El mia vidpunktoPardonpetoj pro sklavigoLa 19an de decembro 2022 la tiama nederlanda ĉefministro, Marc Rutte, en speciala parolado oficiale pardonpetis pri tio, kio okazis en la pasinteco pri sklavigitoj, kiujn nederlandaj komercistoj aĉetis el Afriko aŭ Hindio kaj vendis al la estroj de kultivejoj pri sukero, kafo, tabako, k.s. Fakte, komerco pri sklavigitoj ne estas tipe nederlanda afero. La britoj estis eĉ pli gravaj komercistoj pri sklavigitoj en la 16a ĝis la 19a jarcentoj. Entute pli ol 12 milionoj da sklavoj estis transportitaj de Afriko al la Amerikoj. La sistemo de laborigo de sklavigitoj en la kultivejoj estas abolita en Nederlando en 1863. Dum longa tempo la posteuloj de la sklavoj ne estis kompensitaj aŭ egalrajtigitaj, ĉar ili estis ofte nigraj aŭ alirasaj. En Usono ekzemple nur post la dua mondmilito la posteuloj ricevis la samajn rajtojn kiel la blankaj loĝantoj. Sklavigo: pasinta aŭ ne?Sklavigo de unu speco de homoj fare de alia speco de homoj ne estas afero nur el la kolonia tempo. Jam en la antikveco, ĉe la grekoj, la romianoj, la vikingoj, sed ankaŭ ĉe otomanoj kaj aliaj popoloj, oni sklavigis homojn de alia deveno, por ke ili laboru por la estroj senpage kaj senrajte. Ankaŭ inter „indiĝenaj” popoloj estis sklavigitoj, kiuj devis labori senpage por siaj indiĝenaj estroj. En diversaj religioj kaj kulturoj sklavigo estas konsiderata sorto, kiu povas trafi honon, kaj kiun tiu devas toleri. La socialistoj en la pasinta jarcento parolis pri „salajrosklavoj” indikante, ke fakte multaj homoj ne havas elekteblon por memstara kariero. Raportoj el 2016 de „Tutmonda Sklavigo-Indekso” indikas, ke nuntempe ankoraŭ 40 milionoj da homoj vivas sklavigite. Kial tiom da sklavoj estis bezonataj?En la 16a jarcento kaj poste la komerco tutmondiĝis. Novaj kontinentoj „malkovriĝis” kaj ankaŭ novaj produktoj. Okcident-eŭropaj komercistoj aĉetis ekzotikajn varojn de lokaj produktantoj. La eŭropa merkato postulis pli kaj pli. Oni povas kultivi tiujn varojn precipe en tropikaj regionoj. La invado de amerikaj teritorioj fare de hispanaj kaj portugalaj armeoj kaŭzis amasmortadon de lokaj loĝantoj pro kunportitaj malsanoj. Tiuj indiĝenoj, kiuj postvivis, fuĝis en la arbaron. La eŭropdevenaj invadintoj kreis kultivejojn de sukero, tabako, kafo, teo k.s., sed mankis indiĝenaj laborfortoj. Tiel ekestis la ideo transporti sklavigitojn el Afriko aŭ aliaj lokoj (ekzemple Hindio) al la amerika kontinento. Cetere, en la afrikaj regionoj de kie oni forkondukis la sklavigitojn, lokaj estroj estis engaĝitaj en la afero kun blankaj komercistoj pri sklavigitoj. Tiel oni ekhavis sufiĉe da laboristoj por la grandaj kultivejoj. La sklavigitoj estis konsiderataj kiel varo, entute ne estis respektataj kaj multaj mortis dum la terura transporto trans la oceanon. Estis kelkaj verkistoj kaj religiuloj, kiuj en la pasinteco forte kontraŭis la komercon pri sklavigitoj. En Nederlando ekzemple la verkisto Haafner, kiu forte atakis la nederlandajn praktikojn en libro en 1805 kaj ankaŭ akuzis anglojn pri intenca mortigo de sklavigitoj per malsatigo. Riĉaj per organizita komercoNederlandajn komercistojn pri sklavigitoj stimulis la Unuiĝintaj Orient-Hindia kaj Okcident-Hindia Kompanioj (en Britio estis similaj organizaĵoj), kiuj el tiu komerco akiris multe da mono. Ankaŭ diversaj riĉuloj en la lando akiris grandajn profitojn pro la komerco pri sklavigitoj. Unu ekzemplo estas sinjorino Borski en la komenco de la 19a jarcento, kies kapitalo devenis de komerco pri sklavigitoj. Ŝi estis unu el la fondintoj de la nederlanda banko, nun ŝtata instanco, kiu oficiale pardonpetis post esploro de sia rolo en la sklavokomerco. Nuntempe la posteuloj de sklavigitoj volas scii, kiu(j) plej profitis el tiu komerco. Sendube estos malfacile fari kalkuladon kaj entute oni povas sin demandi, kio estu la celo. Pluraj urbestroj de nederlandaj urboj intertempe same pardonpetis pro tio, ke la urbestraroj ebligis la komercon pri sklavigitoj kaj profitis el tio. Kiel unua tion faris la amsterdama urbestrino Femke Halsema. Reĝaj pardonpetojLa pardonpetoj de la ĉefministro en decembro 2022 ne sufiĉis por iuj organizaĵoj kaj personoj. Dum vizito al Arubo, insulo en la kariba regiono, la kronprincino aŭdis laŭtan deziron de studentino de la aruba universitato, ke la reĝo pardonpetu. Ŝi kantis malnovan sklavan himnon kaj kantante ŝi estis forportita. Precipe en surinamdevenaj rondoj en Nederlando oni diris, ke kvankam oni aprezis la vortojn de la ĉefministro, oni volas, ke ankaŭ la reĝo petu pardonon pri la sklavigo de homoj en antaŭaj epokoj kaj pri la malbono farita en la nomo de la nederlanda reĝlando. Oni sciu, ke post la sendependiĝo de Surinamo en 1975 multaj surinamanoj preferis iri al Nederlando pro ekonomiaj kialoj. Tiuj surinamdevenaj homoj diris, ke la 1a de julio estas la plej bona dato por peti pardonon, ĉar en tiu dato oni oficiale abolis la sklavigan sistemon en 1863. Keti Koti estas la nomo de la festo, kiun oni organizas en tiu tago en pluraj urboj. Kaj jen ... La reĝo Vilhelmo-Aleksandro la 1an de julio ĉi-jare pardonpetis pri la pasintaj kruelaĵoj kaj ekspluatado de homoj alirasaj. Li diris, ke li ordonos esploron pri tio, kiom la familio Oranĝo profitis el tiu sistemo de sklavigo. La reagoj de la plimulto de la surinamdevenaj loĝantoj estis favoraj. Kelkaj postulas kompensan monon, sed por la plimulto plej gravas, ke la oficialaj reprezentantoj de la nederlanda ŝtato esprimis sian bedaŭron pri pasinta fiagado. Alilande, ekzemple en Britio, oni ankoraŭ ne estas tiom „matura” por oficiala pardonpeto. Same, en Belgio oni evitis tiun tiklan temon, ĉar oni timas postulojn pri kompensopagoj. Antaŭulo de la nuna reĝo kaŭzis sufiĉe da suferoj en Kongolando („lia kolonio”), tiel ke la nunaj regantoj belgaj evitas pardonpetojn. Kaj kion pri francaj, hispanaj, portugalaj pardonpetoj?
Bert DE WIT
Nederlando
|