Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ĉu cezuro en la germana politiko?

Espereble jes! (MONATO 06/24, p. 8). Kristan-demokratoj ĝis nun ne havis kuraĝon kritike pridiskuti gravajn politikajn mispaŝojn de Merkel. Social-demokratoj – la plej malnova politika partio en Germanio – estas nur pala ombro de sia iama gloro. Liberalaj demokratoj nur seniluziigas. Kaj Verduloj iĝis la plej malamata partio, kies estrino ridindigis sin ne sciante, kiom estas averaĝa pensio en Germanio (tre malalta kompare kun aliaj eŭropaj landoj) kaj taksante ĝin multe pli alta ol ĝi estas.

Kiel absurda la nuna germana politiko estas, montras plej bone la nova leĝo pri hejtado. Politikaj ideologoj decidis, ke Germanio fariĝu ĝis 2045 klimate neŭtrala lando, kiom ajn tio kostus. Laŭ la nova leĝo ĉiu novinstalita hejtilo devas funkcii per minimume 65 % de renovigebla energio. Tio kostos al domposedantoj, loĝejluantoj kaj la ŝtato ĝis 2030 pli ol 100 miliardojn da eŭroj! Germanio tiel ŝparos ĉirkaŭ 40 milionojn da tunoj da karbona dioksido ĝis 2030. Nu, tio estas proksimume tiom, kiom Ĉinio emisias dum unu sola tago!

Estas malgaje, kiel politikaj klaŭnoj kaj ideologoj detruadas nian iam prosperantan kaj vivindan Germanion. La nova partio Alianco Sahra Wagenknecht havas mian balotvoĉon certan.

Jiří PROŠKOVEC
Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 07, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jiří Proškovec el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-06-04