El diplomatia vidpunktoRUSIA INVADOKontraŭmensoga faktokontroladoLa rusia milito kontraŭ Ukrainio okazas ne nur sur batalkampoj, sed ankaŭ en diplomatio, ekonomio kaj amaskomunikiloj. Entute, la lasta kampo estas la plej danĝera, ĉar ĝi celas kaj trafas homojn eĉ en la plej malproksimaj lokoj. En propagando ekzistas multaj vojoj por esprimi propran opinion, por komenti aŭ klarigi ion. Rusio elektis rektajn, klarajn kaj evidentajn mensogojn, kiujn prezidanto Putin, ministro Lavrov, proparolantoj Peskov kaj Zaĥarova senĉese ripetas. 1. La rusia speciala milita operaco ne estas milito. Ĝia sola celo estas senarmigo kaj malnaziigo de Ukrainio. Putin deklaris ankaŭ, ke Rusio devas protekti la rusparolantojn de Ukrainio, ĉar okazas genocido kontraŭ ili. Ukrainio ne estas militisma lando. La ukrainaj militfortoj estis civilregataj, ĉiuj ŝtataŭtoritatoj estas demokratie elektitaj, la loka civila socio estas vigla kaj vasta. Nekredebla estas la supozo, ke la demokrate elektita, rusparolanta juda prezidanto de Ukrainio estas nazio. Zelenskij mem estas denaska rusparolanto, kiu mastris la ukrainan lingvon nur, post kiam li estis elektita ukraina prezidanto en 2019. Rusio komencis plenskalan militon, uzante mar-, ter- kaj aerarmeojn. Kontraŭe al siaj antaŭaj deklaroj, prezidanto Putin deklaris aligon de kvar ukrainaj regionoj al Rusio – Krimeo estas okupata jam ekde 2014. Amasaj misilatakoj okazas konstante en ĉiuj ukrainaj urboj. La tiel nomata „speciala armea operaco” estas plenskala milito kontraŭ alia lando. 2. Post kiam Luhansko kaj Donecko deklaris sendependecon, pli ol 18 000 homoj estas tie mortigitaj fare de la ukraina armeo. Unuiĝintaj Nacioj taksas, ke dum la ukrainaj militaj agadoj kontraŭ lokaj separatistoj (aprilo 2014 – februaro 2022) pereis ĉirkaŭ 14 500 homoj. En bataloj mortis 6500 militantoj el russubtenataj taĉmentoj, 4500 ukrainaj soldatoj kaj 3400 civiluloj. Multajn civilulojn mortigis minoj kaj aliaj eksplodiloj. La rusia propagando elpensis multajn rakontojn pri ukrainaj militkrimoj en Donbaso. Plej fama fariĝis en 2014 la supozata krucumado de trijara knabo en Slovjansko. Post kelkaj monatoj la rusia oficiala televidkanalo „Unua kanalo” agnoskis, ke la rakonto ne estas pruvita, sed la bildo de la krucumita knabo jam enradikiĝis en la rusia socikonscio. 3. Samtempe, la „speciala armea operaco” estas memdefendo, kaj Rusio ne kontraŭas internacian juron. Ukrainio ne preparis iun ajn atakon aŭ agreson kontraŭ Rusio, la sendependeco kaj sekureco de la rusia ŝtato ne estis endanĝerigita. En la hodiaŭa mondo ne eblas al iu ajn lando kaŝi armeajn movadojn. Rusio jam kontraŭis internacian juron en 2014, kiam ĝi okupis Krimeon. Tio kontraŭis la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj, la Helsinkan Interkonsenton, la Ĉarton de Parizo ktp. La milito komencita en februaro 2022 kontraŭis bazajn principojn de la internacia juro: sendependecon de la lando, teritorian integrecon, netuŝeblecon de landlimoj, minacon de forto ktp. 4. Ukrainio organizas multajn provokojn por kulpigi Rusion: bombado de la malliberejo por ukrainaj militkaptitoj en Olenivka apud Donecko, bombadoj de la nuklea centralo ĉe Enerhodar, Zaporiĵo, amasaj masakroj de civiluloj en Buĉa, Irpin, Mariupol ktp. Deklaroj pri supozataj ukrainaj provokoj aperas de tempo al tempo. Kelkfoje, kiel ĉe la masakro en Buĉa, haveblaj pruvoj montras malveraĵon de la rusia propagando. En aliaj okazaĵoj la rusiaj aŭtoritatoj ne donas rajton al sendependaj faktotrovaj misioj esplori la situacion. 5. Rusio bombas nur armeajn objektojn aŭ infrastrukturon, kiu povas fortigi la ukrainan militan povon. Ĝenerale, la rusia armeo agas kadre de militjuro. Multfoje la rusia armeo pafis ter-terajn misilojn al civilaj objektoj, ĝi uzis krome kamikazajn droneojn por bombi civilan infrastrukturon. La listo estas ege longa: loĝeja zono en Ĉernihivo (marto 2022 – en la atako pereis 14 homoj, kiuj staris en vico ĉe bakejo), aŭtobusa stacidomo, lernejoj kaj infanĝardeno en Dnipro (oktobro 2022), la urbocentro de Mariupol (marto 2022, atakoj daŭris 15 horojn), videble markitaj ŝirmejoj lokitaj en artlernejo kaj en teatro en Mariupol (marto 2022), hospitalo por novnaskitoj kaj patrinoj en Mariupol (marto 2022), ĉefmalsanulejo en Izjum (marto 2022), vico de civilaj aŭtoj ĉe kontrolejo en Zaporiĵo (septembro 2022) ktp, ktp. En junio 2022 komercan centron en Kremenĉuko detruis rusia misilo H-22. En marto 2022 rusiaj misiloj detruis civilan internacian flughavenon en Vinico. Atako dek tagojn poste celis la televidan maston. En julio la rusia kanonaro pafis misilojn al la Oficirklubo de Vinico, kiu ne plu servis la ukrainan armeon, sed enhavis butikojn, ludlokojn por infanoj, kafejojn kaj oficejojn. 25 civiluloj, inter ili 7 infanoj, mortis dum ĉi tiu bombado. Dum multaj atakoj rusiaj misiloj detruis elektrostaciojn en ĉiuj regionoj de Ukrainio. La Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj informis pri 86 profunde dokumentitaj sekskrimoj, kiujn plejparte faris rusiaj soldatoj 1 kaj policistoj en okupataj regionoj. Viktimoj estis viroj, virinoj kaj infanoj, kiuj aĝis inter 4 kaj pli ol 80 jarojn. Bedaŭrinde, tio estas nur la glaciinsula pinto de ĉiuj okazintaj sekskrimoj. Internacia Puna Kortumo akuzis la prezidanton Putin kaj la rusian ombudsmanon pri infanrajtoj pri devigitaj reloĝigoj de ukrainaj infanoj kaj neplenaĝuloj al Rusio. Laŭ multaj sendependaj raportoj, ukrainaj militkaptitoj suferas malsaton, torturojn kaj humiligojn. Lastempe aperis videaĵo de ukraina militkaptito, kiu estis mortpafita pro la vortoj „Gloro al Ukrainio”. La rusia armeo metas minojn en forlasotaj regionoj, detruas kulturajn kaj historiajn monumentojn, malsanktigas preĝejojn, rabas kaj forprenas al Rusio milojn da muzeaj objektoj. 6. La rusia „speciala armea operaco” ne tuŝas la manĝaĵan krizon. La rusia milito havas gravegajn konsekvencojn por la monda agrikulturo kaj manĝaĵmerkatoj. Sekve de la rusia invado, la monda manĝaĵa merkato malstabiliĝis, la prezoj rapide kreskis, transportvojoj interrompiĝis. 7. Internaciaj sankcioj, precipe fare de Eŭropa Unio, kaŭzis mankon de sterkaĵoj kaj manĝaĵoj. Eŭropa Unio ŝtelas la tutan grenon, sekve Afriko malsatas. La manĝaĵa krizo ekzistis en la mondo antaŭ la rusia agreso. Ĝi havis multajn kialojn: klimatŝanĝiĝoj, diversaj lokaj konfliktoj kaj militoj, la pandemio ktp. La milito kontraŭ Ukrainio signife pligravigis krizajn konsekvencojn. La sankcioj fare de EU celas la rusian registaron, financan kaj bankan sektorojn, oligarkojn, por malhelpi la financadon de la milita agado. La sankcioj nepre ne malhelpas eksportadon el Rusio al aliaj landoj de agrikulturaj produktoj, manĝaĵoj, sterkaĵoj ktp. EU ne enkondukis iujn ajn teknikajn aŭ leĝajn obstaklojn por transito de la rusiaj sterkaĵoj aŭ bestaj nutraĵoj tra teritorio de membroŝtatoj. Statistikaj datumoj de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrokulturo montras, ke la kvantoj de rusiaj sterkaĵoj eksportitaj al ne-eŭropaj landoj ne malkreskis en 2022. Tio, kio pligravigis malabundecon de greno en mondmerkatoj, estis la decido de Putin komenci la militon, ne la eŭropaj sankcioj. Ukrainio estas, aŭ estis antaŭ la milito, la kvina gren-eksportisto laŭ volumeno en la mondo. Ĉiujare la lando eksportis manĝaĵojn, kiuj sufiĉis por nutri 400 milionojn da homoj, ĉefe tra la nigramaraj havenoj. Sekve de rusiaj bombadoj, la ukraina registaro ne kapablis eksporti disponeblan grenon, printempe ne eblis al farmistoj semi la teron por la aŭtuna rikolto. En 2022 EU malpliigis la importon de greno el Ukrainio kaj pliigis la gren-eksporton. Malgraŭ la seka somero, eŭropaj landoj eksportos en la sezono 2022/2023 ĉirkaŭ 19,52 milionojn da aldonitaj tunoj da greno (preskaŭ +8 %). 8. Ukrainio bruligas propran grenon kaj blokas havenojn en la Nigra Maro por kaŭzi mondan malsaton. Ne ekzistas iuj ajn pruvoj por ĉi tiu deklaro. Greno estas unu el la plej gravaj ukrainaj eksportaĵoj kaj financaj fontoj. Kontraŭe, estas dokumentitaj multaj pruvoj, ke rusiaj soldatoj bruligis kaj alimaniere detruis grenkampojn, ŝtelis aŭ malkonstruis agrikulturan ekipaĵon, prirabis vilaĝojn, blokis komercvojojn kaj metis minojn en la Nigra Maro, kio malebligas al Ukrainio uzi siajn havenojn por eksporti ne nur grenon, sed ankaŭ metalajn ercojn kaj karbon. Rusiaj, ne ukrainaj, batalŝipoj blokas enirojn de ukrainaj havenoj. La rusia armeo bombas produktmagazenojn kaj transportajn vojojn. Laŭ kondiĉoj de la grena interkonsento, rusiaj aŭtoritatoj rajtas kontroli eksportatajn ŝarĝojn, sed oni mem formis nur tri inspektantajn teamojn – sekve, kontrolado daŭras senfine. Tio multekostigas la grenon, ĉar ĉiu atendotago aldonas 20 dolarojn al la kosto de unu tuno. La meza atendotempo, laŭ UN-datumoj, estas nun ĉirkaŭ 21 tagoj. 1. La vortumo ne inkluzivas la soldulojn de la Grupo Wagner (red).
Michał ŁABENDA
Egiptio
Michał ŁABENDA estas pola oficisto kun sperto en mez-aziaj kaj mez-orientaj landoj, esploristo pri la kulturo, historio kaj lingvoj de la mez-aziaj nacioj.
|