MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

MONATO bite

Al la versio por poŝtelefonoj

Bonvenon! Jen vi trovas la tri plej novajn numerojn de MONATO en bitaj dosierformoj. Pli malnovajn numerojn vi trovos en la indeksopaĝoj.

Kiun formon elekti? Ĉu PDF, ePub aŭ Azw3?

La plej novaj numeroj de MONATO en la dosierformo PDF:

MONATO aprilo 2024
MONATO marto 2024
MONATO februaro 2024

La plej novaj numeroj de MONATO en la dosierformo ePub:

MONATO aprilo 2024
MONATO marto 2024
MONATO februaro 2024

La plej novaj numeroj de MONATO en la dosierformo por Kindle-legiloj:

MONATO aprilo 2024
MONATO marto 2024
MONATO februaro 2024

La plej novaj numeroj de la voĉlegita versio de MONATO (en la dosierformo mp3).

Se vi serĉas pli malnovajn numerojn ...

Helpilo por la PDF-versioj

Se vi uzas Vindozon elektu ĉi-supre la numeron, kiun vi deziras legi, per la dekstra musbutono. Tiam aperos menueto, el kiu vi povas elekti kopiu al la propra komputilo. Poste, alklaku la PDF-dosieron, kaj ĝi aperos. Tiel vi povos legi la retan version de MONATO trankvile, kiam ajn vi deziras, kiom ofte vi deziras.
Uzantoj de Vindozo 10 povas sperti problemojn, ĉar MS Edge ankoraŭ ne estas unikodkapabla. Ni konsilas uzi Adobe Reader anstataŭe.

Se vi estas uzanto de Mac, simple alklaku la deziratan ligilon. Farinte tion, la tuta numero estos instalita en via komputilo.
Se vi uzas Linukson, elektu ĉi-supre la numeron, kiun vi deziras legi, per la dekstra musbutono. Tiam aperos menueto, el kiu vi povas elekti kopiu al la propra komputilo.
Se vi estas uzanto de iPhone, iPad, iPod Touch aŭ Android-aparato, simple tuŝu unu el la ĉi-supraj ligiloj, kaj MONATO aŭtomate malfermiĝos.

Helpilo por la ePub-versioj

Kiel legi la ePub-version de MONATO en Mac:
Mac-uzantoj povas uzi diversajn programojn. Jen kelkaj: Adobe Digital Editions, AZARDI, calibre, Google Books, iBooks, Kitabu, Nook por Mac. Ni rekomendas la grase presitan programon. Se vi uzas la foliumilon Fajrovulpo (Firefox), tiam ni rekomendas al vi la kromprogrameton EPUBreader (senpage havebla, ankaŭ en Esperanto, de EPUBReader). Uzantoj de la retumilo Opera povas uzi la jenan aplikaĵon.

Kiel legi la ePub-version de MONATO en Windows:
Windows-uzantoj povas uzi diversajn programojn. Jen kelkaj: Adobe Digital Editions, AZARDI, calibre, coolReader, FBReader, Google Books, Mobipocket. Se vi uzas la foliumilon Fajrovulpo (Firefox), tiam ni rekomendas al vi la kromprogrameton EPUBreader (senpage havebla, ankaŭ en Esperanto, de EPUBReader). Uzantoj de la retumilo Opera povas uzi la jenan aplikaĵon. Noto por uzantoj de Windows: iuj sistemoj de Windows renomas vian dosieron kaj donas al ĝi la finaĵon .ZIP. Ĝi devas finiĝi per .epub!

Kiel legi la ePub-version de MONATO en iOS-aparatoj:
Uzantoj de iPad, iPhone kaj iPod touch povas uzi diversajn programojn. Jen kelkaj: iBooks, Google Books, Lexcycle Stanza, readMe, sReader. Ni rekomendas la grase presitajn programojn.

Kiel legi la ePub-version de MONATO en Android-aparatoj:
Android-uzantoj povas uzi diversajn programojn. Jen kelkaj: Aldiko, CoolReader (kun multaj problemoj), FBReader, Google Books, Moon + Reader. Ni rekomendas la grase presitajn programojn.

Helpilo por la azw3-versioj

Kiel legi la azw3-version de MONATO en Kindle-legiloj:

Por legi la azw3-version de MONATO en Kindle-legiloj necesas konekti la legilon per USB-kablo al via komputilo. La legilo tiam aperos kial ekstera disko, al kiu eblas kopii la azw3-dosieron.


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-03-15