LingvoAKTUALEKia estonteco por tradukistoj kaj interpretistoj?En la lastaj jardekoj, artefarita intelekto (AI) revoluciis multajn industriojn, kaj la mondo de tradukado kaj interpretado ne estis escepto. Maŝinoj iĝas ĉiam pli kapablaj en la traktado de homa lingvo, kio ampleksas la diskuton pri kiel tio povas influi la estontecon de profesioj rilataj al tradukado. Kion oni povas atendi en la venontaj jaroj? Ĉu tiuj profesioj estas iam tute malaperontaj? La evoluado de AI en la lastaj jaroj ĉefe estis puŝata de programoj pri maŝinlernado, precipe pere de t.n. artefaritaj neŭraj retoj. Unu el la kernaj punktoj de ĉi tiu revolucio estis la apero kaj enkonduko de programoj kiel Google Translate kaj DeepL, kiuj efektive uzas neŭrajn retojn por fari tradukojn inter multaj malsamaj lingvoj. Ĉi tiuj iloj igis tradukadon pli alirebla kaj rapida, sed ankaŭ levis zorgojn pri la kvalito de la plenumataj tradukoj. EmpatioLa efikeco de neŭraj retoj en la fako de tradukado devenas de ilia lernado el grandaj kvantoj da teksto havebla en multaj malsamaj lingvoj. Ĉi tiuj AI-modeloj kapablas kapti la nuancojn de homa lingvo, kio igas iliajn tradukojn ĉiam pli precizaj kaj naturaj. Dum la ekuzado de neŭraj retoj estis ŝlosila momento, la vera revolucio ekis tamen tiam, kiam la penoj fokusiĝis al jam preparitaj lingvaj modeloj kiel BERT kaj GPT-3. Ĉi tiuj modeloj kapablas kompreni la kuntekston kaj tiel produkti tradukojn de alta kvalito. Tamen, la estonteco de interpretado kaj tradukado ne simple rilatas al la anstataŭado de homoj per maŝinoj. AI estas ja potenca ilo, sed ĝi ne povas tute anstataŭi la sperton kaj precipe la empation necesajn por bona homa interpreto. Profesiaj interpretistoj povas funde kompreni la kulturan kuntekston, certajn nuancojn de lingvo kaj precipe la emojn kaj intencojn de parolanto, kiujn maŝino ankoraŭ ne bone kaptas. Kunlaboro kun AIKrome estas multaj situacioj, kie interpretado fare de homo estas fundamenta, kiel diplomatiaj intertraktadoj, komercaj kunvenoj kaj komunikado en urĝaj situacioj. Homaj interpretistoj povas rapide adaptiĝi al ŝanĝoj kaj solvi problemojn en reala tempo, kio estas malfacile atingebla per AI. Do, kvankam AI jam faris impresajn progresojn, la profesio de interpretisto restas reĝa kaj petata en multaj situacioj. Tamen, estas grave, ke interpretistoj adaptiĝu al la novaj teknologioj kaj lernu kunlabori kun AI por plibonigi la kvaliton de la liverataj servoj. Pioniraj provojKiel la patro de aŭtomata tradukado estas konsiderata la brita matematikisto Alan Turing. Dum la dua mondmilito li laboris super la projekto de malĉifrado de la kodo Enigma kaj ekmontris intereson pri aŭtomata traduko. En 1950 li publikigis artikolon titolitan Computing Machinery and Intelligence (Komputmaŝinaro kaj intelekto), kiu la unuan fojon pritraktis la ideon de aŭtomata traduko inter maŝinoj kaj homa lingvo. La unuaj pioniraj provoj pri aŭtomata tradukado datumas de la 1950aj kaj 1960aj jaroj, kun projektoj kiel Georgetown-IBM Experiment kaj ALPAC (Automatic Language Processing Advisory Committee, Konsila komitato pri aŭtomata lingva prilaborado) en Usono. Tamen, la komencaj rezultoj estis malkontentigaj, ĉar la maŝinoj havis grandajn malfacilaĵojn kompreni la kuntekston kaj nuancojn de la homa lingvo. LimojLa limoj de aŭtomata tradukado koncernas: lingvan plursencecon (lingvoj ofte enhavas ambiguajn vortojn aŭ frazojn, kiuj postulas komprenon de la kunteksto por esti ĝuste tradukataj); kulturon kaj kuntekston (efika traduko ofte postulas scion pri kultura kunteksto kaj idiomaĵoj, kiujn maŝinoj eble ne plene komprenas); maloftajn lingvojn (ĉi-lastaj aŭ lokaj dialektoj povas prezenti defiojn por maŝinoj, ĉar ili povas havi limigitajn lingvajn rimedojn por la trejnado de modeloj); krean tradukon (en kelkaj tekstaj formoj, kiel literaturo aŭ poezio, krea traduko postulas reflekti arton kaj homan sentemon, kion malfacile eblas atingi per aŭtomata traduko); gramatikajn kaj semantikajn erarojn (maŝinoj povas fari gramatikajn aŭ semantikajn erarojn, kiuj povas influi la komprenon de la mesaĝo fare de la ricevanto). Malgraŭ tiuj limoj, artefarita intelekto jam faris grandajn progresojn en aŭtomata tradukado kaj daŭre pliboniĝas. Tamen, homa traduko plu estas esenca en ĉiuj tiuj situacioj, kie ekstrema precizeco, kultura kompreno kaj sentemo estas necesaj. Resume, estontece interpretado kaj traduko estos signife influataj de AI, sed ne tute anstataŭataj. La kombino de homaj kompetentoj kaj teknologiaj iloj povas konduki al pli rapidaj, efikaj kaj altkvalitaj tradukaj servoj. Dum AI jam multe evoluis, plu ekzistas spaco por pliaj kresko kaj disvolviĝo en ĉi tiu daŭre evoluanta sektoro. Do certe penvaloras eĉ nuntempe studi por fariĝi lerta tradukisto aŭ interpretisto, kapabla ekspluati la nunan defion por konduki tradukadon kaj interpretadon al ĉiam pli altaj niveloj. Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
Legu ankaŭ la opinion de Filip Ivančić pri la sama temo en MONATO 2023/01, p. 23-24 (2023/013206.php)
|