8. Procentojn oni indikas per ciferoj sekvitaj de fiksa spaco kaj la simbolo %: 1 % de la loĝantaro, voĉdonis 73,4 % de la membroj
    9. Onojn kaj opojn oni skribas per literoj: pli ol la duono de la ĉeestantoj, du trionoj de la homaro, la kvaropo el Kembriĝo
    10. Proksimumajn kvantojn oni skribas per literoj, se substantivaj: partoprenis dudeko da homoj
  2. Ordo
    1. Ordon ĝis dek oni povas skribi per literoj aŭ per ciferoj: unua loko, 3a kongreso
    2. Postan klasadon oni skribas per ciferoj: 56a eldono
    3. La gramatika finaĵo (a, aj, an, ajn) sekvas senpere la numeron: 1a de majo, sed oni uzas streketon en la aliaj okazoj: 50-jarulo
  3. Numeroj distingantaj elementojn: Por la numera distingo de elementoj oni ĉiam uzas ciferojn: Zamenhof-strato n-ro 3, artikolo 7, Eliro 2:1, Ludoviko la 14a
  4. Romaj ciferoj: MONATO ne uzas romajn ciferojn.
  5. Kiam la senco estas amplekso, aŭ intervalo, aŭ minimumo kaj maksimumo, aŭ komenco kaj fino, MONATO uzas haltostrekon (N-streketon) inter ciferoj: Mary Shelley (1797–1851). Sed en ISBN estas dividstreko: ISBN 978-0-902756-55-7.

Al la enhavtabelo

Tempo kaj daŭro

Por datoj, tempo kaj daŭro MONATO uzas la ISO-normon. En tabeloj kaj inter krampoj estas uzata
- por la tempo: 2017-02-14 23:59:59 (aŭ partojn de tio)
- por la daŭro: 24h12m59s
kaj en kurantaj tekstoj, oni skribu kiel oni prononcas.

Ekzemploj:
- Tio okazis la 14an de februaro 2017 je la 7a horo 30.
- Li kuris la maratonon en 2 horoj, 57 minutoj kaj 45 sekundoj.
- Oni prognozas, ke daŭron de malpli ol du horoj (1h59m59s) oni povus atingi jam venontjare.

Al la enhavtabelo

Referencoj

Por referencoj al aperintaj artikoloj en paperaj kaj PDF-numeroj de MONATO estas uzata la jena sintakso:

<mm>Monato</mm> 2006/02, p. 13

Al la enhavtabelo

Interpunkcio

Ĉe numeraloj sekvata de sola finaĵo, oni ne uzas streketojn (do ne 2-a sed 2a) sed ja se sekvas afikso aŭ alia radiko (ekzemple 30-ono, 50-jarulo).

Oni uzas spacon antaŭ m, km, kg, % ktp (do 8 m). Oni ne uzas spacon antaŭ dupunkto, demanda kaj kria signo.

Post dupunkto principe sekvas minusklo. Necesas majusklo, se la dupunkto enkondukas plurajn frazojn. Se post la dupunkto sekvas citaĵo, la uskleco de la unua litero restas kiel en la origina citaĵo.

Uzado de la komo

1. Antaŭ la konjunkcioj „aŭ”, „kaj” kaj „sed” oni kutime ne uzu komon.

  • En pluraj landoj ĵurnaloj, televido kaj radio kritikas la misfarojn.
  • Li redonis la leteron kaj pardonpetis.
  • Vi devas pagi la kalkulon aŭ peti konsilon de advokato.
  • Ĉar li estas komercisto kaj ĉar li dominas amaskomunikilojn, en li unuiĝas preskaŭ ĉiuj gravaj povoj de la lando.
  • Tio ne estas pasero sed kukolo.

1.1. Se „aŭ”, „kaj” aŭ „sed” kunligas tutajn ĉeffrazojn, oni uzu komon.

  • Ŝi rigardis lin severe, kaj li silentiĝis.
  • Pluvis, sed li tamen veturis per biciklo.

2. Antaŭ aliaj konjunkcioj („nek”, „tio estas” ktp) oni uzu komon.

  • Mi ne renkontis lin, nek lian fraton.

3. Ĉirkaŭ subfrazo oni uzu komojn. Subfrazo normale komenciĝas per subjunkcio (KI-vortoj, „ĉar”, „ĉu”, „ke”, „kvankam”, „ol”, „se” ktp) aŭ plurvorta frazenkondukilo („nur ĉar”, „antaŭ ol”, „por ke”, „sed ke” ktp).

  • Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto.
  • Ĉu ekzistas kampo de moderna vivo, en kiu ne rolas elektroniko?
  • Kvankam li nin komprenis, li ne respondis.
  • Mi faros tion, nur ĉar vi mem petis min.

4. Ĉirkaŭ apudmeto, parentezo kaj aldona klarigo oni uzu komojn.

  • Danubo, la plej longa rivero en Eŭropo, enfluas en la Nigran Maron.
  • Nu, ekzemple, mi skribos al vi jenon.
  • Eĉ helporganizaĵoj, precipe neregistaraj, retiras siajn komisiitojn.
  • Sinjoro Arnold, la direktoro de la biblioteko, vizitis nin hieraŭ.

4.1. Se titolo (aŭ simila esprimo) staras antaŭ propra nomo, ĝi ne estas apudmeto, do oni ne uzu komojn.

  • La direktoro de la biblioteko Arnold vizitis la provincon Zelando.

5. Ĉirkaŭ komplemento, en kiu la ĉefvorto estas adverba participo, oni uzu komojn.

  • Promenante sur la strato, mi falis.

6. Oni ne uzu komon antaŭ „ktp”.

Interpunkcio ĉe citiloj

Parolprezento antaŭ la citaĵo
  • kun dupunkto:
    Poirot murmuris: „Ĝi ne estas tiel simpla, mia amiko.”
Parolprezento post la citaĵo
  • sen komo, se la citaĵo finiĝas per interpunkcio:
    „Kial vi demandas?” diris Bertie.
    „Jes, faru!” diris Mavis.
    „Sed kun dudek jaroj, ĉu vi ne ...” komencis Ella.
  • ne citu simplan punkton ĉe la fino de la citaĵo, sed uzu anstataŭe komon post la citaĵo:
    „Vi pravas”, konsentis Mellowkent.
Parolprezento meze de la citaĵo
  • Se la parolprezento aperas post ĉeffrazo, uzu punkton post la parolprezento:
    „Tio estas terura”, diris Jane. „Oni tuj informu vian patrinon.”
    „Kiom ridinde!” diris s-ino Sangrail. „Ĉu neniu el iliaj amikoj povis pacigi la kverelon?”
  • Se la parolprezento aperas meze de citita frazo, kie tiu frazo mem ne havus interpunkcion, metu komojn ekster la citiloj:
    „Eble”, diris la amiko, „ĝi estas alia turdo.”
  • Se la parolprezento aperas post komo aŭ tripunkto, lasu tiun interpunkcion en la unua parto de la citaĵo kaj metu komon post la parolprezento:
    „Iam estis eta knabino nomita Bertino,” komencis la fraŭlo, „kiu estis ekterordinare bonkonduta.”
    „La respondo estas ...” anoncis la voĉo, „kvardek du!”
  • Se la parolprezento aperas post punktokomo aŭ dupunkto, lasu tiun interpunkcion en la unua parto de la citaĵo kaj metu punktokomon post la parolprezento:
    „Ne ĝenu min per via infaneca babilado;” li komentis al Bertie van Tahn; „mi verkas senmortajn versojn.”
    „Mi vendas ĉiajn fruktojn:” li diris; „bananoj, piroj ...”.
Notoj
  • Ĉi tiuj reguloj estas faritaj por obei la bazan principon, ke ĉio ene de la citiloj aperus same, se la teksto ne estus tiel citita. Aldonitaj komoj, kiuj ne estas parto de la citita teksto, estas do metitaj ĉiam ekster la citiloj.
  • Parolprezento estas frazo, kiun kompletigas la citita teksto. Notu, ke kelkaj aŭtoroj interrompas citaĵojn per kompletaj rakontaj frazoj, kiuj ne estas parolprezento; tiaj frazoj ofte priskribas geston de la parolanto aŭ simile:
    „Ĉu nun?” Li rigardis al la horloĝo. „Tio ne eblas.”
  • Unuopaj vortoj ne nepre traktiĝas kiel citita parolo:
    Li diris „pardonon”.
    La sistemo estas „genia”.
    „Sunsubiro” estas bela vorto.

Al la enhavtabelo

Kursivigo kaj dikigo

MONATO uzas kursivon en la jenaj okazoj:

  1. vortoj en fremdaj lingvoj (traduko interkrampe, en romaj literoj);
  2. diversaj specoj de propraj nomoj, ekzemple de firmaoj, gazetoj, ŝipoj kaj simile;
  3. titoloj de libroj, artikoloj ktp (se fremdlingva, do traduko en rondaj krampoj, romaj literoj, la unua vorto majuskligita);
  4. vortoj, kiujn la aŭtoro volas reliefigi.

Se en kursiva teksto aperas frazparto, kiu en normala roma teksto estus kursiva, tiu frazparto estu roma, sen citiloj.

MONATO ne uzas kursivon por personaj kaj geografiaj nomoj, eĉ se tiuj enhavas literojn ne-esperantajn: André Cherpillod, Lech Wałęsa, Slobodan Milošević, La Chaux-de-Fonds, la municipo Aimorés.

Por esperantlingvaj nomoj de asocioj, organizaĵoj, politikaj partioj kaj por geografiaj nomoj MONATO ne uzas kursivon, sed normalan tekston, sen citiloj: Unuiĝo Franca por Esperanto, Unuiĝintaj Nacioj, La Verduloj, Nigra Maro. Por fremdlingvaj tiaj nomoj MONATO uzas kursivon, sen citiloj, prefere kun esperantlingva traduko poste, inter krampoj: MoVimento 5 Stelle (Kvinstela Movado), American Diabetes Association (Usona Asocio por Diabetuloj), Les lacs du Connemara (La Konemaraj Lagoj), la gazeto Pravda (Vero).

Grasajn literojn MONATO kutime ne uzas en la korpo de la tekstoj mem.

Al la enhavtabelo

Prononcindikoj

Malantaŭ propraj nomoj, kiuj kernas en la raporto, kaj kies prononco verŝajne ne estas konata al la plimulto de la legantoj, MONATO aldonas prononcindikon inter rektaj krampoj. En prononcindikoj MONATO uzas la literojn de la Esperanto-alfabeto. Se la akcento ne troviĝas sur la antaŭlasta silabo, ĝi estas montrata per dekstra korno super la akcentata vokalo. La prononcindikoj ne uzas majusklojn. Ekzemplo: Lech Wałęsa [leĥ vaŭensa]

Al la enhavtabelo

Sintaksaj konvencioj

  • Uzu "Kaunas estas la due plej granda urbo de Litovio" kaj ne "... dua plej granda ...".
  • Propraj nomoj, kiuj identigas substantivojn, aperu post tiuj substantivoj. Ekzemple: la urbo Pekino, la libro Paradizo ŝtelita, la familio Zamenhof, la supera lernejo Dag Hammarskjöld, placo Skanderbeg, strato Marienhilfer.
  • Po: La prepozicio po rilatas nur al la nombro, kiu sekvas. Alivorte: Kiam la ĉeestanta substantivo estas akuzativigita, ĝi ne dependas de po. Ekzemple: Ili ricevis po kvar bombonojn.

Al la enhavtabelo

Leksikaj konvencioj

  • aboli: Uzu „aboli” kaj ne „abolicii”.
  • aidoso: Uzu „aidoso” kaj ne „aideso”, „disao” aŭ „iposo”.
  • a.K.: Uzu „a.K.” kaj „p.K.” (sen r).
  • antaŭ nelonge: Uzu „antaŭ nelonge" (duvorte).
  • arbereŝoj: albana minoritato en Italio. Albane: Arbëreshë
  • burko: MONATO uzas la formon „burko” por la virina islama vestaĵo, kiu tute kovras la korpon.
  • buĝeto: Uzu „buĝeto” kaj ne „budĝeto”.
  • demokrata/demokratia: Fojfoje ne estas facile elekti inter ambaŭ formoj. MONATO uzas la formon „demokrata” en nomoj de politikaj partioj.
  • DNA: se la plena nomo de tiu ĉi molekulo estas menciita, MONATO uzas la formon „Deoksiribonuklea acido”.
  • disketo: Uzu „disketo” kaj ne „diskedo”.
  • fare de: Uzu „fare de” kaj ne „far”.
  • fazo: En iuj elektosistemoj necesas pli ol unu voĉdonado por atingi finan rezulton. Tiaokaze oni parolas pri „fazoj” de la elektado. En komenca fazo eliminiĝas la kandidatoj ricevintaj malplej multajn voĉojn; en fina fazo elektiĝas la kandidato ricevinta plej multajn voĉojn.
  • firmao: Uzu „firmao” kaj ne „firmo”.
  • ĝihado: Uzu „ĝihado”, sed ne „jihado” aŭ „ĵihado”.
  • jarcento: Uzu „jarcento”, ne „jc”.
  • islamo: La religio, kiun fondis la profeto Muhamado, nomiĝas islamo. Ĝiaj adeptoj estas do en Esperanto islamanoj.
  • k.s.: Uzu „k.s.” kaj ne „k. s.” aŭ „ks”.
  • komputilo: Uzu tiun formon kaj ne komputoro, komputero, kompjutro, kompjutero, ordinatoro, komputatoro ktp.
  • konato: MONATO ne uzas la formon „konatulo”, sed „konato” (kiel ekzemple en „Tomo estas konato mia, sed mia edzino ne konas lin”) aŭ „famulo” (kiel ekzemple en „Kvankam Rubens estis famulo en la tuta Eŭropo, la urbestro de Antverpeno ne estis konato lia.”
  • ktp: MONATO uzas „ktp” (sen punkto) kaj ne „k.t.p.”
  • loĝanto: uzu tiun formon kaj ne „enloĝanto”.
  • matĉo: MONATO uzas „matĉo” kaj ne „maĉo”.
  • ministrejo: MONATO uzas „ministrejo pri ekonomio” kaj ne „ministerio por ekonomio”.
  • ministro: Uzu „la usona ministro pri eksteraj aferoj” kaj ne „la usona ŝtatsekretario”
  • Olimpiaj Ludoj: por indiki rilaton al Olimpiaj Ludoj MONATO uzas la radikon „olimpi”, ne „olimpik-”.
  • organizaĵo: Uzu „organizaĵo” kaj ne „organizo”.
  • poŝtelefono: MONATO uzas simple „poŝtelefono” por ĉiaj nun modernaj tiaj telefonoj. Se nepre necesas distingi inter malnova poŝtelefono kaj poŝtelefono kun tuŝekrano, oni povas aldoni iun priskribon, kiel „moderna telefono”, „lerta telefono”. La vorton „saĝtelefono” la redaktoraro opinias erara.
  • rusa/rusia: Iuj kunlaborantoj de MONATO insistis, ke oni skribu „rusia prezidanto”, „Rusia Federacio” ktp por akcenti, ke ne temas pri la prezidanto de nur la rusoj, sed de ĉiuj rusianoj; ne pri la Federacio nur de rusoj, sed de ĉiuj popoloj tie. Post longa diskuto estis decidite lasi la decidon al la aŭtoro. Do nek la formo „rusa”, nek la formo „rusia” estos konsiderata eraro.
  • speguli: Uzu „speguli” kaj ne „respeguli”.
  • sunaanoj kaj ŝijaanoj: MONATO uzas la formojn „sunaanoj” kaj „ŝijaanoj” kaj ne la PIV-ajn formojn.
  • t.e.: Uzu „t.e.” kaj ne „t. e.”

Al la enhavtabelo

Oftaj eraroj

  • Oni ne miksu la vortojn „instrui” kaj „eduki”. Instruado rilatas ĉefe al scio; edukado al transdono de moralaj ecoj kaj formado de la karaktero.
  • Informadiko: „Informadiko” estas la scienco pri informado. Oni ne konfuzu ĝin, sub influo de aliaj lingvoj, kun komputiko aŭ komputoscienco.
  • Kazo/okazo: „Kazo” havas plejparte gramatikan, juran, medicinan, matematikan, logikan, komputadan kaj aliajn formalajn signifojn. Oni evitu la uzon de „kazo” kun la signifo de „okazo”.
  • Komunumo/komunaĵo: „Komunaĵo” estas „io komuna al pluraj personoj” (tiel difinite en PIV sed kun maltaŭga ekzemplo), do plej ofte io komune posedata, ekz. la familia loĝejo estas komunaĵo de geedzoj - kaj la komune loĝata insulo estas komunaĵo de kaj grekaj kaj turkaj kipranoj.
    „Komunumo” estas esence io, kion komune konsistigas la homoj: la membroj de komunumo ne komune posedas ĝin sed estas mem parto de ĝi - sen ĝiaj membroj komunumo simple ne ekzistas. Grandaparte eblas facile ekvivalentigi „komunumo”n kun la respondaj vortoj en eŭropaj lingvoj communauté/community/Gemeinschaft/comunità/gemeenschap ktp.
  • Kontrakto/traktato: „Kontrakto” estas jure valida interkonsento, laŭ kiu ĉiu partio ricevas difinitajn rajtojn kaj devojn. „Traktato” estas skriba interkonsento inter du ŝtatoj aŭ aro da ŝtatoj. Teorie ankaŭ ŝtatoj povas kontrakti inter si, sed se temas pri normalaj komercaj kontraktoj temas kutime pri iuj pli subaj organoj.
  • Eŭropa Konsilio/Konsilio de Eŭropo: Oni ne miksu tiujn du tute malsamajn instancojn. „Eŭropa Konsilio” (Europese Raad, Conseil européen, European Council, Europäischer Rat, Consejo Europeo, Consiglio europeo ...) konsistas el la ŝtat- kaj registar-estroj de Eŭropa Unio. En la „Konsilio de Eŭropo” (Raad van Europa, Conseil de l'Europe, Council of Europe, Europarat, Consiglio d'Europa, Συμβούλιο της Ευρώπης ...) membras 46 ŝtatoj.
  • Momente: La signifo de „momente” estas „dum momento”. Ne miksu ĝin kun „ĉi-momente”, „nun”, „hodiaŭ”, „nuntempe” ktp.
  • Nacia: „Nacia” signifas „apartenanta al difinita nacio”. Ĝi ne estas sinonimo de „ŝtata” aŭ „tutlanda”. La vorto „internacia” tamen ricevis ankaŭ duan signifon „interŝtata”.
  • Negoci: „Negoci” estas komerca termino. Pri leĝoj, interkonsentoj k.s. oni traktas.
  • Oferti: „Oferti” estas proponi varon aŭ servon al kliento kontraŭ difinita prezo. FEL povas ekzemple rabate oferti libron kontraŭ 10 eŭroj. Sed lando ne povas oferti multajn belajn pejzaĝojn. Ĝi proponas ilin, aŭ havigas, aŭ ĝi regalas vin per belaj pejzaĝoj ktp.
  • Pozitiva - negativa: Tiuj du vortoj estas ofte intermiksitaj kun „favora” kaj „malfavora” aŭ „pejorativa” sub influo de naciaj lingvoj. En Esperanto „pozitiva” ne signifas „favora”, sed „jesa”, „reala”, „ekzistanta”.
  • Recikligi: Atentu, ke „recikl-” estas netransitiva. Oni do recikligas rubon, paperon ktp.
  • Startigi: Atentu, ke „start-” estas netransitiva. Do oni startigas komputilon.

Al la enhavtabelo

Novaj kaj aktualaj terminoj

  • Alkaido: islama organizaĵo.
  • artefarita intelekto (AI).
  • bova spongeca encefalopatio: bovofrenezo.
  • droneo: telestirata aviadileto, kies piloto stiras ĝin defore, interalie uzata de aerarmeoj, policoj, sekretaj servoj por kaj civilaj kaj militaj celoj.
  • la eŭro-regiono, la eŭro-ŝtatoj: la ŝtatoj en kiuj la eŭro estas la oficiala valuto. Oni ne uzu „eŭro-” prefikse por indiki la tutan eŭropan mondparton.
  • Hizbulaho: libana ŝijaisma milicio kaj politika partio.
  • kronvirusoj: la redaktistaro de MONATO interkonsentis pri la uzo de „kronvirusoj” por la virusoj, kiuj kaŭzas i.a. la epidemiojn SARS-CoV kaj COVID-19, ĉar la scienca termino corona ja ĝuste signifas „krono”, kaj ĉar „korono” jam havas en Esperanto astronomian signifon.
  • netipa pneŭmonio: la scienca vorto por tiu malsano, kaŭzita de la kronviruso SARS-CoV, kiu trafis ĉefe Ĉinion komence de la jaro 2003, estas „netipa pneŭmonio”. Multaj tamen sentas la bezonon por iu pli kompakta termino, kiel la angla SARS. Montriĝas ke en Esperanto en 2003 estis uzataj ĉi-cele tri terminoj, nome „sarso”, „saroso” kaj „sasoso”. La redaktoroj de MONATO ne venis al iu rekomendo. Pro tio la ĉefredaktoro „tranĉis la nodon” kaj decidis provizore uzi „sarso” apud la pli longa nomo „netipa pneŭmonio”. Vidu ankaŭ la artikolon en Reta Vortaro.
  • rohinĝoj: la islama popolo en la budhisma lando Birmo.
  • ŝengena areo: la areo, kiu konsistas el 26 eŭropaj landoj, kiuj forigis siajn landlimajn kontrolejojn en la komunaj landlimoj.
  • talibo: ano de islama politika movado en Afganio, kiu originis en Kandahar en 1994 kaj ĝis 2001 regis 90 % de la lando.

Al la enhavtabelo

... kaj aliaj konsideroj

Alternativo

La vorto „alternativo” laŭ PIV estas „necesa elekto inter du eblaj kaj ofte kontraŭaj decidoj aŭ proponoj”. El la nuna lingvouzado montriĝas, ke „alternativo” krome povas esti „alia elektebla afero” (ekz.: Ne montriĝas alternativo al Jelcin en Ruslando) kaj „unu el pluraj elekteblaj aferoj” (ekz.: La komputilo demandas la tajpanton de la tradukata teksto, kiun alternativon ĝi uzu).
La adjektiva formo „alternativa” ricevis krome la signifon „ne damaĝanta la homon nek la naturon”.

Genro

„Genro” ricevis lastatempe kroman signifon: Identigo kiel viro, virino aŭ io alia kaj asociigo kun socia rolo aŭ aro de kondutaj, lingvaj kaj kulturaj trajtoj, vestaĵoj ktp. Ekzemplo: Tiuj, kiuj aĝos almenaŭ 16 jarojn, povos, se ili volos, respondi la nedevajn demandojn pri siaj seksa orientiĝo kaj genra identeco.


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-03-02