Al la versio por grandaj ekranoj

Medio

SEKECO

Klimatŝanĝiĝo kaj incendioj detruis sudan Ĉilion

La 31an de januaro en Ĉilio estis anoncite, ke okazos varmega periodo en venontaj tagoj. Klimataj spertuloj diris, ke la temperaturoj en la sudo de Ĉilio atingos pli ol kvardek gradojn celsiajn, kaj avertis pri grava sekeco en la regionoj Bío-Bío kaj Ñuble. Tiam neniu supozis, ke tiu varmega periodo estas kaŭzonta la plej grandan naturan katastrofon de la lastaj jaroj en Ĉilio.

Sole la 2an de februaro okazis 177 arbarbrulegoj, plejparte en zonoj de pina kaj eŭkalipta arbarkultivado. En kelkaj okazoj la flamoj konsumis multajn domojn, kiel en Santa Juana, kie loĝantoj estis lasitaj sen posedaĵoj krom la vestaĵoj, kiujn ili surhavis.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio


Leonardo ARAYA estas studento pri sociologio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Leonardo Araya el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-01
 
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume