Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Palestino persekutata

Mi tute konsentas kun Pierre Grollemund (MONATO 2024/03, p. 3) pri la situacio en Israelo kaj Palestino. En la 1990aj jaroj mi renkontis kunlaboranton de UNHCR en Vieno. Li kontrolis la barakarojn (tutaj urboj kun lernejoj, vendejoj, metiaj entreprenoj ktp.) de palestinaj rifuĝintoj. Multaj palestinaj familioj pendigis skatolon, en kiu videblas ŝlosilo – la ŝlosilo de ilia iama hejmo, el kiu ili estis forpelitaj, por ke judoj povu ekhavi hejmon.

Mi vidis la dokuserion 24h Jerusalem: Interalie palestinanoj gvidis raportistojn al siaj iamaj familiaj hejmoj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Renate KLAG
Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-04-08