Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Pardonpetoj pro sklavigo (2)

Mi konsideras pardonpetojn pri iamaj krimoj malsaĝaj (MONATO 2023/12, p. 3). Mi neniel sentus min respondeca pri agoj de miaj gepatroj, des pli ne pri agoj de iuj foraj antaŭuloj antaŭ jarcentoj. Krome, kiel la aŭtoro mem atentigas, oni eluzus (fakte jam eluzas) tion por postuli rekompencojn. Sed estus absurde, se oni pagus rekompencojn por foraj krimoj al homoj, kiuj per ili neniel plu estas tuŝataj. Unu el la plej grandaj profitantoj de la sklavokomerco la aŭtoro nur parenteze mencietas, nome la iaman afrikan reĝlandon Benino. De ties reĝoj eŭropanoj sklavojn ja aĉetadis! Sed atentigi pri la fakto, ke ankaŭ afrikanoj profitegis el la sklavokomerco, estus por kulpaj eŭropanoj verŝajne politike neĝuste.

Kiam britoj konkeris Beninon kaj liberigis sklavojn, ili ankaŭ sekurigis por la homaro arte valoregajn skulptaĵojn, faritajn el per la sklavokomerco akirita bronzo. Ili estas deklaritaj monda kultura heredaĵo. Parton de ili oni povis ĝis antaŭ nelonge admiri ankaŭ en germanaj muzeoj. Bonintencaj – sed naivaj – germanaj politikistoj decidis, ke ili apartenas al la „niĝeria popolo” kaj donacis la skulptaĵojn al Niĝerio. La plano estis, ke ili estos montrataj en kun germana financhelpo novkonstruita muzeo. Sed la niĝeria prezidento transdonis la artaĵojn al niĝeria reĝo deklarante, ke li estas la sola rajta posedanto. Tiel la monda heredaĵo verŝajne por ĉiam malaperis en privatan posedon kaj posteulo de beninaj sklavokomercistoj nun reakiris la per sklavokomerco gajnitan riĉecon.

Jiří PROŠKOVEC
Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 02, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jiří Proškovec el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-01-04