Nova en MONATO

Al la versio por grandaj ekranoj

El diplomatia vidpunkto

Leteroj

Libroj

Literaturo

Moderna vivo

Politiko

Scienco

Turismo

Ĉi-supre vi trovas la plej novajn artikolojn aperontajn en la presita versio de MONATO. Pli fruajn tekstojn vi povas trovi tra la indeksopaĝoj.
 
La Laŭro de la Akademio 2023
La plej prestiĝan literaturan premion de Esperantujo, la Laŭron de la Akademio, ĉi-jare ricevis Anna Löwenstein pro sia verko „La memoraĵoj de Julia Agripina”, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo.
La premiita verko estas akirebla kiel bindita libro kaj kiel bitlibro en diversaj formoj (PDF, ePub, Mobi, azw3) en la Retbutiko de FEL, i.a. per la jena ligilo.
 
Eldona agado de FEL laŭdata
Antaŭ nelonge la konata aŭtoro Sten Johansson proponis aldoni 14 prozajn verkojn al la Baza Legolisto; alivorte al la listo de romanoj kaj novelaroj, kiujn ĉiu devus legi. Inter tiuj 14 verkoj 4 estis eldonitaj de Flandra Esperanto-Ligo. Jen ili:
García, Higinio: Kapturnoj. 1999
Karpunina, Lena: La bato. 2000
Löwenstein, Anna: La memoraĵoj de Julia Agripina. 2021
Rodin, Sen (Franceschi, Filippo): Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj. 2006
 
Nova estraro
La eksterordinara ĝenerala kunveno de marto 2024 elektis novajn estraranojn por Flandra Esperanto-Ligo (FEL):
  • Prezidanto: Piet Glorieux
  • Sekretario: Johan Van Eenoo
  • Estrarano pri financo: Johan Donckerwolcke
  • Estraranoj: Alex Humet, Ben Indestege

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-09-29