LeterojMi ne skribas malveraĵojnEn la marta numero aperis recenzo fare de Valentin Melnikov de mia romano Iam ni trovos hejmon. Tute senrilate al la enhavo, VM ripetas sian akuzon, ke mi skribis multajn malveraĵojn pri Sovetio kaj rusoj en alia verko. Kara Valentin, ĉu vi forgesis, kia estis la vivo por normalaj homoj en Sovetio, tiu travestio de socialisma lando? Jes, Gorbaĉov, ĝis nun la sola deca homo inter la regantoj de Ruslando, provis, sed li ne povis savi la hereditan sistemon de la kolero de la popolo. Kaj pri la nuna situacio en Mjanmao estas amaso da informoj, sed eble rusiano ne havas aliron. La tie reganta junto estas inter la plej malbonaj en la mondo malgraŭ tio, ke estas multaj konkurenculoj. Mi ne skribas „malveraĵojn”, ĉu temas pri aliaj landoj aŭ mia propra, kiel atestas la ĵus aperinta romano. Mi skribas el la vidpunkto de persekutatoj. Trevor STEELE
Aŭstralio
La „alia verko” estas Amo inter ruinoj (2016), kiun Valentin Melnikov recenzis en Beletra Almanako. Tiu recenzo, kun la titolo „Ruiniĝinta amo”, estas trovebla en la reto. (red.)
|