Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Pri pastra celibato

Mi dezirus ne senti min devigita reagi. Tamen, la tono de la eseo La laŭdira tabuo, pri kiu neniam parolis Jesuo (MONATO 2024/06, p. 24) estas sufiĉe polemika. Oni povus esprimi la opinion iom malpli pasie. Kelkaj vortoj estas ja ofendaj: „nelogike”, „stultaĵo”, „senkompate”, „nekompreneble”. Ĉiu kristana konfesio, ĉiu religio havas sian internan logikon. Oni povas ĝin akcepti aŭ ne, sed tio estas alia afero.

Ni, laikoj, kiuj de jaroj kutimas kunlabori kun anoj el diversaj kredkonfesioj, neniel uzus tiajn vortojn. Se necese, ni dirus: „ni havas malsaman vidpunkton”, „ni opinias plej grava tion, ke ...”. Ni neniel provus trudi nian vidpunkton. Prefere ni pli bone interkompreniĝu, kaj se nia vidpunkto estas akceptata aŭ almenaŭ prenata en konsideron, bonege. Papo Johano la 23a diris: „Unueco en tio, kio estas necesa; libereco en tio, kio estas dubinda, kaj karitato antaŭ ĉio.”

Abolo de celibato tute ne estas (tiel) urĝa tasko de la Katolika Eklezio. Kiam la mondo venos al la fino, alia estos la kaŭzo. Malpliiĝo de alvokiĝo al pastra vivo ŝuldiĝas al multaj aferoj: ke nia (ĉefe okcidenta) civilizacio provas trudi nur „sciencan” vidpunkton pri ĉio, allogo je seksa senbrido, monavido, teknikaj atingoj, ĝenerala fajfado pri etiko kaj moralo, ideologioj ...

Akcepti celibaton aŭ ne estas persona decido. Multaj homoj decidas propravole ne geedziĝi. Tio ne konsistigas por ili problemon. Kaj memkompreneble misuzoj kaj seksa molestado de infanoj apartenas al tio, kion oni tute NE faru, sendepende de pastreco aŭ ne-pastreco. Bedaŭrinde ĉie troviĝas putra pomo.

La vivo konsistas el decidoj. Se homo decidas fariĝi militisto, per tio li akceptas portadi uniformon kaj plenumadi ordonojn, kiuj kelkfoje ne aspektas kompreneblaj. Kaj akceptas la riskon morti aŭ vundiĝi senrimede. Se homo decidas fariĝi medicinisto, per tio li akceptas la riskon morti pro infekto aŭ epidemio. Kiam mi junaĝe fariĝis instruisto, per tio mi akceptis esti sendata al fora loko, kie oni urĝe bezonis instruistojn.

Cetere, en la Sinodo pri Amazonio oni debatis pri la propono ordini edziĝintajn virojn, la tiel nomatajn viri probati, tie, kie ne estas pastroj. Oni ankoraŭ ne venis al konkludo, ĉu tio estos akceptita, kaj neniel utilos haste decidi.

Alberto GARCÍA FUMERO
Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 07, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-06-04