MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

D. R. KONGO

Militaj tagoj vide de interne

En sia artikolo Kurboriĉa vojo al demokratio (MONATO, 2023/03, p. 3-4) Julius Hauser priskribis la historion kaj aktualan situacion de la milito en Demokratia Respubliko Kongo (DRK). Jam de septembro 2021 mi korespondas kun Immaculée Zawadi kaj ŝia edzo, Joel Muhire, pri ilia vivo en tiu malbenita mondoparto. Mi, krome, mallonge korespondis kun Jonathan Ndayishimiye, ĝis li devis fuĝi al Ugando, kie li nun troviĝas en la rifuĝejo Nakivale. Li estis la estro de la Esperanto-klubo de Bunagana, kiu – same kiel alia en Shanje (Sud-Kivuo) – kreiĝis post kiam Joel Muhire kreis la klubon Rondo Esperantista en sia urbeto Kiwanja-Rutshuru en la provinco Nord-Kivuo. Pro la nunaj vivkondiĉoj en la regiono neniu klubo povas plufunkcii.

Jen kelkaj informoj ricevitaj de ili.

13a de novembro 2022: La 29an de oktobro M23 1 bombardis nian urbeton; pro timego ni kaŝis nin en la domo. La vivo estas malfacila nun. Malsato estas granda ĉi tie, kaj la vojoj estas blokitaj. Lernejoj ne funkcias. Amike, Immaculée.

3a de januaro 2023: Ni vivas en malbonaj kondiĉoj; kelkfoje mankas manĝaĵoj kaj mono por bezonaĵoj. Nia regiono estas fermita, la vojoj al aliaj urboj estas fermitaj kaj la krizo estas tre granda. Multaj mortas pro malsato. M23 perfortas, rabas kaj mortigas. Mi timegas, kiam mi renkontas ilin sur la vojo. Hieraŭ M23 atakis kaj konkeris tri vilaĝojn. Ni ne scias, kiam la milito finiĝos. Amike, Immaculée Zawadi.

17a de januaro 2023: Mia edzo Joel kaj mi loĝas en urbeto Kiwanja en regiono Rutshuru, kiu estis malsekura jam en la tempo de mia naskiĝo. Mi mem estas orfino pro la perdo de mia patro! Kiam la milito komenciĝis en Jomba, ni ne sciis, ke ĝi etendiĝos ĝis tie ĉi kaj aliaj vilaĝoj kiel Kishishe, Nyamilima, Kisharo, Kibumba ktp, sed la 29an de oktobro 2022 M23 atingis nian loĝlokon. Ni suferas pro terura krizo kaj severa malsato. Ni estas geedzoj ekde 2020 kaj havas filon, Francisko, kiu komencas paroli. Ni esperas ke li estos denaska esperantisto. Amike, Immaculée.

Tiaj harhirtigaj rakontoj instigis min peti de Immaculée materialon por artikolo en MONATO, kiun havigis al mi ŝia edzo, Joel. Pro la artikolo de Hauser en la antaŭa numero mi ellasis multajn ripetajn erojn. Estas tamen interese kompari lian rakonton de la 13a de januaro 2023 kun tiu de Hauser, ĉar li raportas rekte de la batalkampo kaj el persona sperto.

13a de januaro 2023: La milito en Rutshuru, Kongo-Kinŝaso. La oriento de Kongo-Kinŝaso, precipe la provincoj Nord-Kivuo, Sud-Kivuo kaj Ituri, troviĝas en senelirejaj vivkondiĉoj jam de jardekoj. Inter multaj ceteraj grupoj, M23 estas noca Ruando-devena milico kiu havis multajn aliajn nomojn kaj havas la simplan celon aneksi Kivuon al Ruando. La 23an de marto 2009, sekve de ĝia invado, estis politikaj interparoloj inter la ribela grupo CNDP kaj la tiama registaro, post kiam la ribeluloj aliĝis al la registara armeo, FARDC. En 2012 ili ribelis kaj kreis grupon sub la preteksto, ke la registaro ne respektis la interkonsentojn de la 23a de marto 2009. Tiuj, kiuj restis en la nacia armeo, estas la bazo de la fiasko de FARDC kontraŭ atakoj de M23.

La venenita heredaĵo de Tshisekedi

Prezidento Joseph Kabila eksiĝis en 2019 kaj heredigis al sia posteulo, Félix Tshisekedi [ĉisekedi] , aron de kompletigitaj kaj subskribitaj (sed ankoraŭ ne aplikitaj) interkonsentoj inter li kaj M23, kiuj celis miksadon de soldatoj de FARDC kun eksterlandaj elementoj – kaj en la kongolanda armeo, kaj en aliaj institucioj de DRK.

Prezidento Tshisekedi tuj komprenis la gravecon de la danĝero de miksado, kiu kaŭzus enfiltriĝon de eksterlandaj elementoj, precipe el Ruando, en la armeon, sekurecajn servojn, politikajn kaj civilajn instituciojn de DRK. Ĉi tio estas la deirpunkto de la nova konflikto ekde marto 2022 kun Ruando, kiu estas apogata de Ugando en la nomo de M23, kio estas oficiale la bazo de la atakoj kaj nuna milito en Rutshuru.

Tshisekedi decidis unue iri laŭ vojo diplomatia anstataŭ milita, kaj Najrobio (Kenjo) kaj Luando (Angolo) ludis gravan rolon ĉi-rilate. La prezidento de Ruando neis, ke li subtenas M23, malgraŭ evidentaj pruvoj de la malo. Se Tshisekedi estus konsentinta apliki la interkonsenton subskribitan de Kabila, teorie ne estus nova milito kun Ruando. Tamen tio signifus, ke Ruando havas permeson daŭre kolonii DRK-on kaj forrabi ĝiajn naturajn riĉaĵojn, amasbuĉi homojn, perforti kaj mistrakti DRK-anojn.

La Orient-Afrika Komunumo

En marto 2022 DRK oficiale aliĝis al la Orient-Afrika Komunumo (EAC 2) en kies konsisto estas la agresantaj „fratoj”. Pro la krizo, DRK kaj EAC en septembro 2022 subskribis pakton pri deplojado de komuna EAC-trupo por neniigi la malamikajn fortojn. Sekve de du komunaj kunvenoj, la 12an kaj la 22an de decembro 2022, inter M23, oficialuloj de EAC kaj kelkaj membroj de la Komuna Kontrola Mekanismo de la Regiono de la Grandaj Lagoj, M23 esprimis „geston de bonvolo” – retiriĝi de la konkeritaj teritorioj. Tamen tio estis nura ruzaĵo por elturniĝi en atakoj kontraŭ pliaj vilaĝoj. La sinteno de la regiona EAC-forto estas nekomprenebla: ĝi devojiĝis de sia misio de senarmigo kaj neniigo de M23 kaj aliĝis al ĝi. Kia perfido!

Masakroj

M23 perforte invadis plurajn vilaĝojn de Rutshuru kaj murdis milojn da loĝantoj. Tre rimarkinda estas la amasbuĉado en Kishishe (Bwito) de pli ol 131 homoj en unu semajno laŭ raporto de fakuloj de Unuiĝintaj Nacioj. Ĉiutage okazas masakroj en diversaj vilaĝoj, kaj M23 ankaŭ prirabas vendejojn, apotekojn, lernejajn manĝostokojn ktp. La reprezaliaj masakroj de la okupanta armeo estas tekniko por teruri kaj subpremi la loĝantaron.

Ekde septembro 2022 ne plu funkcias iuj lernejoj en Rutshuru, vojoj al diversaj urboj ne estas uzeblaj kaj mizero pli kaj pli videbliĝas ĉie. Rifuĝintoj en Kanyaruchinya kaj Vitshumbi tre suferas pro malsato kaj malsano. La nord-kivuanoj petas, ke la internacia komunumo haltigu la militon kaj punu la agresantojn, kiuj malrespektas homajn rajtojn.

Kelkajn tagojn poste, laŭ mia peto, Joel Muhire sendis al mi la sekvajn suplementajn rimarkojn.

31a de januaro 2023: La soldatoj de EAC venis en Kongon kun la celo senarmigi la ribelulojn M23 kaj helpi al rapida reveno de paco, sed bedaŭrinde ilia militestro deklaris, ke ili ne venis batali, kaj admonis, ke estas bone sekvi la diplomatian vojon. Monaton poste ili lokiĝis en Kibumba kiel arbitracianto de la milito post dufoja kunveno. Kio kolerigas orient-konganojn estas soldatoj de M23 en la uniformoj de EAC-soldatoj, kiuj esploras la urbon Goma en aŭtomobiloj – konspiro, kiu kontribuas al la disigo de Kongo.

Ugando helpas Ruandon aneksi Nord-Kivuon ĉar la prezidentoj de ambaŭ landoj estas samgentaj amikoj, kiuj kunlaboras en multaj aferoj. Tucioj estas invademaj kaj superemaj. Ni konstatis, ke ili volas uzurpi DRK-on kaj etendi sian regadon en la EAC-landoj.

La milito ne daŭris longe en Kiwanja. Tagojn poste, ĝi etendiĝis al pli malproksimaj vilaĝoj de Rutshuru, Nyiragongo kaj Masisi. Kelkaj homoj nun komencas veturi al Goma kun timego, ĉar multaj apudvojaj vilaĝoj estas senhomaj; aliaj veturas trans la landlimon al Ugando, sed altkoste. Komercistoj nenion venigas de Goma, ĉar la vojo ne estas plene malfermita, tial ĉio restas multekosta ĉi tie. La kurzo inter la usona dolaro kaj la konga franko draste malpliboniĝis de 2000 ĝis 2500 frankoj por usona dolaro.

En mia urbeto, Kiwanja, la plejparto de la loĝantaro estas terkultivistoj. Ni vivas pene, foje sen vespermanĝo, kaj mankas laboro. Feliĉe mia familio vivas en nia propra domo, sed tiu ne estas finkonstruita, kaj en ĝi mankas elektra kurento. En la tuta Rutshuru mankas bankoj kaj butikoj; vendejetoj kaj apotekoj apenaŭ funkcias; la kosto de ĉio pligrandiĝis. Ni ne povas iri al hospitalo, kaj devis zorgi hejme pri nia filo, kiam li malsaniĝis lastatempe.

Lastmomenta informo: En Goma, la ĉefurbo de Nord-Kivuo, regas granda paniko, ĉar M23 celas tiun urbon, konkerinte la teritoriojn Rutshuru, Bwisha kaj Bwito, Niyiragongo kaj parton de Masisi. Ĝi pretendas esti rompinta la vojon de Goma al Sake-Minova en la teritorio Masisi. Oriente estas Ruando kaj sude la lago Kivuo. Kien povos fuĝi homoj? Samideane, Joel Muhire.

1. M23 - Armita politika grupo en D.R. Kongo konata ankaŭ kiel Armée révolutionnaire du Congo (Revolucia Armeo de Kongo), kiu konsistas plejparte el tucioj, unu el la lokaj etnoj (red.)
2. EAC - Mallongigo de la anglalingva nomo de la inter-registara organizaĵo East African Community (Orient-Afrika Komunumo) (red.)
dima
Diccon MASTERMAN

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 04, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Diccon Masterman el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-03-25