![]() PolitikoŜINZO ABEAmiko de TajvanoLa tuta mondo ŝokiĝis en julio, kiam la antaŭa japana ĉefministro Ŝinzo Abe estis murdita dum elekta kampanjo en la urbo Nara. Kvankam multaj landestroj en Azio esprimis sian kondolencon, la reagoj en Tajvano estis aparte rimarkindaj kaj sinceraj. En la plimulto de la landoj en la regiono, kiuj antaŭe spertis japanan koloniadon, ekzemple en Ĉinio kaj Koreio, la loĝantaro ankoraŭ rigardas Japanion kun iu grado de malfido kaj malamikeco. Kontraste, la sinteno de tajvananoj (kaj aparte de la junuloj) al Japanio estas grandparte varma kaj laŭda. En opiniosondo en aprilo ĉi-jare 60 % de la respondintoj nomis Japanion sia plej ŝatata fremda lando. Kontribuinto al la proksimiĝoLa tajvana prezidento Tsai Ing-wen montris tiun amikecan senton, respondante al la murdo. Ŝi priskribis Abe kiel „la plej firman amikon de Tajvano”, menciante liajn gravajn kontribuojn al la proksimiĝo de la rilatoj inter Japanio kaj Tajvano, dum li estis ĉefministro, kaj aparte la donacojn de vakcinoj kontraŭ la kronviruso, kiujn lia registaro faris dum la pandemio. Japanio defendos TajvanonDum multaj jardekoj la politiko de japanaj registaroj rilate al Tajvano estis malriskema kaj karakterizata de malemo ofendi aŭ provoki Ĉinion. Abe forĵetis tiun singardemon favore al multe pli klara subteno por Tajvano. Aparte grava estis lia doktrino, ke ĉina atako kontraŭ Tajvano estus minaco kontraŭ la nacia sekureco de Japanio. Tio signifas, ke okaze de milito Japanio povos kontribui al defendo de Tajvano sen malobservi la artikolon 9 de la japana konstitucio, kiu diras, ke la ŝtato rajtas uzi perfortajn rimedojn nur por sindefendo. Senambigua subtenoPost sia demisio Abe daŭre argumentis por klara kaj forta subteno por Tajvano. Ekzemple, en aprilo 2021, kiam Ĉinio subite ekmalpermesis la importadon de ananasoj el Tajvano, kaj tial la tajvanaj ananaskultivistoj urĝe serĉis novajn merkatojn, Abe afiŝis bildon en Tvitero, kiu montris lin ridete tenanta tajvanajn ananasojn. Plej grave, li uzis sian grandan influon en la japana Liberal-Demokrata Partio, por ke liaj sukcedantoj daŭrigu la novan politikon rilate al Tajvano. En aprilo ĉi-jare li eĉ skribis opinian artikolon en Los Angeles Times, kie li argumentis, ke Usono ŝanĝu sian „strategian ambiguecon” kaj deklaru, ke ĝi defendos Tajvanon okaze de ĉina atako. Rilatoj kiel heredaĵoLa proksimiĝo de la rilatoj inter Tajvano kaj Japanio do estas grava kaj daŭra parto de la heredaĵo de Abe kaj certigas, ke tajvananoj longe memoros lin kiel amikon de Tajvano. ![]() ŚRADDHĀPA
Tajvano
|