Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Netanjahu ne volas duŝtatan solvon

Pri la januara numero de MONATO mi konsterniĝis! Sur la tri unuaj paĝoj (2024/01, p. 3) aperas artikolo de israelano pri la milito. Evidente, estante israelano li havas kaj defendas malekvilibran vid-punkton. Tion mi povas akcepti. Sed, kio pri la titolo „Plej granda masakro post Holokaŭsto”?

Se mi bone komprenas, ĉia atako de palestinanoj estu konsiderata kiel kontraŭ-judismo? Kiel franco mi rajtas kritiki la registaron kaj prezidenton de mia lando. Kiel mond-civitano, mi rajtas kritiki la politikan orientiĝon de Israelo: kontraŭleĝa koloniado en Cisjordanio; ekonomia blokado de la loĝantaro de Gazao; amasa enkarcerigo de palestinanoj (fojfoje longtempa kaj sen juĝ-proceso). Delonge la ŝtato Israelo (mi ne parolas pri la israela popolo) prifajfas ĉiujn rezoluciojn de UN, certante pri la konstanta apogo de Usono.

Mi tutcerte taksas la rezisto-movadon Hamaso terorisma pro ĝiaj metodoj kaj krimoj. Sed, kiu ebligis al ĝi pligrandiĝi, se ne la registaro de Netanjahu? Tiu ĉi delonge provis disdividi palestinanojn, ĉu en Cisjordanio, ĉu en Gazao, kaj tiel helpis la kreskon de Hamaso, spite al la interesoj de ĝia loĝantaro ... Tion jam komprenis Jaser Arafat en 1990, kiam espero pri paco aperis: memoru la faman renkontiĝon ĉe la usona prezidento Clinton inter Arafat (palestina gvidanto) kaj Yitzhak Rabin (israela ĉefministro). Ĉe ambaŭ flankoj ekstremistoj kontraŭstaris paco-klopodojn: Hamaso faris atencojn en Jerusalemo, ekstremisma israelano mortigis Rabin. Netanjahu kaj lia ekstremdekstra registaro NE volas solvon per du ŝtatoj. Li preferas militon, kiu parenteze helpas lin eskapi el malhonoriga proceso pro korupto.

Pierre GROLLEMUND
Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 03, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-02-04