EseojCELIBATOLa laŭdira tabuo, pri kiu neniam parolis JesuoCelibato (aŭ pli simple: fraŭleco, senedzineco) por pastroj en la Romkatolika Eklezio de latina rito estas temo debatata jam de pluraj jarcentoj. Ĝi naskis lastatempe pli kaj pli kontrastajn opiniojn kaj fervorajn diskutojn, portante la Romkatolikan Eklezion tre proksimen al nevolata skismo. Dum plej multaj branĉoj de tiu eklezio nomataj „siarajtaj” (sui iuris) (kvankam tro ofte ignorataj en latinaj rondoj, kvazaŭ temus pri iu tre hontinda kaj granda sekreto), permesas edziĝon antaŭ la ricevo de religiaj ordinoj (do dum tiel nomata diakoneco), en la latinrita romkatolika eklezio tiu pri fraŭleco restas nepra postulo por sacerdotoj, je la nomo de ne pli bone klarigata/priskribata tradicio. Kiuj proponas tre logikan, minimume iompostioman, ŝanĝon pri tiu nelogika postulo, ne malofte estas rigardataj kiel herezuloj aŭ blasfemuloj, dum la vera herezo kaj blasfemado ja estas la trudo de regulo kontraŭa al la homa naturo, neniam enkondukita de Jesuo. Lia predikado ja rilatis tute aliajn problemojn, pekojn kaj ĉefe hipokritajn kondutojn. Kiu kialo?La kialo de tiu mistera tabuo pri edziĝo por pastroj ne klaras. Ja en la ortodoksaj kristanaj eklezioj, tiom ligitaj al plej etaj detaloj de la tradicio, pastroj regule rajtas edziĝi, kvankam antaŭ la pastra ordiniĝo. En evangeliaj eklezioj, la situacio varias laŭ la nomoj, kun multaj pastroj (kaj pastrinoj) tamen, kiuj povas libere geedziĝi sen restriktoj rilataj al la propra eklezia rolo. La kvar oficialaj evangelioj, kiuj devus gravi ege pli ol relative freŝaj nelogikaj kutimoj kaj ekleziaj leĝoj, mencias la bopatrinon de Petro, kiu resaniĝis pere de la agado de Jesuo (Mateo 8:14-15 kaj Marko 1:29-31). Tio sugestas, se ni ne estas stultaj, ke Petro mem, unu el la plej gravaj apostoloj kaj sanktuloj, esence la unua papo, al kiu Jesuo lasis la ŝlosilojn de paradizo, ja estis mem edziĝinta. Ne ekzistas ajna alia eksplicita malpermeso edziĝi por pastroj en la Nova Testamento. 1 Timoteo 3:2 specifas, cetere, ke la episkopo mem devas esti "edzo de unu edzino", kio estas interpretebla diverse en la diversaj kristanaj tradicioj, sed denove komprenigas, ke eĉ episkopoj devus havi minimume la rajton (se ne la devon) edziĝi, se ili tion deziras. Ankaŭ je la lumo de ĉio verkita ĉi-supre, la debato pri la celibato de pastroj en la Romkatolika Eklezio estas pli aktuala kaj vigla ol iam. Ekleziaj figuroj kiel la malta ĉefepiskopo Charles Scicluna (konsiderata tre proksima al papo Francisko kaj forte batalanta kontraŭ la hontinda pedofilio en la eklezio) petis, ke eku serioza pripensado pri la temo. Eĉ la kardinaloj Parolin kaj Hollerich malfermis la pordon al dezirebla revizio de la postulo pri fraŭleco. Hollerich, ekzemple, substrekis la deziron kaj emon de multaj junuloj iĝi sacerdotoj: deziron bremsatan, tamen, de la perspektivo resti senkompate solaj kaj ne povi krei familion dum la tuta vivo; iu sindevigo kaj defio tro granda por hodiaŭaj homoj (kaj eble ankaŭ por hieraŭaj, spite al la silento, kiu ĉiam ekzistis prie). Edzino kaj kvar filojLa alkroĉita foto montras la veron kaj respondas al la justa, tute normala kaj laŭdinda realo en multaj romkatolikaj rondoj en la tuta mondo, ekstere tamen de la latina rito. La libandevena pastro Woakim Chihane, tute lerta kaj kompetenta sacerdoto, ĉiam ĉeesta en sia paroĥo laŭ ties bezonoj kaj ĉiam flanke de iu ajn membro de sia komunumo en iu ajn momento, aperas gaje en foto kune kun sia edzino, ekde junio 1990, kaj kvar gefiloj. Nenio kaŝinda, nenio prihontinda: nur bela, feliĉa, sankta familio, sen io alia por aldoni, sen iu ajn strangeco, sen iu ajn mortiga peko. Ne eblas kompreni, rigardante tiun foton, kia estas la problemo ebligi al dezirantaj pastroj edziĝi, por servi Dion kaj samtempe plenumi kroman mision, al kiu oni sentas sin vokata. Kial estu malpermesata por nur „latinaj romkatolikoj” iu eblo klare ekzistanta kaj antaŭvidata por la plej multaj kristanaj pastroj kaj eĉ romkatolikaj pastroj en orientaj ritoj (maronita, kopta, grek-katolika, melĥita ktp). Jesuo estis ununura, kaj lia instruado estis ununura. Kial oni aplikas tiel strikte kaj malmole tiel malsamajn regulojn por pastroj de la sama eklezio? Tio estas vera mistero kaj paradokso, kontraŭ kiu oni rajtas kaj devas batali. Fakto estas, ke la fraŭleco de ekleziuloj estas kutimo ekestinta relative malfrue en la historio de la eklezio, dum Jesuo mem neniam parolis pri malpermeso edziĝi por siaj sekvantoj. Papo Francisko en diversaj siaj paroloj, intervjuoj kaj verkoj ekde 2013 prudente malfermis la pordon al funda pripensado pri la temo de senedzineco. La ŝajno estas, ke li volus permesi edziĝon al iu ajn, kiu interesiĝas pri tiu eblo, sed samtempe li deklaris, ke ne estos li la instiganto de definitiva ŝanĝo, kaŭzante esperon sed ankaŭ konfuzon inter diversaj frakcioj de la Romkatolika Eklezio. Malsamaj opiniojLa debato okazanta naskas tre malsamajn opiniojn: unuj vidas en la „elekto” (ĝi ja estas ne elekto, sed trudo) de celibato la signon de tuta sindediĉo al servado de la eklezia komunumo kaj al pli profunda spirita vivo, dum aliaj proponas aktualigon de la reguloj, kiuj permesu al pastroj normale edziĝi, nelaste por pli bone kompreni la problemojn de nunaj homoj, de nunaj familioj kaj povi solvi pli efike multajn grandajn defiojn de la hodiaŭa eklezio. La estonteco de celibato por pastroj en la Romkatolika Eklezio estas temo en konstanta evoluo. La temo estas kompleksa kaj postulas teologiajn, praktikajn kaj kulturajn konsiderojn. Tamen klaras la fakto, ke tiu pri senedzineco estas tradicio, kutimo, disciplino de specifa rito (la latina) de la Romkatolika Eklezio, sed tute ne estas netuŝebla dogmo. La nuntempaj diskutoj espereble kondukos al pripensoj kaj ŝanĝoj en la estonteco. Se ĉiu pastro povos libere elekti kion fari el sia persona vivo, oni havos pastrojn pli kontentajn kaj malpli subprematajn. PedofilioOni povas prave kredi, ke la temo pedofilio en la eklezio estas kompleksa kaj multfaktora. Studoj kaj analizoj pri la skandalo de pedofilio en la Romkatolika Eklezio montris efektive serion da sistemaj problemoj, inkluzive de la traktado de akuzoj, la kulturo de silento kaj la manko de respekto al la viktimoj. Ne ekzistas rektaj ligoj inter la senedzineco de la pastroj kaj la skandalo de pedofilio. La plimulto de la okazoj pri seksaj perfortoj ene de la Eklezio rilatas al misuzo de infanoj fare de viroj, kiuj fariĝante pastroj sindevigis al ĉasteco. Tamen tio ne signifas, ke la senedzineco mem estas la kialo de perfortoj kaj misuzoj. Iuj asertas kaj kredas, tamen, kiel la malta kardinalo Scicluna, ke la enkonduko de la libera eblo por pastroj elekti edziĝon povus malpliigi la streĉon ligitan al daŭra soleco kaj malpermeso havi familion aŭ simple normalan aman (seksan!) vivon. Tiu ĉi perspektivo ne estas universale akceptata, kaj la abolo de nepra celibato por pastroj ne estas definitive pruvita kiel solvo al la problemo de seksaj misuzoj kaj perfortoj en la Romkatolika Eklezio. Iel ajn, la nuntempa forta debato decidos la manieron, kiel la Eklezio volos alfronti siajn defiojn, alirante finfine al la tria jarmilo de sia ekzisto kaj alkutimiĝante almenaŭ parte al modernaj tempoj, en kiuj ĝi nun spertas grandan krizon pri identeco, sen aliflanke ŝanĝi (kio pleje gravas!) etetan komon en la instruoj de Jesuo Kristo.
Roberto PIGRO
korespondanto de Monato pri Italio, Grekio kaj Kipro
|