En Albanio okazis balotoj en majo kaj la socialistoj venkis. Ekde la jaro 2013 la socialista partio de Edi Rama dominas la parlamenton kaj ĉefajn ŝtatajn instancojn. Laŭ la opozicio oni fakte kreis narkot-ŝtaton kaj akuzas la registaron pri ligoj kun mafio. Sed ekde pluraj jaroj, subtene de Usono kaj EU, okazis reformo en la jura sistemo kaj stariĝis speciala juĝejo kontraŭ korupto. Rezulte pluraj ministroj estas jam prijuĝitaj kaj enprizonigitaj. Lastatempe oni enprizonigis ankaŭ la urbestron de la ĉefurbo, Erion Veliaj, numeron 2 de la socialista partio. Antaŭ unu jaro estis tamen enprizonigitaj ankaŭ opoziciaj partiestro kiel la eksa prezidento Ilir Meta kaj eksa ĉefministro Sali Berisha.
La opozicio asertas, ke la rezultoj de la balotoj estas konsekvenco de maljusta balotsistemo, kiu favoras nur la plej grandajn partiojn. Krome oni akuzas la registaron pri uzo de ŝtataj rimedoj por propagando kaj premo al voĉdonantoj, voĉaĉeto per mono kaj laborpostenoj. Inter la influaj faktoroj estas ankaŭ la indiferento de sociaj tavoloj, kaj la influo de eks-komunistaj membroj, kiuj nun konsistigas la socialistan partion.
Monato volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto. |
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-06-30 |
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume |