SciencoAKTUALEAviadilaj 5G-aparatoj: novaĵoj por eŭropaj vojaĝantojEŭropa Unio aprobis novajn regularojn pri la uzado de poŝtelefonoj kaj elektronikaj aparatoj en aviadiloj, kio ebligos rimarkindan plibonigon de normoj rilate flugvojaĝadon. Ĉi tiu artikolo fokusiĝas sur la uzo de 5G-teknologio kadre de celata kontinent-skala integriĝo de interretaj kaj telefonaj servoj. 5G: kio ĝi estas5G estas la kvina generacio de poŝtelefona teknologio, kaj ĝi estas konceptita por esti pli rapida, pli fidinda kaj pli efika ol la antaŭaj versioj. 5G-retoj uzas pli altan frekvencon de radi-ondoj ol la antaŭaj. Tiel ili transdonas datumojn je multe pli alta rapideco. Kelkaj el la avantaĝoj de 5G-poŝtelefonoj inkluzivas pli rapidajn elŝutadon kaj alŝutadon, pli malaltan respondotempon, sed ankaŭ kaj precipe la kapablon subteni pli da aparatoj samtempe sur la reto. Tio igas 5G-poŝtelefonojn aparte taŭgaj por tiuj apoj, kiuj postulas multajn datumojn aŭ komunikadon realtempan. Aviadiloj kaj poŝtelefonojOni scias, ke flugkompanioj en la ĵusa pasinteco ĝenerale ne permesis uzadon de poŝtelefonoj dumfluge, kaj efektive ankoraŭ hodiaŭ nur flugreĝimo estas ebla. Kelkaj kompanioj akceptas, ke pasaĝeroj uzu siajn elektronikajn aparatojn (kiel poŝtelefonoj aŭ tabulkomputiloj), sed nur por navigi en Interreto aŭ uzi retajn aplikaĵojn: plenumi telefonvokojn ne estas laŭleĝe. Tio cetere apenaŭ estus teknike ebla pere de la ordinara telefona reto. Ĉi tio devos ŝanĝiĝi rapide, pro la novaj normoj rilate al la uzado de surŝipaj telefonaparatoj. Finfine tamen Eŭropa Komisiono postulis, ke membroŝtatoj asignu apartan frekvencaron por la uzado de 5G-sistemoj en aviadiloj. Ĉi tiu novaĵo malfermas la vojon al ĝenerala disvastiĝo de 5G-servoj: oni disponas aliron al Interreto, ene de la kajuto de ekipita aviadilo, per speciala reta ekipaĵo, t.n. „pikoĉelo”, por ligi la uzantojn kaj tiamaniere direkti vokojn, tekstojn kaj datumojn inter la aviadilo kaj la surtera telefonreto, kutime danke al satelitreto. Problemoj, zorgoj, solvojKiel maljuna piloto, la verkanto ne vidas problemojn en ĉi tiu eŭropa programo, kiu komenciĝos dum la somero de 2023, sed eble utilas klarigi iujn eblajn zorgojn kaj difini, kial ĉi tiu noveca teknologio estos grava por faciligi la dumflugan vivon. Voĉvokoj ebligas al pasaĝeroj resti en kontakto kun siaj amikoj, familio kaj kolegoj, dum ili estas en aero. Tio povas esti aparte utila okaze de urĝo aŭ neatendataj prokrastoj. Tio povas igi vojaĝadon pli senzorga, ĉar pasaĝeroj povas tiel aliri informojn, fari rezervadojn aŭ aĉeti biletojn dum la veturado. Tia uzado estas grava ankaŭ por aviadistoj: ekzemple ili povas konsulti ĝisdatajn veterinformojn aŭ uzi integritajn GPS-funkciojn. Plej alta sekurecoIuj homoj eble zorgos pri eblaj san-konsekvencoj koncerne elmeton al la elektromagneta radiado de poŝtelefonoj. 5G-teknologio tamen ne estas danĝera: jam ekzistas multaj aliaj aparatoj, kiuj uzas la saman frekvencaron sen ajna malfavora sekvo por homa sano (ilia frekvenco estas 5 gigahercoj, kiel por vifi-enkursigiloj). La konataj 5G-konspiraj teorioj estas evidente senbazaj (kiel tiuj pri kemiaj spuroj; sed la verkanto scias, ke iuj legantoj verŝajne ne kredos lin, ĉar li estas aviadisto). Estas certe ankaŭ timo, ke la uzado de poŝtelefonoj povus interferi kun la funkciado de aviadilaj sistemoj, sed, dum pli ol 15 000 flughoroj, la verkanto neniam spertis iun ajn interferon inter aviadiloj kaj poŝtelefonoj. Ĉi tio neniam estis prizorginda afero, ĉar modernaj aviadiloj havas novajn elektronikajn aparatojn, kiuj povas nuligi ĉian interferon. Sola vera zorgo? Eblaj misuzojFine, la verkanto opinias, ke estas facile por ĉiuj agnoski, ke ĝis nun flugado estis malofta momento (nenecese malplaĉa) de deva izoliteco rilate al la eblo komuniki kun foraj personoj. Ideale do la Komisiono devus ne nur aprobi specifan frekvencaron de 5G uzeblan sur aviadiloj, sed ankaŭ devigi aviad-kompaniojn adopti tiajn sistemojn, kiuj garantiu ankaŭ kelkajn bazajn rajtojn de la pasaĝeroj. Eble la sola malfavora noto estos la probabla malbona konduto de kelkaj pasaĝeroj, kiuj misuzos siajn elektronikajn aparatojn, ĝenante personojn ĉeestantajn. Por eviti tiun problemon, necesos plibonigi la sentivecon de ĉiuj – kio cetere devus okazi ankaŭ surtere kaj ne nur en aero. Paolo OMODEI-ZORINI
Italio
Paolo OMODEI-ZORINI estas piloto, fluginstruisto kaj flugekzamenisto el Italio. Li estas administra direktoro de la kompanio Alpha Lima Aviation en Torino.
|