Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas?

La nova romano de Trevor Steele, Iam ni trovos hejmon, samkiel liaj pli fruaj, traktas temojn akrajn kaj aktualajn. Ĉi-foje temas pri rifuĝantoj el mizeraj landoj kun ĉiamaj militkonfliktoj al sekuraj landoj de „civilizita mondo”.

La afgana junulo Musa devenas el klera familio, kvankam de subpremata etna grupo. Fifamaj taliboj malpermesis ĉian kulturon kaj progreson, ĵetis la landon en obskuran mezepokon – pri tio ni eŭropanoj iom aŭdis. La patro kaj pli aĝa frato de Musa estas kruele murditaj, fakte nur pro sia klero kaj emo studi. Musa fuĝas eksterlanden por eviti nepran morton. Vivriska vojaĝo – jen li venas al Aŭstralio – kaj trafas fakte en koncentrejon.

Ankaŭ la birma fraŭlino Zaina apartenas al etna kaj religia minoritato. Pri la internaj konfliktoj en tiu lando eksteruloj scias vere nenion. Ĉu vere budhistoj, laŭfame pacemaj, tiom kruelegas al alireligia etno, rohinĝoj? Ni apenaŭ havas informojn krom el la libro mem – tamen mi ne emas senrezerve trokredi ĉion priskribitan: ekzemple, en aliaj verkoj de Steele aperis multaj malveraĵoj pri Sovetio kaj rusoj, do nur birmdevena recenzanto de ĉi libro, se troviĝus, povus precizigi ...

Dum pogromo Zaina estas seksperfortita, ŝiaj parencoj pereis, ŝi kun fianĉo fuĝas al Indonezio, poste strebas al Aŭstralio. Dum marvojaĝo per kaduka ŝipaĉo ŝia fianĉo dronas, ŝi restas sola, nur kun eta bebo.

Ambaŭ gejunuloj do trafas en tenejon (fakte, prizonon) por kontraŭleĝaj migrantoj. Aĉegaj kondiĉoj estas montritaj el vira kaj el virina vidpunktoj – apenaŭ diference. Poste ambaŭ (ankoraŭ ne interkonatiĝintaj) estas transportitaj al alia homtenejo, kie ili renkontiĝas dum lecionoj de la angla lingvo, kaj ekŝatas unu la alian.

Orgojlaj burokratoj

Estas montritaj ankaŭ orgojlaj burokratoj el la „civilizita mondo”: ili mem ne murdas, sed de ilia kaprico dependas, ĉu povrulo havos ŝancon por normala vivo (sed nepre ne en „libera” Aŭstralio), trafos en malliberejon, aŭ estos resendita al sia devenlando por certa morto. Kaj „libera lando” traktas malfeliĉulojn tre malŝate. La aŭtoro skize rakontas la historion de Aŭstralio kaj ties rasisman fipolitikon – tion li jam priskribis en aliaj libroj, tiuteme indas al li plene kredi.

Multaj suferoj, vana turmenta atendo ... Eĉ mallibereje homo (ne ĉiu!) restas homo. Iuj ne eltenas – freneziĝas aŭ suicidas. Kelkaj priskribitaj okazaĵoj estas tro malverŝajnaj, eĉ miraklaj; plurloke la etoso estas kvazaŭ intence trostreĉita. La karakteroj de la du protagonistoj estas trodolĉe idealaj; iuj aliaj figurantoj estas absolutaj kanajloj. Interalie, dubindas, ĉu malliberulo povus amasigi sufiĉe da cigaredoj por kovri la koston de poŝtelefono; krome, telefonon necesas regule ŝargi kaj pagi ĉiujn konektojn. Belaj rakontoj el trans la montoj!

Fikciaj herooj de la romano saviĝas kaj eĉ trovas sian amon, probable feliĉon. Iliaj realaj prototipoj kutime ne tiel bonŝancas ...

La lingvaĵo kaj stilo estas senriproĉaj. La libro kaptas kaj retenas la leganton. Kvankam ne direblas, ke ĝi „legiĝas facile”, ĉar plurloke estas priskribitaj pezaj teruraĵoj. Tamen ĉiaokaze legu.

Valentin MELNIKOV
Rusio
Trevor Steele: Iam ni trovos hejmon. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, 2023. Presita versio: 245 paĝoj. ISBN: 9789077066805. Kiel bitlibro (PDF, ePub, Kindle) ĉe FEL: 8,40 eŭroj.
Por mendi, iru al la Retbutiko.
Reage al la akuzoj se s-ro Melnikov aperis reago de Trevor Steele en posta numero de MONATO.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de MONATO en la jarkolekto 2024, numero 03, p. 27.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Valentin Melnikov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-01-23