Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Itala diasporo

Dankon al MONATO kaj al la aŭtoro Roberto Pigro pro la artikolo pri la tragedio de la orienta itala limo post la dua mondmilito (MONATO 2024/05, p. 20-22). Tamen, kiel la aŭtoro mem rekonas, multo devus esti aldonita.

Kio vere ne povas esti prisilentata, estas la fakto, ke post la ŝanĝo de landlimoj la jugoslaviaj komunistaj partizanoj faris realan etnan purigadon celantan sendistinge al italoj, ne nur al figuroj ligitaj al la itala administrado. Ĝuste ĉi tio ĉefe kaŭzis devigitan formovon de ĉirkaŭ 350 000 de la italoj de Istrio al aliaj lokoj en la tuta mondo (ĉefe en Italio, Usono, Kanado, Argentino, Venezuelo, Brazilo kaj Aŭstralio).

En 2020 ricevis multe da atento la fakto, ke la itala kaj slovena prezidantoj staris manon en mano antaŭ la foveo de Basovizza, por honori la viktimojn de tiu tragedio kaj memori tiun draman diasporon.

Luca COSLOVICH
Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 07, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Luca Coslovich el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-06-04