![]() MedioSEKECOKlimatŝanĝiĝo kaj incendioj detruis sudan ĈilionLa 31an de januaro en Ĉilio estis anoncite, ke okazos varmega periodo en venontaj tagoj. Klimataj spertuloj diris, ke la temperaturoj en la sudo de Ĉilio atingos pli ol kvardek gradojn celsiajn, kaj avertis pri grava sekeco en la regionoj Bío-Bío kaj Ñuble. Tiam neniu supozis, ke tiu varmega periodo estas kaŭzonta la plej grandan naturan katastrofon de la lastaj jaroj en Ĉilio. Sole la 2an de februaro okazis 177 arbarbrulegoj, plejparte en zonoj de pina kaj eŭkalipta arbarkultivado. En kelkaj okazoj la flamoj konsumis multajn domojn, kiel en Santa Juana, kie loĝantoj estis lasitaj sen posedaĵoj krom la vestaĵoj, kiujn ili surhavis. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio
Leonardo ARAYA estas studento pri sociologio.
|