MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

JAPANIO

Teruraĵo kontraŭ Abe Shinzo malfermis la skatolon de Pandoro

La 8an de julio 2022 Abe Shinzo, la eks-ĉefministro de Japanio, estis pafita kaj mortigita surstrate dum sia parolado por subteni la lokan kandidaton en Nara. La suspektato Yamagami Tetsuya (41-jara) diris, ke li planis murdi Abe por venĝi sin kontraŭ la religia grupo Eklezio de Unuiĝo (EdU)1. Laŭ li, lian familion tute detruis tiu religia institucio.

Yamagami diris, ke en la komenco li planis murdi Han Hak-ja (nuntempa prezidanto de EdU, la edzino de la fondinto Moon) tamen la kovimo-pandemio malhelpis tion. Tial li ŝanĝis la celon al Abe.

Post la teruraĵo ekestis la suspekto, ke ĉi tiu religia grupo estas profunde ligita al la japana politiko. Japanio deklaras „laikecon” en sia konstitucio, t.e. la ŝtato devas ne kunligi sin kun iu ajn religia grupo, ĉar la konstitucio estas verkita por ne ripeti la politikon aplikatan dum la dua mondmilito, kiam Japanio instigis homojn al la milito utiligante religian kuntekston de ŝintoo. Tamen, reale pluraj religiaj grupoj estas en ligo kun la parlamento kaj havas klaran influon en la politiko. Estas konate, ke Abe kaj lia familio estas firme ligitaj kun EdU ekde la tempo de lia avo.

En Japanio estas kontraŭeco inter konstitucio kaj praktiko, kion oni jam scias, sed ne volas tuŝi. Kial rilatas eksterlanda religia grupo al la japana politiko? Kial li murdis la eksministron pro persona venĝo kontraŭ la religia grupo?

La historio de „politiko kaj religio”

Ĉiam kaj ĉie ajn potenculoj utiligas religion por mastri popolon. En Japanio tio okazas de antikva epoko.

La japana regnestro Tennoo originis el la japana indiĝena religio ŝintoo, kiun karakterizas animismo kaj politeismo. Ŝintoo havas neniun biblion, sed la historiaj libroj „Koĵiki” kaj „Nihon Ŝoki” ekvivalentas ĝin. Verkitaj en la 700aj jaroj la libroj prezentas, kiel Japanio fondiĝis. La priskriboj en ili estas preskaŭ fantazioj, tial oni ne povas scii la precizan tempon, kiam Tennoo ekaperis. Estas certigite, ke almenaŭ en la 4a jarcento p.K. Tennoo ekzistis. Laŭ la libroj, la familio Tennoo estas la idoj de la plej alta dio. Tiaj priskriboj legitimas la regnestrecon de Tennoo, kunligante la religian miton al la politika potenco. Fakte, dum la tuta historio Tennoo apenaŭ havis realan politikan potencon, kiun ja havis nobeloj aŭ generaloj. Malgraŭ tio, la familio Tennoo ne malaperis kaj plu tenis sian prestiĝon. Meze de la 19a jarcento Tennoo regajnis realan potencon unuafoje post pluraj jarcentoj. Oni konstruis rapidege la fortan burokratisman ŝtaton, kiun kronis Tennoo.

La ŝtato kaj ŝintoo tiom firme kunligiĝis pere de Tennoo, ke la ŝtato nomis sin „la lando de la dio”. La kompleksaĵo de ŝtato kaj religio havis tro fortan potencon kontraŭ la popolo. Tio ŝrumpigis demokration dum la dua mondmilito. Porpacaj aktivuloj kaj politikaj kontraŭuloj estis arestitaj kaj akre turmentataj, kaj multaj estis murditaj. Pro tio la Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj (SKAA) fiksis la laikecon en la nova konstitucio post la milita malvenko de Japanio. Ĝi celas, ke la registaro neniam plu atencu la liberecon je pensado kaj religia kredo de ĉiu individuo. SKAA lasis Tennoon pluvivi kiel „simbolo de la ŝtato”, sed lasis al li nenian politikan povon.

Ĉu laikeco nuntempe?

Tamen la hodiaŭa situacio de Japanio ne kongruas kun la principo de laikeco, kiun preskribas la konstitucio. La aktuala registaro de Japanio konsistas el du koaliciaj partioj, la Liberal-Demokrata Partio (LDP) kaj la Komei-partio (KP), kiuj havas rilaton al religioj.

LDP, kiu estis la reganta partio en Japanio dum preskaŭ la tuta tempo ekde 1955, havas rilaton kun pluraj konservemaj religiaj grupoj. Precipe kiam la tria kabineto Abe (2015-2017) stariĝis, 19 el la entute 20 ministroj apartenis al Ŝintoa Politiko-Ligo, kiu estas konata pro sia ekstreme konservema principo „faru Japanion kiel antaŭ la dua mondmilito”. Laŭ ili, la nuntempa konstitucio estas „trudita de SKAA”, kaj Japanio devas regajni sian propran konstitucion sur la bazo de ŝintoo.

Aliflanke, KP estas establita kaj subtenata de Soka Gakkai, la plej granda enlanda budhisma sekto, fondita en 1930. Ĉiuj membroj de KP estas ankaŭ membroj de Soka Gakkai. La partnereco inter LDP kaj KP impresis strange, ĉar iliaj subtenantoj havas tute malsamajn filozofiojn. Aparte, dum la dua mondmilito Soka Gakkai estis severe subpremata de la registaro pro tio, ke ĝi rifuzis kulti ŝintoon kontraŭ postulo de la registaro. Rezulte ĝia fondinto estis arestita kaj mortis en malliberejo. Pro tiaj historiaj eventoj la plejparto de Soka Gakkai evitas ŝintoajn sanktejojn.

Estas malfacile kompreni kiamaniere ilia koalicio eblas. Tio igas nin rememori ĉinan proverbon: „malamikoj sur la sama boato”.

Familio detruita de la religio

EdU estas, aliflanke, iom diferenca de la supre menciitaj religiaj grupoj, ĉar ĝi estas fondita en Koreio. Ĝin fondis Moon Sun-myung en 1954, kiel frakcion de kristanismo. Koncerne ĉi tiun religian grupon oni raportas en Japanio pri multaj problemoj. Interalie raportiĝas, ke ĝi submetas studentojn al cerbolavado kaj apartigas ilin de iliaj familioj, postulas de kredantoj eksterordinare grandajn mondonacojn kaj pelas ilin al bankroto, kaj la kredantoj devas geedziĝi kun homoj elektitaj de la gvidanto.

La patrino de Yamagami Tetsuya, la suspektato pri la murdo de Abe, estas fervora membro de EdU. Laŭ intervjuoj kun parenco lia, la familio travivis tro kruelan tempon. En la infanaĝo de Yamagami lia patro sin mortigis, kaj lian plejaĝan fraton kaptis kancero. En la klopodo por savi lin la patrino aliĝis al EdU, kiu tuj absorbis ŝin. La patrino mondonacis al la organizo pli ol 100 milionojn da enoj (ĉ. 700 000 eŭrojn), kvankam ŝiaj gefiloj apenaŭ povis manĝi. Yamagami atingis tre bonan poentaron en la lernejo kaj poste matrikuliĝis en altnivela universitato. Tamen li kontraŭvole devis rezigni la universitaton pro tio, ke li ne plu povas pagi la kotizon. Li provis mortigi sin, kiam li estis 25-jara. Laŭ lia parenco, li emis al tio kun la celo disponigi al siaj gefratoj la monon de la vivasekuro. Dek jarojn poste, kiam Yamagami estis ĉirkaŭ 35-jara, lia plejaĝa frato iris al la hejmo de estrarano de EdU, portante tranĉilon. Li tie mortigis sin.

Abe kaj Eklezio de Unuiĝo

En Japanio estas konata la fakto, ke Abe havis amikajn rilatojn kun EdU. Abe naskiĝis en familio, kie formiĝis multaj politikistoj. Lia avo Kishi Nobusuke, kiu ankaŭ estis ĉefministro, amikiĝis kun la fondinto Moon. Ili simpatiis kontraŭkomunismon. Antaŭ la naskiĝo de Abe, lia familio kaj EdU havis rilatojn. Fakte, en februaro 2022, okaze de la festo de organizaĵo ligita kun EdU, Abe sendis filmon kun gratulmesaĝo, kie li esprimis sian admiron pri Han Hak-ja. Yamagami diris, ke ĉi tiu filmeto decidigis lin murdi Aben.

La amikeco inter Abe kaj EdU donis al japanoj strangan senton, ĉar iliaj dogmoj estas tute kontraŭaj. Abe estas konata kiel fervora patrioto kaj reprezentanto de la ekstrem-dekstraj politikistoj. Dum sia mandato li plurfoje vizitis la sanktejon Yasukuni, kie estas sanktigitaj la instigintoj de la milito. Liaj vizitoj al la sanktejo kaŭzis fortan riproĉon enlande kaj eksterlande, tamen li ne interrompis sian vizitadon. Tial li gajnis grandan popularecon inter dekstremuloj kaj aziofobiemuloj. Aliflanke, Moon Sun-myung asertis, ke Tennoo kaj la japanoj devas cedi kaj servi al Koreio. Tio devas esti tute ne akceptebla precipe de patriotoj, eĉ se ili havas la komunan celon kontraŭbatali komunismon kaj individuismon.

Ĉu daŭros la rilatoj kun EdU?

Post la teruraĵo kontraŭ Abe malkovriĝis la fakto, ke ne nur Abe, sed ankaŭ multe pli da politikistoj ol eblis imagi, rilatas al EdU. Surprize, laŭ enketo 179 el la 379 parlamentanoj de LDP havas rilaton kun la religia grupo en diversaj manieroj. Ne malmultaj eĉ partoprenis ĝian kunvenon kaj ricevis monoferon. Ne nur anoj de LDP sed ankaŭ kelkdek anoj de la opoziciaj partioj rilatis al ĝi. Kelkaj pardonpetis, sed multaj aliaj neis la aferon aŭ tute silentis. Iu estrarano de LDP eĉ diris „Mi ne komprenas, kial rilato inter LDP kaj EdU estas problemo”. Japanaj politikistoj vartis sian intiman rilaton kun EdU, kvankam multaj seriozaj problemoj de EdU estis delonge bone konataj en Japanio. Oni suspektas, ke tiuj politikistoj ricevis helpon de EdU por elektiĝi, kaj ke EdU povis influi la politikon pere de la politikistoj. Ĵurnalistoj kaj parlamentanoj daŭre esploras la problemon, sed LDP ŝajne evitas alfronti ĝin.

Post la duafoja elekto de Abe en 2012, li realigis multajn leĝojn kaj gajnis popularecon, fortigante sian karakteron ignori kontraŭulojn. Konsekvence, Abe restis en sia ĉefministra posteno dum la plej longa tempo en la japana historio. Dum lia periodo gravaj problemoj pri demokratio sin sekvis: suspekto de koluzioj kun intimaj entreprenoj, falsado kaj perdiĝo de oficialaj dokumentoj, leĝigado de leĝproponoj, kiuj povas atenci civilajn rajtojn, ktp. Li estadis kiel „la simbolo de la tempo” kaj por sekvantoj kaj por kontraŭuloj.

Post lia morto ni trovis, ke tia maniero ignori la bazajn principojn de demokratio ŝajne radikiĝis en Japanio; lian ŝtatan funebraĵon decidis nur la kabineto, malgraŭ ke pli ol duono de la popolo kontraŭis tion.

Dum la tempo pasas, multiĝas la viktimoj de EdU. Ĉu Japanio povas fortranĉi la rilaton kun EdU? Ni nun alfrontas malfacilajn kernajn problemojn pri religioj, politiko kaj demokratio en Japanio.

1. Eklezio de Unuiĝo estiĝis en Koreio kaj havas plurajn koneksajn organizaĵojn. La nomo ŝanĝiĝis en 1994. Ĝi estas konsiderata problema sekto pro cerbolavado, deva geedziĝo, postulado de tro grandaj mondonacoj ktp.
hata
HATACHI Toshiko
korespondanto de MONATO en Japanio


HATACHI Toshiko estas japana sociala laboristo kaj licencita publika psikologo. Ekde 2015 ŝi estas direktoro de neprofitcela organizaĵo por senhejmaj virinoj kaj infanoj.
(Re)legu ankaŭ la artikolon de ŚRADDHĀPA „Amiko de Tajvano”, MONATO 2022/10, p. 9.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 03, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hatachi Toshiko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-02-05