Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Elvokanta, provokanta kaj spicanta verko de Calvino

En literaturo, same kiel en fiziko, denseco donas al la korpoj pli da pezo, sed se en la dua fako tio estas mezurata per pesilo kaj samstilaj aparatoj, en Literaturo denseco ĝenerale rezultigas verkojn, kies malplilongeco estas inverse proporcia al la energio kaj atento postulataj de la leganto. Tio signifas, ke, kvankam verkoj kiel Iliado kaj Eneido estas ja longaj, oni povas legi ilin eĉ kun dekono de la strebo necesa por legi ekzemple Kafka aŭ Borges. (Sed se vi volas densecon kaj longecon, jen por vi Dostojevskij kaj Cortázar: amuziĝu!)

Inter la elementoj kontribuantaj al tiu denseco estas unu, kiun oni neniel povas neglekti, tio estas, la emo referenci en unu verko diversajn aliajn, kun kiuj, iel ajn, la teksto dialogas, ĉu ĉar tiuj inspiris la aŭtoron mem, ĉu ĉar iliaj temaroj rilatas inter si, ĉu pro iu alia kialo, ekzemple, elmontri ke la aŭtoro havas ian „bagaĝon”: ke li legis kaj konas gravajn aŭtorojn kaj tial povas preni certan lokon inter ili, ĉar ankaŭ li havas ion dirindan. Tio en si mem estas nenia problemo, tamen fakto estas, ke tio, kio dekomence estis literatura rimedo, fariĝis, ekde la dua duono de la 20a jarcento, preskaŭ deva en ĉiu verko, kiu celas iĝi respektinda antaŭ la specialiĝinta kritikistaro: preskaŭ ĉiu nova aŭtoro devas citi, mencii kaj elmontri, ke iamaniere li estas influita de iu kaj „kvazaŭ genealogie” partoprenas en aŭ estas heredanto de iu beletra grupo.

Kio tamen baldaŭ fariĝis kutima (tro)uzo de multaj verkistoj ankaŭ funkciis kiel enmaskigilo por aŭtoroj, kiuj ĝustamezure uzis tiun beletran ingrediencon en siaj verkoj, kaj rapide evidentiĝis, kiuj estas la referenc-kolektantoj, kiuj plenigas siajn – preskaŭ ĉiam banalajn – tekstojn per manpleno da aliulaj citaĵoj; kaj kiuj estas tiuj, kiuj lerte komprenas, ke la plej bona maniero referenci aliajn verkojn kaj verkistojn estas tion fari en maniero preskaŭ neperceptebla por la leganto.

Bazo por filozofiaj meditoj

Tia estas la situacio de la italo, naskiĝinta en Kubo, Italo Calvino (1923-1985). Kune kun siaj samlandanoj kaj samgeneracianoj Alberto Moravia kaj Pier Paolo Pasolini, Calvino formas la Sanktan Triunuon de l’ itala literaturo de la 20a jarcento. Sed dum la du aliaj estas precipe rememorataj respektive pro siaj verkoj kaj siaj filmoj, Calvino fariĝis mondfame konata ne nur pro libroj kiel Se vojaĝanto dum vintra nokto, La kastelo de l' interkruciĝintaj destinoj, La barono inter la arboj, La nevideblaj urboj kaj multaj aliaj ankoraŭ atendantaj esperantigon, sed ankaŭ pro eseoj kiel „Kial legi klasikaĵojn?”, kiu, almenaŭ por mia generacio, fariĝis deva legaĵo en kursoj pri beletro. Calvino ne falis en la kaptilon, eĉ ne en unu el siaj malpli konataj verkoj, Palomar.

Premierinte kiel kronik-serio en la milana taggazeto Corriere della Sera, ĉiu el ĝiaj kronikaĵoj povas esti legata unuope kaj ne nepre laŭ la ordo de la enpaĝigo aŭ la eldonado. Tiu stranga (manko de) teksta strukturo estas jam referenco al la majstroverko Marelo de Julio Cortázar. Unuavide do la tuta libro ŝajnas elpensita tiamaniere: amasiĝo de tekstoj laŭŝajne ne konektitaj inter si, krom per la ĉeesto de rolulo, s-ro Palomar, kiu ĝenerale ne faras pli ol simple kaj mute observi – pli bone estus diri kontempli – la ĉirkaŭan mondon. En tiu kontemplado, tamen, kuŝas iom da ironio, da sarkasmo, da spleno ... kaj tio ebligas kompari la sintenon de s-ro Palomar al tiuj de la ĉaplina Vagabondo, de Buster Keaton kaj de Jacques Tati: la kontemplado estas bazo por filozofiaj meditoj, el kiuj oni povas laŭdezire ĉerpi ion por sia propra vivo. Kaj tiamaniere la tekstoj montras unikan trajton: ilia interkonekto estas „nevidebla”, ĉar ene de tiu strukturo, per tiuj meditoj, la pensofluo de Palomar gvidas la leganton tra diversaj novaj intelektaj pejzaĝoj.

Kaj ĝuste en tiuj pejzaĝoj Calvino, per la pensofluo de la rolulo, enmetas, kvazaŭ palomare, diversajn referencojn, citaĵojn kaj ideojn unue formulitajn de homoj kiel Sankta Johano (p. 26), Machado de Assis (p. 41), Karl Popper (p. 80), Jorge Luis Borges (p. 83), Heraklito (p. 84), Hermann Hesse (p. 87) kaj aliaj. Tiuj referencoj tamen neniam estas deklaritaj, ĉar finfine Calvino ne bezonis elmontri sian „aŭtoran permesilon” por elstare verki.

Traduka lerteco

Ĉio jam dirita sufiĉas, mi kredas, por ke legontoj de Palomar konsciu, ke ili trovos ne nuran rakontadon, kiun oni povas duonblinde sekvi, akompanante la aŭtoron. Kontraŭe, en ĉiu paĝo oni eltrovos ne nur motivadojn, ke oni repensu siajn proprajn ekziston, valorojn, ideojn ktp, ĉar la libro elvokas, provokas kaj spicas nian kapablon observi niajn proprajn internon kaj ĉirkaŭon, ne nepre racieme, sed intuicie, kaj tial, liberigitaj de la fizikaj kondiĉiloj de spaco kaj tempo, ni povas akompani per niaj propraj cerbumadaj paŝoj la elastan, kaj tial senfinan, tempon de la rakonto.

Tamen, antaŭ ol fini ĉi tiun recenzon, mi devas saluti la tradukan lertecon de Nicolino Rossi, kiu aŭdace alfrontis la taskon elitaligi la tute ne simplalingvaĵan originalon, kaj tion faris helpe de sia genia kreemo, kion montras ekzemple la belege genia verbo „eli” (p. 67); kaj saluti ankaŭ la eldonan agadon de Itala Esperanto-Federacio, kiu kuraĝe brakumis la ideon samtempe eldoni du librojn de Italo Calvino (la alia estas La kosmokomikoj, pri kiu mi skribos en alia recenzo).

Sed mi devas ankaŭ protesti pro la manko de prezento de la aŭtoro, ĉar pli junaj homoj eble ne konas lin; pro la manko de piednotoj, kiuj certe bonvenus, ekzemple kiam la aŭtoro mem uzis lingvojn aliajn ol la itala: oni memoru, ke esperantaj tekstoj legiĝas tra la tuta mondo, kaj ne ĉiuj konas francajn aŭ latinajn esprimojn aperantajn en la verko. Sed mia plej laŭta protesto iras kontraŭ la troaj tajperaroj en la teksto, certe korektotaj kiel eble plej baldaŭ. Nenio el tio, tamen, forviŝas la elstarecon de la verko, kiu ja meritas la atenton de ĉiuj, kiuj interesiĝas pri altstila beletro en nia lingvo.

Fernando PITA
Italo Calvino: Palomar. El la itala tradukis Nicolino Rossi. Eld. Itala Esperanto-Federacio, Milano, 2023. 94 paĝoj. ISBN 978-88-96582-29-9.
Alia recenzo pri la sama verko aperis en MONATO 2024/05, p. 25 (2024/013481.php).

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 08/09, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-07-03