|
UniRed
Al tiuj kunlaborantoj de MONATO, kiuj uzas vindozan
unikodkapablan komputilon, ni rekomendas la uzadon de la tekstilo UniRed
de Jurij Finkel. La programo estas senpage havebla de Jurij, sed kunlaborantoj
de MONATO prefere elŝutu
la adaptitan version, kiu
enhavas ĉion necesan por verkado de MONATO-manuskriptoj. Post kiam vi instalis la programon, iru la la menuo Dosiero, menuero Nova, kaj tiam elektu la 8an eron: XML-Monato1. Tio donos la bazan strukturon por nova artikolo.
La avantaĝoj de UniRed kompare al aliaj tekstiloj estas:
- UniRed estas senpaga.
- UniRed havas helpilon en multaj lingvoj, i.a. en Esperanto
- En UniRed vi povas tajpi unikode, sed ankaŭ simple per la x-metodo, sed, kiam vi tajpos „cxapelo”
aŭtomate aperos „ĉapelo” sur la ekrano.
- UniRed havas ortografian kontrolilon.
- UniRed ebligas al vi facile tajpi ankaŭ multajn aliajn diakritojn por specialaj
literoj, kiuj eble ne estas en via klavaro, per uzo de kelkaj facile memoreblaj anstatataŭaĵoj:
- supreniranta supersigno: <a'> <e'> <u'> <r'> <c'> ...
- malsupreniranta supersigno: <a!> <e!> <u!> ...
- tremao: <a:> <e:> <i:> ...
- cirkumflekso: <e/>> <u/>> ... (sed cx, gx, hx, Cx, ktp.)
- tildo: <a?> <o?> <n?> <N?> ...
- cedilo: <c,> <C,> ...
- vosteto: <a;> <o;> <i;> ...
- trastreko: <l//> <o//> ...
- brevo: <g(> <e(> ... (sed ux, Ux en Esperanto)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-03-27 |
|