Spirita vivoREAGOPri la Unuiga EklezioMi legis la artikolon Teruraĵo kontraŭ Abe Shinzo malfermis la skatolon de Pandoro de Hatachi Toshiko (MONATO 2023/03, p. 8). Kompreneble ĉiu rajtas je siaj opinioj, sed mi tamen deziras verki pri miaj propraj multjaraj – tute malsamaj – spertoj kun la Unuiga Eklezio, nederlande Verenigingskerk. Antaŭ multaj jaroj, kiam pastore mi laboris en Brabanto (Nederlando), mi ekkonis tiun movadon. Oni min regule invitis al diskutadoj pri seriozaj temoj ĉefe etikaj, kaj por tio mi neniel estis petata aŭ eĉ invitata fariĝi membro de tiu eklezio; kvankam dekomence mi tre klare indikis, ke plurrilate mi en mia eklezio (la Remonstrantoj) etike ne konsentas kun ilia starpunkto. Ekzemple, mia eklezio jam antaŭ ol eĉ unu ŝtato tion agnoskis, teologie faris la decidon, ke ĉe nuptoj oni principe ne diferencigu inter gea kaj geja nupto. Laŭ nia vidpunkto, Dio tion superas, estante transcenda. Nur jarojn poste la nederlanda ŝtato, kiel supozeble la unua monde, tiun starpunkton transprenis. Nu, la membroj de l' Unuiga Eklezio, kiuj min de tempo al tempo invitis al kunvenoj, tion sciis kaj respektis. Kunlabore kun pluraj religiojKelkajn jarojn poste, dum mi ankoraŭ estis pastore aktiva, foje oni invitis min al plurtaga kunveno, miamemore en kastelo en Compiègne en Francio, por kun reprezentantoj de diversaj religioj partopreni iaspecan simpozion pri internaciaj rilatoj kaj paco. Unu el la aliaj partoprenantoj estis sinjoro, kiu gvidis organizaĵon de islamanoj en Britio kaj ankaŭ lia edzino pro sia funkcio ĉeestis. Unu el la aliaj estis Jan Knappert, fakulo pri la svahila lingvo. Dum tiu kunveno fine ni, reprezentante diversajn religiojn kaj internacie laborantajn sciencojn, klare voĉigis alvokon al internacia paca kunlaboro. Impona antologioEn decembro 1992 aperis tre ampleksa antologio de sanktaj tekstoj el plej diversaj religioj sub la titolo World Scripture, A Comparative Anthology of Sacred Texts, 914 p. 1 Tiun libregon la Unuiga Eklezio realigis pere de kunlaborado de dekoj da aŭtoroj el plej diversaj religioj. Unu el la okulfrapaj aferoj de tiu Unuiga Eklezio estas, ke ĝi estas fondita de geedza paro, el kiu tamen la viro klare estis tre superrega, sed tio ne estas malofta ĉe ni homoj. Laŭ ilia filozofio, tutmonda paco ankoraŭ ne realiĝis, ĉar siatempe Jesuo, kiel reprezentanto de Dio surtere, estis nura solulo. Espereble ili kiel paro sukcesos pli bone. Pliaj spertojEn 2001 je iliaj kostoj mia edzino kaj mi partoprenis kunvenon en Vaŝingtono, kie ankaŭ la geedzan paron ni aŭskultis, same kiel foje okazis ankaŭ en Hago. Mia edzino parenteze ankaŭ unufoje partoprenis en kunveno sub iliaj aŭspicioj en Koreujo, kie ŝi mem ankaŭ prezentis iun paroladeton pri junularo. Ankaŭ en Ĝenevo kaj en Israelo ŝi fojfoje ĉeestis kunvenon sub iliaj aŭspicioj, pri kio al mi persone precipe postrestas la informo, ke kun sia juda amiko nederlanda tie ŝi precipe miradis pri la nekomprenebla konduto de homoj, kiuj unuafoje vizitas la t.n. Sanktan Landon, kvazaŭ perdinte kontakton kun la reala mondo. En mia libroŝranko staras ankoraŭ du libroj pri lia vivo: Sun Myung Moon, the early years 1920-53, 191 p. 2 kaj lia aŭtobiografio: Mijn leven voor wereldvrede, 403 p. 3 Por fini: miaj spertoj kun tiu movado dum jardekoj estis tre favoraj, kvankam tio nenion pruvas kontraŭ aliulaj spertoj en aliaj okazoj. Pasintjare denove estis kunveno en la centro de Hago, kie la ĉefministro eldiris salutojn, kaj poste denove ni renkontis iun sinjoron, kiun delonge ni konas kiel reprezentanton de la Unuiga Eklezio. Ĝi ankoraŭ ekzistas kaj bone laboras, miascie, sed malpli rekoneble ol antaŭe. 1. Sanktaj Skriboj de la Mondo, Antologio de Sanktaj Tekstoj.2. 1997.3. Mia vivo por mondpaco, 2012.
Gerrit BERVELING
korespondanto de MONATO en Nederlando
|