Al la versio por grandaj ekranoj

Arto

MUZIKO

Post sep jaroj da petolado: Jonny M petolas

Finfine post sep jaroj aperas nova albumo de Jonny M, kun la titolo Jonny M petolas. Ĝi estas plena albumo kun dek du kantoj, en la kutima kvalito kaj stilo de Jonny M. Do se vi ŝatis lian antaŭan muzikon, ne necesas legi plu, simple aĉetu ĝin.

La stilo de Jonny M

Por tiuj, kiuj malpli konas lian muzikon: kia estas la stilo de Jonny M? Agrabla fonmuziko en rege-stilo. Kelkfraza rekantaĵo, en kiu almenaŭ unu frazo estas por laŭta kunkantado de la publiko. Kaj kutime du strofoj de bone verkita kantoteksto pri temo grava por Jonny M. Kaj kiuj temoj gravas por li? Esperanto, la junulara Esperanto-kulturo, muziko, drogoj kaj kontraŭkapitalismo. La samaj temoj kutime popularas en la juna esperantistaro, kaj kun la facilaj melodioj kaj kunkanteblaj tekstoj tio igas la koncertojn de Jonny M inter la plej popularaj.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Rogier HUURMAN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Rogier Huurman el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-02-25
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume