Al la versio por grandaj ekranoj

Moderna vivo

ĈINIO

Baza instruado: gepatra angoro kaj postlernejaj kursoj

En Ĉinio la instruado de infanoj estas unu el la plej grandaj zorgoj de gepatroj. En kaj grandaj kaj malgrandaj urboj, de modernaj distriktoj ĝis foraj urbocentroj, gepatroj elspezas ne nur monon, sed ankaŭ tempon kaj energion, por ke iliaj infanoj ricevu la plej eble bonan instruadon. Tamen malantaŭ la fervora intereso pri postlernejaj kursoj kaŝiĝas pli profundaj kialoj: la malgranda nombro de bonkvalitaj lernejoj, la intensa socia konkurenco kaj la labormerkata premo. Ĉi tiuj faktoroj kune formas realaĵon, en kiu instruado fariĝas senfina vetkuro.

Domo por lernejo – investo aŭ senfina maltrankvilo?

En la distrikto Haidian, en Pekino, s-ino Li eltrovis, ke instruado ne estas simpla transdono de scioj, sed komplekso da antaŭvidoj kaj investoj. Ŝi aĉetis apartamenton en prestiĝa lerneja zono kontraŭ milionoj da juanoj kun la espero, ke ŝia infano eniros unu el la plej bonaj bazlernejoj. Sed eĉ post tia granda investo, ne estis garantio pri akcepto. La infano devis sukcesi en rigoraj intervjuoj, kiuj postulis specifajn lingvajn kaj analizajn kapablojn.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Jado WEI Yubin
Ĉinio


WEI Yubin estas estro de bazlernejo en Taiyuan, prezidanto de la ĉina sekcio de ILEI kaj membro de la konsilantaro de Ĉina Esperanto-Ligo.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jado Wei Yubin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-06-30
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume