LeterojPalestino persekutataMi tute konsentas kun Pierre Grollemund (MONATO 2024/03, p. 3) pri la situacio en Israelo kaj Palestino. En la 1990aj jaroj mi renkontis kunlaboranton de UNHCR en Vieno. Li kontrolis la barakarojn (tutaj urboj kun lernejoj, vendejoj, metiaj entreprenoj ktp.) de palestinaj rifuĝintoj. Multaj palestinaj familioj pendigis skatolon, en kiu videblas ŝlosilo – la ŝlosilo de ilia iama hejmo, el kiu ili estis forpelitaj, por ke judoj povu ekhavi hejmon. Mi vidis la dokuserion 24h Jerusalem: Interalie palestinanoj gvidis raportistojn al siaj iamaj familiaj hejmoj. Mi memoras televidan raporton, en kiu palestina familia patro rakontis, ke lia familio suferis pro tutkorpaj persekutoj, ĉar ili ne havis sufiĉe da akvo, ne povis lavi sin dum multaj semajnoj, devis ege ŝpari akvon. Li estis viro en bonorda vesto, kun sia socia statuso videble komparebla kun oficisto aŭ instruisto. Konstruo de akvoputo dependas de la permeso de israelaj aŭtoritatoj, kiuj ne permesis plian puton bezonatan. Aliflanke israelaj agrikulturistoj uzis 70 % de la trinkakvo por akvumi siajn kampojn; multe da akvo bezonatas por bananoj produktataj por eksporto. Renate KLAG
Vieno
|