MedioSEKECOKlimatŝanĝiĝo kaj incendioj detruis sudan ĈilionLa 31an de januaro en Ĉilio estis anoncite, ke okazos varmega periodo en venontaj tagoj. Klimataj spertuloj diris, ke la temperaturoj en la sudo de Ĉilio atingos pli ol kvardek gradojn celsiajn, kaj avertis pri grava sekeco en la regionoj Bío-Bío kaj Ñuble. Tiam neniu supozis, ke tiu varmega periodo estas kaŭzonta la plej grandan naturan katastrofon de la lastaj jaroj en Ĉilio. Sole la 2an de februaro okazis 177 arbarbrulegoj, plejparte en zonoj de pina kaj eŭkalipta arbarkultivado. En kelkaj okazoj la flamoj konsumis multajn domojn, kiel en Santa Juana, kie loĝantoj estis lasitaj sen posedaĵoj krom la vestaĵoj, kiujn ili surhavis. La nombro de incendioj rapide premegis la arbargardistojn, kiuj kontraŭbatalis ilin. La loĝantoj komencis fari ĉion, kion ili povas, por savi sian hejmon. Baldaŭ evidentiĝis, ke la krizo bezonas tutlandan respondon. Tutlanda krizoLa 3an de februaro prezidanto Gabriel Boric [bóriĉ], kiu feriis en la regiono Aysén, suspendis sian ripozon por kunordigi la krizan respondon en la regiono Ñuble. Li deklaris krizo-staton, kio permesas uzi la armeon por helpi pri la krizo, kaj samtage okazis la plej drameca momento de la katastrofo: mararmeanoj ŝipe evakuis loĝantojn de Punta Lavapié, dum la brulego estis detruanta la urbeton. La arbarbrulegoj daŭris multajn tagojn kaj detruis multajn urbetojn kaj arbarojn. La fumo de la brulegoj estis tiom granda, ke ĝi atingis la ĉefurbon Santiago pli ol 350 km norde, la 5an de februaro. Krome, la socia krizo aperas tiom granda, ke la 9an de februaro Boric deklaris noktan elirmalpermeson pro rabado en la zono. La damaĝo al la medio de Ĉilio estas nekalkulebla, kaj neniu scias, kiom da jaroj la zono bezonos por resaniĝi. Ministrino pri internaj aferoj Carolina Tohá diris, ke kio kutime forbrulas en du jaroj, nun forbrulis en kvin tagoj. La kialo de la arbarbrulegojKiam tiom granda tragedio okazas, homoj ofte bezonas klarigojn, kaj kiam tiuj ne estas evidentaj, ili komencas kredi komplotajn teoriojn. Tiel, kelkaj homoj kulpigis supozatajn teroristojn, kiuj, laŭ ili, bruligis la arbarojn favore al indiĝenaj movadoj. Aliaj kulpigis arbarindustriojn, kiuj, laŭ ili, bruligis komercan arbaron por kolekti asekurojn. Senkonsidere tion, plej probable la kialo estas neglekto fare de homoj, bruligantaj ŝtipfajrojn dum kampado aŭ lasintaj brulantajn cigaredrestaĵojn ĉe aŭtovojoj. Sed homoj rajtas demandi, kiel la arbarmastrumado helpas aŭ malhelpas preventi incendiojn. Dum la lastaj jaroj, la arbarmastrumado detruis aŭtoktonajn arbarojn en la regiono, anstataŭigis speciojn kiel ĉilia mirto kaj ĉilia laŭro (Laurelia sempervirens) per pino kaj eŭkalipto, kiuj estas fremdaj specioj kaj bezonas pli da akvo ol aliaj arboj. Pro tio iuj homoj postulis, ke la registaro limigu la arbarmastrumadon, kio estas tamen malfacila, ĉar ĝi nun uzas pli ol tri milionojn da hektaroj kaj konsistigis 2 % de la MEP de Ĉilio en 2017. Multaj homoj laboras en la arbarindustrio en la zono, kio estas tre grava por ilia vivo. Nun, la brulegoj en Ĉilio helpas al la tuta mondo memori, ke la efikoj de la klimatŝanĝiĝo estas tre gravaj, ne nur por la klimato aŭ la planedo, sed ankaŭ por la vivo de la homoj, kiuj suferas pro ĝiaj efikoj. Arbarindustrio funkcias en Ĉilio de multaj jaroj, kaj incendioj ofte okazis en someraj monatoj, sed ni devas akcepti, ke en estonteco ni havos pli altajn temperaturojn, pli da sekeco en la tuta lando kaj la efikon de senpluveco, kiun Ĉilio travivas jam de dek jaroj. Do, eble arbarbrulegoj estos pli teruraj, eĉ se ni prepariĝas por ili. Problemo tutmondaEstas kompreneble, kiam klimataj aktivistoj proponas ŝanĝi la manieron, en kiu ni prepariĝu por naturaj katastrofoj, sed ni bezonas memori, ke problemoj, kiujn la regionoj kun grava ekstrakta ekonomia aktiveco travivas, estas produkto de tutmonda klimata krizo. Tial, la sola vojo por prepari nin kontraŭ novaj arbarbrulegoj estas lukti por mondo, kiu konsideros la klimatŝanĝiĝon kiel gravan krizon. Ĉiel, eĉ se la situacio en la sudo de Ĉilio estas kruelega, tutlanda kaj internacia helpoj, kiujn la viktimoj ricevis, montris al la mondo, kiel grava estas kunlaborado. En Ĉilio multaj kolekto-centroj estis instalitaj en la plej grandaj urboj por disponigi vestojn, manĝaĵojn kaj higienajn utilaĵojn. En la internacia komunumo, Ĉilio akceptis helpon de fajrobrigadanoj el Kolombio, Argentino, Hispanio, Meksiko kaj Venezuelo. Kiel esperantistoj ni devas valorigi la internacian fratecon kaj esperi, ke tiu sama frateco povas helpi al la lukto kontraŭ multaj naturaj katastrofoj, kiuj okazas en la tuta mondo sekve de la klimatŝanĝiĝo.
Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio
Leonardo ARAYA estas studento pri sociologio.
|