Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Sinjoro Palomar kaj la mondo

Tiu ĉi recenzo ne pretendas esti detala kaj kompleta analizo de la libreto Palomar, ĵus aperinta en Esperantujo, traduko de samtitola verko de la fama itala verkisto kaj ĵurnalisto Italo Calvino. Verŝajne por multaj legantoj strangas, ke 90-paĝan libreton malfacilas recenzi. La kialo estas, ke la teksto skribita, la pensoj diskutataj, la demandoj levitaj de la aŭtoro havas tre gravan sencon. La aŭtoro mem skribas: „Palomar nun aperas kiel libro ege maldika laŭ paĝonombro, sed dum sia kreiĝo ĝi emis transformiĝi, laŭvice, en enciklopedion, en ‚diskurson pri la metodo’, en romanon.” Ni ne forgesu, ke Italo Calvino estas la plej tradukata itala verkisto de la 20a jarcento, kandidato al la Nobel-premio pri literaturo, kaj Palomar estas la plej filozofia el liaj verkoj.

Legi tiun libron ne estas amuza kaj facila procedo. Ankaŭ al la recenzanto la verko komence ŝajnis iom enua, stranga kaj malinteresa, sed poiome venas kompreno pri la signifo de la aŭtoraj pensoj, pri la ideoj prezentitaj en la libro, aperas deziro legi pli kaj pli de tiu aŭtoro, kaj fiero, ke ankaŭ esperantistoj povas nun konatiĝi kun la interesaj pensoj de Italo Calvino. Dankon al la tradukinto, Nicolino Rossi, kaj al la teamo de Itala Esperanto-Federacio, kiu faris tiun eldonlaboron.

Mallongaj skiz-rakontoj

Ni revenu al la recenzata verko. Tie ĉefrolas sinjoro Palomar, kiu ricevis sian nomon de la fama astronomia observejo en Kalifornio. Jam la nomo de la ĉefrolulo fiksas la temon de la libro: observado aŭ pli ĝuste „mond-esplorado”, kaj ne nur pri steloj kaj planedoj (kvankam ankaŭ pri tiuj vi povas trovi interesajn priskribojn). Sinjoro Palomar komencas tiun esploron ĉe tre simplaj vivmomentoj. Jen li staras sur la bordo kaj rigardas ondon, marŝas sur la plaĝo kaj kontentas, ke la nudaj mamoj de nudbruste sin sunumanta juna virino estas tute ensorbitaj en la ĉirkaŭa pejzaĝo kaj lia alrigardo „ne pli pezu ol la okulumo de mevo aŭ de fiŝo”. Foje tiu esplorado-observado rilatas al iuj strangaj objektoj aŭ procezoj – ĉu amindumantaj testudoj, ĉu priskribo de herbejo ĉirkaŭ la domo de Palomar – aŭ subite ni vidas, ke lian atenton tiras la ventro de la geko, kiu ĉiusomere revenas sur dom-terason. Jen amaso da sturnoj venintaj el la nordo al Romo. Pluraj aliaj observ-esplor-objektoj: fromaĝo en pariza butiko, albina gorilo en zoo, aŭ ... neparigita pantoflo. La diverseco kaj logika ordo de la analizo de tiuj laŭvice aperantaj observobjektoj gvidas nin, legantojn, al la mondo ĉirkaŭ ni. Entute la libro enhavas 27 (3x3x3) mallongajn skiz-rakontojn.

Sinjoro Palomar, la ĉefrolulo, havas silenteman karakteron kaj grandan sindediĉon al „legado de la mondo”. Kion ni ankoraŭ scias pri li ... „La konatiĝo kun la proksimulo ... pasas tra la konatiĝo kun si mem, kaj ... ĝuste ĉi tiu mankas al Palomar”. „Ne nur kono necesas, sed komprenemo”. „... antaŭ ol esti en paco kun la universo, estas en paco kun si mem”. Tial li decidis dediĉi tempon por konatiĝi kun si mem. Li esploros sian propran geografion, li trastrekos la diagramojn de siaj animomovoj ... „La universo estas la spegulo, el kiu ni povas kontempli nur tion kion ni lernis ekkoni ĉe ni.” Plenumiĝas lia nova fazo – en serĉado de la saĝo. Calvino skribas: la historion de Palomar oni povas resumi per du frazoj: „Homo ekmarŝas por atingi, paŝon post paŝo, la saĝon. La celon li ankoraŭ ne atingis.”

Dum sia mond-observado s-ro Palomar konkludas, ke esplori la mondon estas pli bone deflanke (elekstere), alivorte li decidas „konduti kvazaŭ li estus mortinto”. Do li volus priskribi la mondon sen si. „Se la tempo devas elĉerpiĝi, oni povas ĝin priskribi, momenton post momento ... kaj dum ĉi priskribo, ĉiu momento tiom dilatiĝas, ke oni ne vidas ĝian finon”. Li decidas, ke li celos dediĉi sin al priskribado de ĉiu momento de sia vivo. Dum li ne finos tion, li ne pensos pri la morto kaj en tiu momento ... li mortos. La fino de la verko estas amuza kaj terure malgaja. Tamen la romano havas iun esperon: se la 27 skiz-rakontoj en la libro pri vivmomentoj de s-ro Palomar povas priskribadi senfine, tio signifas, ke nia mondo plu havas s-ron Palomar-on, ĉu?

Alexander MIKISHEV
Italo Calvino: Palomar. El la itala tradukis Nicolino Rossi. Eld. Itala Esperanto-Federacio, Milano, 2023. 94 paĝoj. ISBN 978-88-96582-29-9.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 05, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-04-01