ArtoMUZIKOPost sep jaroj da petolado: Jonny M petolasFinfine post sep jaroj aperas nova albumo de Jonny M, kun la titolo Jonny M petolas. Ĝi estas plena albumo kun dek du kantoj, en la kutima kvalito kaj stilo de Jonny M. Do se vi ŝatis lian antaŭan muzikon, ne necesas legi plu, simple aĉetu ĝin. La stilo de Jonny MPor tiuj, kiuj malpli konas lian muzikon: kia estas la stilo de Jonny M? Agrabla fonmuziko en rege-stilo. Kelkfraza rekantaĵo, en kiu almenaŭ unu frazo estas por laŭta kunkantado de la publiko. Kaj kutime du strofoj de bone verkita kantoteksto pri temo grava por Jonny M. Kaj kiuj temoj gravas por li? Esperanto, la junulara Esperanto-kulturo, muziko, drogoj kaj kontraŭkapitalismo. La samaj temoj kutime popularas en la juna esperantistaro, kaj kun la facilaj melodioj kaj kunkanteblaj tekstoj tio igas la koncertojn de Jonny M inter la plej popularaj. Kaŝitaj trezorojSed albumo ne estas koncerto. Aŭskultante sole liajn kantojn malpli imponas la simplaj rekantaĵoj, sed pli elstaras la strofotekstoj, precipe en Ĉiam mankas tempo, Dancu malrapide kaj Legalizu. Jonny M petolas havas surprize multajn amkantojn, kvar el la dek du, kaj kelkajn tre dancigajn, precipe Hej DĴ, kiu fortas kaj en la rekantaĵo kaj en la repitaj strofoj. Por liaj ŝatantoj finfine estas du surprizoj kaŝitaj en la albumo: unu kunlaboro kun alia rege-artisto Strika Tango, kaj unu kritiko pri bambumado („Mi ne bezonas la bambon por kisi”). ResumeFinfine mia ĉefa kritiko al Jonny M estas, ke ni devis atendi sep jarojn por tiu ĉi albumo. Eble altaj vendonombroj de Jonny M petolas konvinkos lin pli rapide eldoni sekvan. Rogier HUURMAN
|