El mia vidpunktoNAVALNIJLia krimo estis, ke li rifuzis mortiLa rusia opoziciulo Aleksej Navalnij mortis en malliberejo en la izolita norda vilaĝo Ĥarp meze de februaro. La preciza mortodato, samkiel la kaŭzo de la morto, malklaras. Ja klaras, ke li mortis ĉar la reĝimo de Putin volis silentigi lin. „Kiu interesiĝas pri li? Se oni volus, oni finfarus.” Tiel respondis Vladimir Putin al demando pri la provo murdi Aleksej Navalnij antaŭ iom pli ol tri jaroj. Nun oni do finfaris. Aleksej Navalnij ne estis sanktulo, sed li ja estis la plej danĝera kritikanto de Putin – juna, karisma, elokventa, inteligenta kaj amuza politikisto, kiu strebis konstrui demokratian kaj liberan Rusion. Li estis ĉio, kio ne estas Vladimir Putin, kaj li donis ĉion por realigi sian revon. Spite la reziston de la rusia ŝtata aparato li ja atingis multon. Batalo por demokratioLi estis unu el la gvidantoj de la grandaj manifestacioj por demokratio en Rusio en 2011–2012. Kiam la aŭtoritatoj permesis al li partopreni en la urbestra elekto en Moskvo, por pruvi, ke li malhavas subtenon, li ricevis 27 procentojn el la voĉoj, kvankam oni ĉiamaniere ĝenis lian kampanjon. Poste li jam rajtis kandidati en neniuj elektoj. Tamen li sukcesis krei tutlandan politikan movadon, kiu batalis por demokratio kaj kontraŭ korupto – ĝis la rusiaj aŭtoritatoj printempe de 2021 deklaris lian kontraŭkoruptan fondaĵon kaj liajn kampanjajn stabejojn „ekstremismaj organizaĵoj”. En la praktiko tio signifis, ke organizita opozicia aktivado en Rusio estis egaligata kun terorismo. Pluraj gvidantaj personoj en la organizaĵo de Navalnij post tio estis kondamnitaj al plurjara malliberiga puno pro „ekstremismo”. Planita mortoLa morto de Aleksej Navalnij mem estis planita jam por la 20a de aŭgusto 2020. Dum lia elektokampanja vojaĝo en Siberio agentoj de la rusia sekurservo FSB eniris lian hotelĉambron kaj verŝis la nervovenenon noviĉok en lian kalsoneton. Dum la reflugo hejmen al Moskvo Aleksej Navalnij perdis la konscion. Li verŝajne mortus, se la pilotoj ne urĝe surterigus la aviadilon en la plej proksima flughaveno, kie Navalnij tuj ricevis adekvatan prizorgon de la ambulanca kuracisto. Tion la sekurservo evidente ne antaŭvidis. Interparolo kun murduntojLa granda internacia atento kaŭzis, ke oni permesis al Navalnij forlasi la landon kaj ricevi flegadon en Germanio, kie li malrapide refortiĝis – kaj telefonis al siaj murduntoj. La sensacia telefona interparolo estis publikigita en decembro 2020. En ĝi Navalnij trompe ridindigas la venen-spertulon de FSB Konstantin Kudrjavcev. La FSB-agento kredas lin grava ĉefo, kiu por raporto bezonas informojn pri tio, kial la provo murdi Navalnij ne sukcesis. Kudrjavcev malkaŝas plurajn novajn detalojn – interalie tion, ke la veneno estis metita sur la internan flankon de la blua „boksista” kalsono de Navalnij. La plej nepardonebla krimo de Navalnij estis tio, ke li rifuzis morti, kiam estis decidite, ke li mortu. Poste li rifuzis silentiĝi. Kaj li rifuzis resti flanke, en relativa sekuro en Germanio. Senprokrasta arestoTial oni senprokraste arestis lin, kiam li revenis al Rusio en januaro 2021, kaj tial li estis ripete kondamnita al sume 19 jaroj en prizono kun severa reĝimo. La formalaj kialoj estas absurdaj kaj malhavas signifon – la vera kialo malliberigi lin estis, ke la ŝtata aparato volis silentigi lin kaj malaperigi lin el la publika spaco. Tamen eĉ en la prizono Navalnij ne silentiĝis. Liaj advokatoj sukcesis regule peri liajn mesaĝojn, kiuj montris, ke li ne perdis la kuraĝon kaj restas informita pri okazaĵoj en la mondo. Li komentis pri novaĵoj, ŝercis pri la prizonaj kondiĉoj kaj sendis amleterojn al sia edzino Julija. La cirkonstancoj en la izolita punkolonio en la vilaĝo Ĥarp, sesdek kilometrojn norde de la arkta cirklo kaj du mil kilometrojn nordoriente de Moskvo, similis al torturo. Navalnij estis regule punata per karcero pro elpensitaj malobservoj de la prizona regularo. Evidente oni volis rompi lian volon kaj igi lin silenti, sed lia volo estis pli forta ol lia korpo. En unu el siaj mesaĝoj el la prizono komence de 2021 Aleksej Navalnij komparis sian malliberigon kun kosma veturo: „La prizono, kiel vi scias, estas en la kapo. Kaj se bone pripensi, evidentiĝas, ke mi trovas min ne en prizono, sed en kosma veturo. Pensu mem. Mi havas simplan, spartanan kajuton. En kosma veturilo mankas loko por lukso. La pordon de la kajuto oni povas malfermi nur el la komanda centro. Min vizitas uniformitaj personoj, ili eldiras nur kelkajn ŝablonajn frazojn, sur ilia brusto lumas la lampo de ŝaltita videoregistrilo – ili estas androidoj ...” „Sed ofte okazas, ke alvenas helpo. Amika signalo. Tunelo tra la hiperkosmo, kaj jen! Vi jam alvenis, vi brakumas la familianojn kaj la amikojn en nova, bela mondo.” Ĉi-foje la amika signalo ne venis ĝustatempe. La 16an de februaro la prizona aŭtoritato anoncis, ke Aleksej Navalnij subite ekmalbonfartis post gardata promeno en fermita korteto. La veron pri la rekta kaŭzo de lia morto ni verŝajne neniam ekscios. Dumviva malliberecoJam je la unua verdikto en 2021 evidentis, ke efektive temas pri dumviva mallibereco. Liaj familio, amikoj kaj subtenantoj esperis, ke temas pri la vivdaŭro de Vladimir Putin, ne tiu de Aleksej Navalnij. En la bela Rusio de la estonteco, pri kiu Aleksej Navalnij ofte parolis, devos regi demokratio. La senkulpe enprizonigita opoziciulo estos liberigita kaj fine rajtos partopreni demokratian elekton de prezidento. Nun ne estos tiel.
Kalle KNIIVILÄ
|