ArtoMUZIKOPost sep jaroj da petolado: Jonny M petolasFinfine post sep jaroj aperas nova albumo de Jonny M, kun la titolo Jonny M petolas. Ĝi estas plena albumo kun dek du kantoj, en la kutima kvalito kaj stilo de Jonny M. Do se vi ŝatis lian antaŭan muzikon, ne necesas legi plu, simple aĉetu ĝin. La stilo de Jonny MPor tiuj, kiuj malpli konas lian muzikon: kia estas la stilo de Jonny M? Agrabla fonmuziko en rege-stilo. Kelkfraza rekantaĵo, en kiu almenaŭ unu frazo estas por laŭta kunkantado de la publiko. Kaj kutime du strofoj de bone verkita kantoteksto pri temo grava por Jonny M. Kaj kiuj temoj gravas por li? Esperanto, la junulara Esperanto-kulturo, muziko, drogoj kaj kontraŭkapitalismo. La samaj temoj kutime popularas en la juna esperantistaro, kaj kun la facilaj melodioj kaj kunkanteblaj tekstoj tio igas la koncertojn de Jonny M inter la plej popularaj. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Rogier HUURMAN
|