Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Über den Wolken

... muss die Freiheit wohl grenzenlos sein. („Super la nuboj la libereco supozeble senlimas”. El kanto de Reinhard Mey, germana muzikisto).

La artikolo Aviadilaj 5G-aparatoj: novaĵoj por eŭropaj vojaĝantoj (MONATO 2023/04, p. 21) raportas pri novaj EU-reglamentoj pri la uzado de aparatoj en aviadiloj. La verkanto asertas: „tiu nova teknologio estos grava por faciligi la dumflugan vivon”.

Miaopinie faciligoj de la dumfluga vivo ĉi-tempe ne estu tre altranga celo teknologia aŭ leĝa. Aprobiĝu pliaj EU-reglamentoj. Atingu tiuj reglamentoj efektivan kaj progresontan malpliigadon de la suma damaĝo ĉiujare, ĉiulande kaŭzata de la flugvojaĝoj. Tiaj reglamentoj estus vere grava kaj festinda sukceso, ĉar pli da loĝebla planedo restus: vera leĝa ilo por „igi (flug)vojaĝadon pli senzorga”! Tiam aviadilaj 5G-iloj fariĝus agrablaj novaĵoj.

Dankegon al Leonardo Araya pro la najbara artikolo Klimatŝanĝiĝo kaj incendioj detruis sudan Ĉilion! (MONATO 2023/04, p. 23)

Peter SCHUNDA
Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 08-09, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Peter Schunda el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-07-05