PolitikoBALOTOJ2024: ebla cezuro por la germana politikoEn 2024 okazas eĉ kvar gravaj balotoj en Germanio: la balotoj pri la Eŭropa Parlamento en junio, kaj en septembro krome parlamentaj balotoj en tri el la 16 federaciaj landoj. Ĉio ĉi okazas en politike tre turbula tempo: la aktuala registaro, koalicio konsistanta el la socialdemokrata SPD, la verdula Grüne kaj la liberala FDP, laŭpercepte kaj laŭ multaj enketoj estas la plej nepopulara registaro en la germana historio post 1945. Kaj ĝuste en la landoj Brandenburgio, Saksio kaj Turingio, kie en septembro estos balotoj, la politika situacio estas eĉ pli kompleksa kaj intensa ol en la cetera Germanio. Panjo pensiiĝasKiam en decembro 2021, post la balotoj pri la federacia parlamento, kreiĝis nova registaro kaj post 16 jaroj finiĝis la regado de Angela Merkel, multaj en Germanio esperis, ke la nova registaro donos novajn impulsojn al sociaj reformoj, al politikstilo pli proksima al civitanoj kaj al ekonomio. Angela Merkel ja havis sian „oran epokon”, sed ŝia lasta kanceliera periodo ekde 2017 ne apartenis al ĝi: ĝi jam estis karakterizata de unuaj malfavoraj sekvoj de ŝia ekonomia politiko, kaj la kovim-epidemio kaj ties mastrumado ekde 2020 ĉe multaj germanoj tute fuŝis la iam bonan renomon de ilia Mutti („panjo”), kies kovim-politiko estis unu el la plej striktaj en Eŭropo kaj sendube la plej persista: en Germanio estis tri enfermadoj ekde marto 2020, la plej longa (preskaŭ sep monatojn) en 2021. En julio 2021 inundo trafis la okcidentgermanan Ahr-valon. La politika mastrumado de tiu naturkatastrofo estis relative fuŝa, kaj la postsekvoj de tio iĝis kvazaŭ la lasta ĉerkonajlo por la registara koalicio de la konservativa CDU de Merkel kaj la socialdemokrata SPD. Kovimo kaj klimatŝanĝiĝo estis do la plej gravaj temoj en la balotkampanjo de 2021: la unuan temon plej bone pritraktis la liberala FDP (partikoloro: flava), kiu promesis pli da memrespondeco al la homoj kaj ĉesigon de la ĝistiama kovim-politiko. La temon „klimatŝanĝo” plej bone prezentis la ekologia partio Grüne (partikoloro: verda): la verduloj promesis al la balotantaro ne malpli ol „verdan ekonomimiraklon”, do pli da bonstato per verda, kontraŭ-klimatŝanĝa politiko. La ĝis tiam kunregantaj socialdemokratoj de SPD aspiris al registarŝanĝo: la „granda koalicio” (granda, ĉar ĝin kreis la du iam grandaj popolpartioj) estis tre nepopulara inter germanoj, ĉar ĝi laŭpercepte forviŝis la limojn inter la politikaj ideologioj. En la balotoj, la 26an de septembro 2021, evidentiĝis, ke SPD povas formi novan registaron sen CDU: tripartian koalicion tamen, kio estis novaĵo en germana federacia politiko, sed la popola deziro je ŝanĝoj estis sufiĉe granda por riski tion. Kune kun la liberala FDP kaj la verdulaj Grüne SPD kreis novan ruĝ-flav-verdan koalicion – la „semaforon” (Ampel en la germana), kiel ĝi en Germanio nomiĝas –, kaj kanceliero fariĝis Olaf Scholz de SPD, la unua socialdemokrata kanceliero post Gerhard Schröder en la 2000aj jaroj. La antaŭsignoj por la nova registara koalicio estis multpromesaj: komenco de nova, post-epidemia epoko, savo de la klimatŝanĝaj sekvoj, sociaj reformoj, eĉ laŭleĝigado de kanabo. Post 16 jaroj denove ekblovis „vento de ŝanĝo” en Germanio. Sed la komenca eŭforio ne daŭris longe: laŭ aktualaj enketoj de usona enketinstituto Morning Consult Olaf Scholz estas la plej nepopulara kanceliero de postmilita Germanio. Laŭ la rezultoj de tiu enketo eĉ 73 % de la germanoj malkonsentas kun lia politiko. Por tio estas multaj, ankaŭ memkaŭzitaj, kialoj. La semaforo malfunkciiĝisNur du monatojn post la enoficiĝo de la nova registaro okazis io, kion la semaforo povis nek antaŭvidi, nek preventi: la rusia agreso kontraŭ Ukrainio en februaro 2022. Kiel ĉie en la cetera Eŭropo, ankaŭ en Germanio tio kaŭzis plialtiĝon de la inflacio kaj energipolitikan nestabilecon. Tiu lasta estis en Germanio eĉ multe pli ŝarĝa ol en aliaj landoj de Eŭropo: estis ja Germanio, kiu forte dependis de rusaj liveradoj de tergaso kaj ekde la kancelierado de Gerhard Schröder kune kun Rusio eĉ konstruis novajn duktojn. Pro tiu politiko de Wandel durch Handel („ŝanĝo per komerco”) nun ekvenis venĝo. Al la energipolitika nestabileco krome kontribuis, ke Angela Merkel en 2011, post la tertremkatastrofo de Fukuŝimo, decidis ĉesigi la uzadon de civila atomenergio. En 2022 plejparto de la germanaj atomelektrejoj jam ĉesis funkcii, kaj la verduloj nepre volis kompletigi la planon forlasi atomenergion: kontraŭe al la opinio de siaj du aliaj koalicipartneroj, kontraŭe al la opinio de plejparto de la germanaj civitanoj kaj malgraŭ la altegaj energiprezoj la verdulaj Grüne persistis pri ĉesigo de atomenergio. La lasta germana atomelektrejo elŝaltiĝis en aprilo 2023. Alia granda daŭrotemo, ne nur en Germanio, estas la migradkrizo: granda plejparto de germanoj ŝatus havi grandan ŝanĝon rilate al migradpolitiko. Sed ĉi tie la semafora koalicio longe nenion liveris, nur komence de aprilo oni post longa diskutado enkondukis pagokarton por rifuĝintoj. Ankaŭ la 1an de aprilo 2024 laŭleĝiĝis kanabo en Germanio, kun prokrasto de preskaŭ unu jaro kaj per jure ne bone farita leĝo. Aliaj temoj, pri kiuj la registara koalicio daŭre kvereladas, estas multaj. Kaj ĉio ĉi okazas en grava balotjaro, kiam krom eŭropaj balotoj okazos ankaŭ tri balotoj en orientgermanaj landoj. La kverelado kaj la nesolvitaj krizoj puŝas multajn balotantojn en la manojn de popolismaj partioj de ambaŭ ideologiaj flankoj. Ŝanĝoj en la germana partisistemoJam en la merkelaj jaroj la dekstrema kaj eŭroposkeptika AfD (Alternativo por Germanio), fondita en 2013 kiel sekvo de la financkrizo, pelis antaŭ si precipe la partion de Merkel, CDU. AfD jam sen kvereloj estis sufiĉe forta precipe en orienta Germanio kaj nun povus fariĝi la granda venkinto de la semafora kverelpolitiko. Kaj nur fine de 2023 ĝi mem ricevis konkuranton: BSW (Alianco Sahra Wagenknecht), alianco nomata laŭ sia fondintino Sahra Wagenknecht, estas maldekstrema, konservativa kaj por-rusia partio de iama eminentulino de la partio Die Linke (La maldekstruloj), kiu siaflanke dronas en politika sensignifeco. Sian stabilecon en la partisistemo la BSW devas ankoraŭ pruvi en la venontaj balotoj. La oriento leviĝas!La balotoj pri la Eŭropa Parlamento en junio estas la unua testo de la politika kaj socia etoso en Germanio, sed pli gravaj por la germana politiko estos la tri balotoj en Turingio, Saksio kaj Brandenburgio en septembro. Precipe Turingio jam ekde la lastaj balotoj en 2019 havas tre malstabilan registaron: la plej granda frakcio en la parlamento estas la maldekstrema Die Linke, la due plej forta estas la dekstrema AfD. La aktuala registaro ekde 2020 estas maldekstrema koalicio el la tri partioj Die Linke, SPD kaj Grüne (kun ĉefministro Bodo Ramelow de Die Linke), kiu tamen ne havas plimulton en la parlamento kaj estas tolerata de la konservativa CDU. Ĉio ĉi por malhelpi ian ajn influon de la dekstrema AfD al la landa politiko. Sed tiu strategio de ekskludado de AfD je ĉiu prezo nun povas iĝi politika bumerango: en la septembraj balotoj AfD povus iĝi la plej granda partio, kun granda distanco al CDU, kiu laŭ aktualaj enketoj iĝus la dua partio. La turingia prezidanto de AfD Björn Höcke, kiun laŭ decido de germana juĝisto oni povas nomi „faŝisto”, aspiras iĝi la venonta ĉefministro de Turingio, kion la aliaj partioj nepre volas malhelpi. Post la ĉi-jaraj balotoj Turingio povus iĝi lando neregebla. Nur iomete pli bone aspektas la situacio en la najbara Saksio: ankaŭ tie AfD laŭ ĉiuj enketoj jam delonge estas la plej forta partio kaj minacas la pozicion de la aktuala ĉefministro Michael Kretschmer (CDU). Saksio ekde 1990 estis „nigra bastiono” (bastiono de CDU), sed nun ĝi pli kaj pli iĝas „blua”, laŭ la partikoloro de AfD. La ĉefkialo estas la sekvoj de la migradkrizo: Saksio estas limlando al Pollando kaj Ĉeĥio, kaj ekde 2021 la kontraŭleĝa migrado el Azio ankaŭ ĉe tiuj limoj pliintensiĝis. Sed neneglektendaj estas ankaŭ la sekvoj de germana reunuigo: Saksio estas ekonomie la plej sukcesa lando de la „novaj landoj” (de la iama Germana Demokratia Respubliko), sed la maljustecoj de la 1990aj jaroj – ĉu veraj aŭ nur perceptataj – kaj de tio rezultintaj rankoroj kontraŭ okcidenta Germanio forte enradikiĝis ĉe multaj loĝantoj de orienta Germanio, kaj precipe en Saksio. AfD en Saksio, ekzemple, varbas ankaŭ per la slogano „La oriento leviĝas!” por montri rezistadon kontraŭ la altrudita malĝusta kaj maljusta politiko el la okcidento. AfD en Saksio ŝatus formi „burĝan” koalicion kun la saksa sekcio de CDU, sed la federacia CDU volas neniel kunlabori kun AfD kaj daŭre ekskludi ĝin el la politika vivo. Tamen eblas, ke la postbalotaj realaĵoj en Saksio postulos alian solvon: Turingio jam nun montras, ke homoj volas stabilecon kaj ne ideologiajn ŝajnsolvojn. Kompare kun Turingio kaj Saksio la situacio en Brandenburgio ŝajnas esti pli stabila: ankaŭ tie AfD povus iĝi la plej forta partio; ankaŭ tie la migradkrizo ĉe la limo al Pollando pliintensiĝis. Sed kompare al la aliaj du landoj AfD en Brandenburgio ne havas tiom grandan antaŭeniĝon, ĝia venko ankoraŭ ne ŝajnas esti certa. Precipe la nordo de la lando estas tradicie „ruĝa” (do SPD-lando). Kaj, kio plej gravas: meze de Brandenburgio situas la germana ĉefurbo Berlino. Ĝi ja estas aparta lando, sed la metropola influo de Berlino etendiĝas al preskaŭ la tuta Brandenburgio kaj iom mildigas la partipolitikan pejzaĝon tie. Kion tio signifas por Germanio?La kampanjo por la ĉi-jaraj balotoj estas komenco de tio, kio sekvos en 2025: la balotoj pri federacia parlamento. En 2025 la germana balotantaro decidos pri sia nova registaro, kaj nun ne ŝajnas, ke la reganta semaforo plu oficos. La rezultoj de tiuj balotoj pliintensigos la jam nun intensan politikan kaj socian atmosferon en Germanio. La daŭre ne solvita migradkrizo kune kun ekonomia stagnado kaj la rusia-ukrainia milito en la fono havas la potencialon fundamente ŝanĝi la germanan politikon. La reganta semaforo devas ekkompreni, ke la tempo por plenumi malnovajn balotpromesojn jam delonge pasis. Ĝi devas alveni en la realeco: la germana balotantaro volas, ke ĝi kontraŭagadu la kontraŭleĝan migradon kaj laboru por la ekonomia bonstato de Germanio. Savado de la klimato aŭ liberaligo de la drogpolitiko eble estas laŭtempaj aŭ morale altegaj projektoj, sed ili tamen tute ne sufiĉas por venki en balotoj. Bedaŭrinde ne ĉiuj en la germana registaro ekkomprenis tion, kaj la plej granda profitanto de tio povus iĝi AfD. Martin PTASIŃSKI
Germanio
|