Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

REAGO

Pri la Unuiga Eklezio

Mi legis la artikolon Teruraĵo kontraŭ Abe Shinzo malfermis la skatolon de Pandoro de Hatachi Toshiko (MONATO 2023/03, p. 8). Kompreneble ĉiu rajtas je siaj opinioj, sed mi tamen deziras verki pri miaj propraj multjaraj – tute malsamaj – spertoj kun la Unuiga Eklezio, nederlande Verenigingskerk.

Antaŭ multaj jaroj, kiam pastore mi laboris en Brabanto (Nederlando), mi ekkonis tiun movadon. Oni min regule invitis al diskutadoj pri seriozaj temoj ĉefe etikaj, kaj por tio mi neniel estis petata aŭ eĉ invitata fariĝi membro de tiu eklezio; kvankam dekomence mi tre klare indikis, ke plurrilate mi en mia eklezio (la Remonstrantoj) etike ne konsentas kun ilia starpunkto. Ekzemple, mia eklezio jam antaŭ ol eĉ unu ŝtato tion agnoskis, teologie faris la decidon, ke ĉe nuptoj oni principe ne diferencigu inter gea kaj geja nupto. Laŭ nia vidpunkto, Dio tion superas, estante transcenda. Nur jarojn poste la nederlanda ŝtato, kiel supozeble la unua monde, tiun starpunkton transprenis. Nu, la membroj de l' Unuiga Eklezio, kiuj min de tempo al tempo invitis al kunvenoj, tion sciis kaj respektis.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Gerrit BERVELING
korespondanto de MONATO en Nederlando

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-22