PolitikoD. R. KONGOVojo al ĥaosa voĉdonadoLa nunaj regantoj en Demokratia Respubliko Kongo potenciĝis en neklara kunteksto. Laŭ pluraj fontoj Martin Fayulu gajnis la prezidentajn elektojn de 2018. Joseph Kabila, la eksiĝinta prezidento, volis tamen konservi sian potencon post sia foriro. Li, profitante de regado super la elekta komisiono, favoris Felix Tshisekedi, la nunan prezidenton. La alianco inter la du lastaj politikistoj poste rompiĝis. Luktado por demokratioEstas rimarkinde, ke la nuna politika partio ĉe la povo, Demokratia Unio por Socia Progreso (UDPS), batalis dum 37 jaroj, por ke vera demokratio kaj jura ŝtato estu starigitaj en Demokratia Respubliko Kongo, komence kun Étienne Tshisekedi kaj poste kun lia filo, la nuna prezidento. La plimulto de la konganoj akompanis la luktadon de UDPS por la apero de jura ŝtato, kaj pluraj el ili tiel mortis dum la 32-jara regado de Mobutu kaj la 18-jara regado de Joseph Kabila. Religiaj komunumojKonga juro donas al la religiaj komunumoj la respondecon elekti la kandidatojn por la sendependa nacia balotkomisiono. Kaj laŭ ĉi tiu leĝo, se estas neniu interkonsento inter la partioj, okazu voĉdono, kiu decidu la elekton de kandidatoj. El la ok religiaj konfesioj rekonitaj, ses estis por la kandidateco de Denis Kadima: la kimbanguista eklezio, la konga ortodoksa eklezio, la konga islama komunumo, Savarmeo, Konga Eklezio de Vigliĝo kaj Unuiĝo de Sendependaj Kongaj Eklezioj. Kaj laŭ pluraj fontoj, ĉi tiuj komunumoj estas favoraj al la nuna prezidento Felix Tshisekedi. Manko de fidindecoLa profilo de Kadima estis tamen konsiderata problema: katolikoj kaj protestantoj akuzis lin esti proksimulo (kaj samprovincano) de Felix Tshisekedi. La sendependa nacia balotkomisiono suferas mankon de fidindeco ĝuste pro la ofta proksimeco de siaj diversaj estroj al la malsamaj prezidentoj. Maltoleremo pliiĝasEkde kiam Tshisekedi ekregis, la vivo fariĝis pli neeltenebla. La kosto de manĝaĵoj duobliĝis, triobliĝis. Ne nur la kosto de pano pliiĝis, sed ĝia volumeno signife malpliiĝis. Por manifestacii kontraŭ la alta vivkosto, la konga politika opozicio organizis marŝon, kiu okazis en Kinŝaso la 20an de majo 2023. La aranĝon tamen perforte subpremis la polico, kaj estis pluraj vunditoj. „Ĝi estis paca marŝado por protesti kontraŭ la ĥaosa balotprocezo, kiun preparas la prezidento Tshisekedi por preni la povon perforte, kontraŭ la alta vivkosto, kontraŭ la subpremado”, deklaris opoziciulo. „La marŝo estas rajtigita, sed en alia parto de la urbo, en la nord-okcidento”, laŭ iu policestro. Laŭ la urbaj aŭtoritatoj la ŝanĝo de la itinero kaŭzis la perforton. Laŭ la politika opozicio, estis la volo de la aŭtoritatoj silentigi la opozicion. Tio estas la konga dramo ekde Mobutu kaj Kabila. Antaŭe UDPS kontraŭstaris tion, nun ĝi mem uzas la samajn metodojn, kontraŭ kiuj ĝi batalis dum 37 jaroj. Kelkajn tagojn post la subpremita marŝado, la opoziciulo Moise Katumbi, iama guberniestro de la provinco Katanga, estis malhelpita vojaĝi al la provinco Centra Kongo. Danĝeraj akompanantojTio, kion ni vidis la 20an de majo dum la opozicia marŝado, montras, ke Demokratia Respubliko Kongo ekiris vojon al ĥaosa balotado. Estas rimarkinde, ke la policon akompanis neoficiala brigado de UDPS armita per maĉetoj kaj bastonoj por subpremi la manifestaciantojn. Eble la demokratio kaj la esperebla jura ŝtato ne estos atingitaj dum la regado de UDPS. La elekto de prezidanto estas planita por la 20a de decembro 2023. Reganta ekde januaro 2019, Felix Tshisekedi estas kandidato por reelekto. Jean Bosco MALANDA
Demokratia Respubliko Kongo
(Re)legu ankaŭ la artikolon Malkonsento voje al baloto en MONATO 2022/04, p. 10. (Re)legu ankaŭ la artikolon Kurboriĉa vojo al demokratio en MONATO 2023/02, p. 3. (Re)legu ankaŭ la artikolon Militaj tagoj vide de interne en MONATO 2023/04, p. 6.
|