LeterojPardonpetoj pro sklavigoBert de Wit en sia tre interesa artikolo (MONATO 2023/12, p. 3) reliefigis la kontraston inter landoj, kiuj pardonpetis pri sklavigo kaj tiuj, kiuj ne tion faris. Mi kontraŭstaras la modernan tendencon pardonpeti pro konduto kiu nun ĉesis. Tiu ĉeso estas en si mem agnosko pri la ŝanĝo de moroj kaj la bedaŭro, ke la konduto iam okazis. Se ĉiu nacio devus pardonpeti pro eventoj en la pasinteco, kiujn oni nun malaprobas retrospektive, oni neniam ĉesus pardonpeti. Ekzemplo de la fojfoja fanatikismo pri pardonpetado estas la lastatempa kampanjo por forigi la statuon de Cecil Rhodes, la kreinto de siatempa Rodezio, nun Zimbabvo. Dum longa tempo li estis brita heroo, kiu enkorpigis multajn ecojn, kiujn oni konsideris dezirindaj. Tamen pro la hodiaŭa rekono, ke koloniismo estas maldezirinda oni volas forviŝi la historian memoron pri li. Statuoj de siatempaj herooj estas historiaj mejloŝtonoj, kiuj povas doni al ni perspektivon pri nia pasinteco. La aŭtoro ŝajnas malaprobi tiujn landojn, kiuj implikiĝis en la sklavkomerco, sed ankoraŭ ne agnoskis siajn antikvajn pekojn, inkluzive de Britio. Li memoru, ke la komenco de la ĉesigo de la sklavkomerco en Eŭropo estis la Slave Trade Act (Leĝo pri Sklavkomerco) de la brita parlamento en 1807 promociita de la angla parlamentano William Wilberforce. Diccon MASTERMAN
Italio
|