El diplomatia vidpunktoD. R. KONGOKurboriĉa vojo al demokratioJam dum kelkaj jardekoj la mondaj amaskomunikiloj raportas pri armita konflikto, perforto, granda krimado, etnaj konfliktoj kaj humaneca krizo en Demokratia Respubliko Kongo (DRK). En novembro ili dissendis ankaŭ mallongan informon, ke kenjaj soldatoj – parto de la orient-afrikaj regionaj fortoj1 batalantaj kontraŭ la ribeluloj – alvenis en la urbo Goma, kiu situas en la orienta parto de DRK. Kio okazas en la laŭ areo due plej granda lando de Afriko? Kiel la lando povas troviĝi en tiom malbona situacio? La respondon indas serĉi en ĝia historia kaj politika evoluo. HistorioSe diri simple kaj koncize, en la lando okazas enlanda milito, bataloj inter la registaraj fortoj kaj rivalaj armitaj grupoj. DRK havis turbulan historion, ĝiaj unuopaj reĝimoj estis kreitaj kiel konkreta rezulto de internaj klanaj kaj etnaj konfliktoj. En la pasinteco ĝi ekzistis kiel la Reĝlando Kongo, Libera Ŝtato Kongo, Belga Kongo, Kongo Kinŝasa, Zairo. La sendependecon ĝi akiris en 1960 kaj ekde tiu jaro membras en Unuiĝintaj Nacioj (UN). La politikan malstabilecon de la lando tre forte influas ankaŭ la ruanda genocido en 1994 kontraŭ tucioj kaj parte ankaŭ kontraŭ hutuoj, kiu rezultigis la unuan kongan militon. La posta streĉiteco inter la tiama prezidanto kaj la ruandaj soldatoj ĉeestantaj en la lando kondukis al la dua konga milito en 1998–2003, en kiu ankaŭ aliaj afrikaj landoj partoprenis. Kvankam la dua konga milito oficiale finiĝis per pactraktatoj, armita kaj etne motivita konflikto daŭre ekzistas. Armitaj grupojLa ĉefaj agantoj de la enlanda konflikto en DRK estas nuntempe diversaj fragmentaj ribelgrupoj. En la orienta parto de la lando, malgraŭ la pactraktatoj, jam dum jaroj batalado inter la registaraj trupoj kaj ribeluloj daŭras. Laŭ taksadoj de fakuloj, en la lando agadas pli ol 120 armitaj grupoj, kiuj masakras kaj murdas la civilan loĝantaron, ofte en etna purigado. M23Unu el la ĉefaj armitaj grupoj estas la „Movado de la 23a de marto” (M23), kiu konsistas plejparte el membroj de la tucia etno. Ili forlasis la registaran armeon, asertante, ke la registaro ne sufiĉe agas por protekti la rajtojn de tiu etna malplimulto, al kio ĝi devontigis sin kontrakte en pactraktato de 2009. M23 gvidis ribelon en la nordoriento de DRK inter 2012 kaj 2013, sed ĝi estis venkita de registaraj trupoj. Ĝiaj membroj estis kelkajn jarojn armee neaktivaj. Tamen, fine de 2021, ili rekomencis batali kontraŭ la kongaj registaraj trupoj, akuzante la registaron pri neplenumo de la interkonsentoj. Ekde tiam ili konkeris kaj akiris grandajn areojn en la provinco Nord-Kivuo, inkluzive de la malgranda, sed strategie ŝlosila, urbo Bunagana ĉe la limo kun Ugando. Reciproka kulpigoLaŭ diplomatoj kaj milit-analizistoj, la militaj agadoj de M23 malstabiligis rilatojn ne nur en DRK, sed ankaŭ en Mez-Afriko. DRK akuzas la najbaran Ruandon pri subteno al la ribeluloj. Ruando rifuzas la kulpigon kaj kontraŭe asertas, ke DRK kunlaboras kun ribela grupo „Demokrataj fortoj por la liberigo de Ruando”, kiu partoprenis la genocidon de la tucioj. Se diri diplomatie kaj simple, sakstrato. Sensukcesa UN-misioPor solvi armitajn konfliktojn per pacaj kaj diplomatiaj rimedoj, la Sekureca Konsilio de UN per siaj rezolucioj 1279 (1999) kaj 1291 (2000) kreis pacmision sub la nomo MONUSCO 2. La pacmisio de UN en DRK estas la plej granda tiaspeca kaj celas pacigi la multnombrajn armitajn grupojn, kiuj batalas unu kontraŭ la alia kaj kontraŭ la registaro en ĉi tiu granda kaj ercoriĉa lando. Agadoj de internacia komunumoLa ĝisnunaj deklaroj de mondaj politikistoj kaj internaciaj organizaĵoj postulas sindetenon kaj dialogon. Ekzemple UN, Eŭropa Unio kaj Eŭropa Parlamento adoptis rezoluciojn pri la politika situacio en DRK, kiuj kondamnis la perforton kaj alvokis al dialogo de ĉiuj flankoj. Bedaŭrinde, sen sukceso. Malgraŭ la enormaj diplomatiaj klopodoj de la internacia komunumo, daŭre okazas diversaj fizikaj perfortaj agoj kaj nenecesaj mortoj, ne nur ĉe la loka civila loĝantaro sed ankaŭ ĉe la soldatoj de pacfortoj de UN. Februare 2021 en la oriento de la lando eĉ mortis itala diplomato, Luca Attanasio, kiu funkciis kiel eksterordinara kaj plenrajtigita ambasadoro en DRK. Trista paradoksoUnu el la ĉefaj kialoj de la nuna malfavora situacio en DRK estas ankaŭ historia rivaleco inter etnoj, ĉefe inter tucioj kaj hutuoj. Dum en la 1960aj jaroj la enlanda konflikto estis kondukata kiel batalo kontraŭ imperiismo aŭ por socialismaj reformoj, aktualaj disputoj inter etnoj okazas ĉefe pro ekonomiaj kialoj: akiri superregadon en regiono kun naturriĉaĵo. Profitoj el lokaj oro, kobalto aŭ koltano fluas ne por la prospero de la regiono kaj la lando, sed por la financado de daŭraj armitaj konfliktoj. Neantaŭvidebla estontecoLa plua politika kaj ekonomia evoluo de DRK estas do nuntempe malfacile antaŭvidebla. Ankaŭ la klopodoj de la internacia komunumo solvi la enlandan konflikton per pacaj rimedoj ĝis nun ne estis efikaj. Ŝajnas, ke la fina diplomatia solvo de la enlanda politika situacio en DRK ne povas esti venko por iu ajn el la etnoj kaj armitaj grupoj. Eble ĉi tiun internan afrikan problemon solvos novaj politikaj gvidantoj, kiuj ne estos ŝarĝitaj de la kolonia pasinteco, kaj kies prioritato estos nur demokratio kaj ekonomia kresko de la lando favore al la loĝantaro. 1. La kreadon de orient-afrikaj regionaj fortoj interkonsentis en junio 2022 en Najrobio la gvidantoj de la sep membroŝtatoj (Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Ruando, Sud-Sudano, Tanzanio kaj Ugando) de la Orient-Afrika Komunumo. Ĉi-lasta estas interregistara organizaĵo fondita en 1967 kaj revivigita en 2001 post kolapso en 1977. La sidejo estas en la urbo Arusha (Tanzanio).2. MONUSCO: Stabiliga Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Demokratia Respubliko Kongo, akronimo de la franca nomo Mission de l'Organisation des Nations Unies pour la stabilisation en République démocratique du Congo. Ĝis 2010 ĉi tiu misio estis konata ankaŭ kiel MONUC.
Julius HAUSER
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. (Re)legu ankaŭ la artikolon de Arlain Kizeyidioko-Mayinda Malkonsento voje al baloto (MONATO 2022/04, p. 10).Sekve al tiu ĉi teksto aperis letero de leganto en posta numero de MONATO.
|