PolitikoISRAELOPlej terura masakro post HolokaŭstoLa matenon de la 7a de oktobro Israelo spertis la plej grandan kaj severan teroratakon en sia historio. Pli ol 1400 homoj estis murditaj, inkluzive de infanoj, maljunuloj, virinoj kaj laboristoj enmigrintaj el aliaj landoj. Tio estas la plej granda masakro de judoj post Holokaŭsto. Misilatako kontraŭ civilulojLa atako komenciĝis per fortega misilatako el Gazao al israelaj urboj kaj vilaĝoj, de Dimona en la sudo ĝis Jerusalemo en la oriento kaj Wadi Ara en la nordo. Kelkaj civitanoj mortis pro misilbombardo – ĉefe en la arabaj beduenaj vilaĝoj en la sudo de Israelo, kie ili ne havas ŝirmejojn kontraŭ bombado. TeroratakoSamtempe kun la misilatako Ĥamaso 1 atakis defendsistemojn ĉe la barilo inter Gazao kaj Israelo kaj malfunkciigis ilin. La barilo estis trarompita per traktoroj en kelkaj lokoj. La soldatoj de Ĥamaso sukcesis okupi ok armeajn staciojn de IDF 2, tiel damaĝante la povon de la armeo rapide reagi. Tiam miloj da teroristoj piede, per kamionoj, motorcikloj kaj glisparaŝutoj penetris en Israelon, celante la urbojn kaj vilaĝojn, murdante, perfortante, torturante kaj kaptante centojn da ostaĝoj. MasakradoPlej severa estis la masakrado en la kibucoj apud la landlimo. Temas pri kooperativaj agrikulturaj vilaĝoj, maldekstremaj, kies loĝantoj ĉiam parolis pri la graveco de paco inter Israelo kaj la palestinanoj kaj kiuj dum jaroj dungis multajn gazaanojn por labori en kampoj kaj fruktoĝardenoj. Ankaŭ en la urboj Sderot kaj Ofakim la teroristoj murdis multajn. La teroristoj ankaŭ masakris partoprenantojn de granda subĉiela festivalo, kie centoj da junuloj dancis kaj aŭskultis muzikon ĝis komenciĝis la pafado. Malhoma kruelecoLa fotodokumentoj el tiuj lokoj, la rakontoj de la travivintoj kaj de tiuj, kiuj poste traktis la korpojn de la murditoj, estas teruraj: gepatroj murditaj antaŭ siaj infanoj, kaj infanoj antaŭ siaj gepatroj; masakrado de tutaj familioj; homoj bruligitaj vivantaj; infanoj senkapigitaj; bebo bruligita en forno; junaj virinoj seksperfortitaj kaj poste buĉitaj; maljunuloj, kiuj estis ekzekutitaj. Laŭ la atestoj, multaj viktimoj estis torturitaj kaj murditaj per fortranĉo de korpopartoj kaj kapoj. La murdintoj kaŝis grenadojn ene de viktimaj korpoj, por ke tiuj, kiuj prizorgos iliajn korpojn mortu en eksplodo. Krome, domoj kaj aŭtoj estis bruligitaj, hejmbestoj mortigitaj kaj multaj valoraĵoj ŝtelitaj. Centoj da murditoj, centoj da ostaĝojEn la subĉiela festivalo, pli ol 260 homoj estis murditaj, inkluzive de kelkaj arabaj israelaj civitanoj, kiuj provis savi festantojn. En la kibuco Beeri, komunumo de 1050 homoj, 85 homoj estis murditaj kaj 30 forkondukitaj kiel ostaĝoj. Ĉirkaŭ 240 homoj, ĉefe el la kibucoj kaj la festivalo, estis kaptitaj kiel ostaĝoj kaj forkondukitaj en Gazaon. Ne nur israelanojInter la murditoj estas pli ol 35 alilandaj laboristoj kaj studentoj – tajlandaj agrikulturaj laboristoj, nepalaj kaj tanzaniaj studentoj pri agrikulturo kaj flegistoj de maljunuloj el Filipinoj. Kelkaj alilandanoj estis forprenitaj en Gazaon kiel ostaĝoj. La armita helpo venis malfrueIsraelo estis tute surprizita, kaj multaj komparas la atakon al la milito de 1973, kiam la registaro malatentis avertojn de la israelaj skoltantoj. La armeo eniris la atakitajn vilaĝojn nur horojn post kiam la buĉado komenciĝis, kaj la loĝantaro devis batali per malmultaj pafiloj kaj ĉefe kaŝi sin en kontraŭbombaj ŝirmejoj, luktante pri la pordoteniloj kontraŭ la teroristoj. La batalo kontraŭ la teroristoj ene de Israelo daŭris ĝis la 8a de oktobro. Fine, ĉirkaŭ 1500 teroristoj estis mortigitaj ene de Israelo. Israelo komencas respondiEkde la unua tago de la milito la israela aerforto komencis ataki ĥamasajn militajn celojn en Gazao. Pli ol 350 000 rezervosoldatoj estis mobilizitaj, kaj Israelo deklaris la militan operacon „Feraj glavoj”. Intertempe Ĥamaso daŭre bombardis Israelon, celante civilulojn, urbojn kaj vilaĝojn. Ekde la vespero de la 7a de oktobro Israelo ĉesis provizi Gazaon per elektro. Alvoko pri evakuado de civilulojLa 13an de oktobro Israelo sciigis al Unuiĝintaj Nacioj, ke ĝi petas evakuon de la pacaj civiluloj el la nordo de la gazaa strio al ĝia sudo, por ke ili ne estu en danĝero kaj ne servu kiel homa ŝildo por la teroristoj. Israelaj aviadiloj dissemis arablingvajn flugfoliojn super Gazao, petante la evakuon de civiluloj el la nordo de la strio. Batalo por liberigi ostaĝojnIsraelo komencis ataki specife la estrojn de Ĥamaso laŭ la informoj de skoltantoj. Ekde la 26a de oktobro, IDF komencis agadi en Gazao ankaŭ surtere. Ĝis la 6a de novembro, laŭ la gazaa ministrejo pri sano, en Gazao mortis pli ol 11 400 palestinanoj, tamen laŭ oficialaj informoj el Israelo, pli ol 20 000 ĥamasaj soldatoj estis likviditaj. La ĉefministro Netanjahu 3 anoncis, ke armistico ne okazos antaŭ ol la ostaĝoj estos liberigitaj. Ĥamasa misinformadoLa 17an de oktobro, laŭ informoj venantaj de Ĥamaso, en la hospitalo Al Ahali en Gazao okazis eksplodo kaj ĉirkaŭ 500 homoj estis mortigitaj. Ĥamaso tuj kulpigis Israelon, sed Israelo responde informis, ke ĝia armeo ne atakis tiun areon kaj kulpigis la Islaman Ĝihadon, parencan terororganizaĵon de Ĥamaso, dirante, ke tiu lanĉis misilon, celante Israelon, sed mise trafis la hospitalon. La 18an de oktobro IDF publikigis aerfotojn montrantajn, ke tiuloke ne estas bombkratero, kia estus pro aerbombado, kaj registritan konversacion inter du soldatoj de Ĥamaso, kiuj konfesis, ke temas pri palestina misilo. Ankaŭ la usona, franca kaj kanada milita informokolektado indikas, ke tio ne estis israela bombado. La samon konfirmis ankaŭ informagentejoj AP kaj CNN. IDF publikigis informojn, kiuj atestas, ke Ĥamaso uzas hospitalojn kiel bazojn por teroragadoj. Ekzemple, ke la ĉefa komandejo de Ĥamaso troviĝas sub la hospitalo Al-Ŝifa. Alilandaj teroristoj subtenas la palestinajnLa ŝijaisma terororganizaĵo Hizbulaho komencis misilataki Israelon denorde, trans la libanan landlimon. Israelo reagis elaere kaj evakuis pli ol 126 000 loĝantojn el la urboj kaj vilaĝoj proksimaj al Gazao kaj apud la landlimo kun Libano. Ankaŭ la hutiaj teroristaj ribelgrupoj el Jemeno sendis misilojn al Israelo. Tiujn misilojn eksplodigis en aero kontraŭmisilaj sistemoj de Israelo kaj Usono. Usono staras kun IsraeloUsono stariĝis apud Israelo dum la milito, helpante per armiloj kaj milita subteno. La usona prezidento Biden vizitis Israelon unuafoje post la reelekto de Netanjahu 4 kaj sendis multajn militŝipojn al la regiono, inkluzive submarŝipon kun atombomboj – ĉefe por malinstigi la Islaman Respublikon Irano 5 plidanĝerigi la situacion. Milito ne nur lokaLa fono de tiu milito estas ne nur loka sed ankaŭ internacia. Ŝajnas, ke temas pri etendiĝo de konflikto al la landoj de Persa Golfo kaj nun al Saudio. Paco estas necesa, interalie, por la plano konstrui petroldukton de tiuj arabaj landoj al Eŭropo tra Israelo, kiu konkurencos kun la rusiaj petrolduktoj. Kaj Ĥamaso kaj Hizbulaho estas terororganizaĵoj subtenataj de Islama Respubliko Irano, kiu vendas armilojn ankaŭ al Rusio subtene al ĝia invado en Ukrainion. La nuna konflikto inter tiuj terororganizaĵoj kaj Israelo ludas favore al Rusio, ĉar la usona helpo al Israelo malpliigas ĝian kapablon subteni Ukrainion. Rezulte, laŭ ukrainaj oficialuloj, la antaŭenigo por liberigi pliajn areojn de Ukrainio malplirapidiĝas. Israelanoj plene subtenas sian armeonEstas ankoraŭ malfacile diri, kiel la politika situacio de Israelo ŝanĝiĝos pro la masakro kaj la milito. Dum la jaro antaŭ tiu ĉi teroratako Israelo estis tre forte dividita pro la jura reformo proponita de la registaro. Centmiloj da israelanoj protestis surstrate ĉiusemajne kaj la diskuto eĉ atingis la armeon, kiam troviĝis rezervuloj, kiuj diris, ke – proteste pri la registara agado – ili rifuzos militservi. Tamen kiam la milito komenciĝis, pli da rezervosoldatoj volonte venis por mobiliziĝi, ol estis necese. Okazis la plej granda sekureca malsukceso en la historio de Israelo, kaj oni ankoraŭ ne scias, kiaj estos la politikaj rezultoj de ĉi tiu milito.
Nican CVI KOHEN
korespondanto de MONATO en Israelo
Reage al tiu artikolo aperis pluraj komentoj, i.a.:
1. Ĥamaso: islamisma palestina terororganizaĵo establinta diktatoran reĝimon en Gazao
(red.)
|
| Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 01, p. 3. |
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Nican Cvi Kohen el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-03-20 |