MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

AKTUALE

Ĉu maŝintradukado anstataŭos tradukistojn?

Programoj por maŝintradukado evoluis dum la lastaj dudek jaroj kaj pliboniĝis tiom, ke la plenumo de iu ajn grava traduka projekto estas jam neimagebla sen ĝia uzado. Kvankam la historio de maŝintradukado sume „aĝas” preskaŭ naŭdek jarojn, ĝiaj programoj vere ekfloris apenaŭ en la komenco de la tria jarmilo.

Freŝa evoluo

Dum la 2000aj jaroj oni fakte uzis unuafoje statistikajn metodojn, bazitajn sur datumbazoj akiritaj per la analizo de multlingvaj tekstaroj. Rezulte de tiuj klopodoj, naskiĝis kaj evoluis Google Translate, unue aperinta en 2006. Oni konsideris, ke ties ĉefavantaĝo rilate al ĝiaj antaŭuloj estas la ŝparado de tempo kaj mono, ĉar la plibonigita sistemo de maŝintradukado ne postulis la kreadon de datumbazoj per mana metodo. La dua grava novaĵo pri ĝi estis, ke ĝi enhavis plibonigitajn funkciojn kaj proponis plurajn kombinojn de lingvoj.

La ŝajna perfekteco de DeepL

Sciencistoj el la Universitato de Kolonjo, en Germanio, konstruis en la jaro 2017 programon por maŝintradukado nomatan DeepL. Ĝi enmerkatiĝis en aŭgusto 2017. DeepL, almenaŭ laŭ la anoncoj kaj intencoj de siaj kreintoj, devis enhavi kromajn elementojn de neŭra reto kaj tiamaniere plibonigi la kvaliton de maŝintraduko. Ĉu DeepL vere plenumis la komencajn promesojn? Ŝajnas, ke kompare kun aliaj konkurantaj programoj por maŝintradukado kiel Google TranslateMicrosoft Translator ĝi efektive atingas pli bonajn rezultojn, sed la tradukoj farataj de ĝi ne estas tute precizaj. La kaŭzo de la sukceso de DeepL kompare al aliaj programoj verŝajne kuŝas en la fakto, ke ĝi estas bazita sur la principo de neŭraj retoj, kiuj ne tradukas laŭvorte sed alilingvigas kompletajn frazojn.

Kvankam diversaj esploroj montris, ke DeepL en siaj tradukoj ofte proponas pli bonajn solvojn ol aliaj programoj por maŝintradukado, evidentiĝis, ke ĝi ofte nesufiĉe komprenas eksterlingvan kuntekston kaj fakajn konceptojn. En diversaj lokoj ĝi eĉ montras gramatikajn erarojn kaj misliterumojn.

La estonteco

Kvankam povas ŝajni, ke la rapida evoluo de programoj por maŝintradukado endanĝerigas la tradukindustrion, tradukistoj ne devas timi pri sia estonteco. Ĝis nun faritaj esploroj, kiuj okupiĝis pri la efikeco de maŝintradukado, montris, ke ĝi, malgraŭ kelkaj avantaĝoj, enhavas multnombrajn malavantaĝojn. Antaŭ ĉio, la tradukanta programaro ankoraŭ ne atingis sufiĉe altan nivelon por povi kompreni humuron, ironion aŭ metaforojn. Ĝi estas kreita tiamaniere, ke ĝi kapablas traduki nur vortojn kaj frazojn enhavatajn en ĝia tradukmemoro. Ni devas ankaŭ substreki, ke komputilo ne tradukas idiotisme. Tial ĝiajn tradukojn ofte karakterizas nenatura sintakso, kaj ili sonas strange. Dum la analizo de la funkcioprincipo de maŝintradukado ni ja vidis, ke ĝi evoluis dum la tempo. Tamen oni devas agnoski, ke la homa faktoro ankoraŭ estas necesa por krei kompletan, altkvalitan kaj precizan tradukon. Tiu fakto pruvas, ke la tradukindustrio (ĝis nun) ankoraŭ ne perdis sian vetkuron kun teknologio. La scienco ankoraŭ ne respondis al la demando, ĉu – kaj eventuale kiam – pli kaj pli boniĝantaj maŝinoj sukcesos nuligi la bezonon pri tradukistoj en proksima aŭ fora estonteco.

fiiv
Filip IVANČIĆ
Kroatio


Filip Ivančić studis germanan kaj slavan filologion en la universitato de Zagrebo kaj laboras kiel teknika tradukisto.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 01, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Filip Ivančić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-12-07