PolitikoD. R. KONGORifuĝado en necerteco kaj malesperoDemokratia Respubliko Kongo travivis multajn politikajn, sociajn kaj humanitarajn krizojn. La konfliktoj, la militaj operacoj, la politika malstabileco ktp igis, ke granda nombro da homoj devis forlasi siajn hejmojn kaj serĉi protekton eksterlande – almenaŭ 990 000 el ili estas nun eksterlande, dum ĉirkaŭ 5,6 milionoj da konganoj (pli ol 4 milionoj da homoj nur en la orientaj regionoj Suda Kivu, Norda Kivu, kaj Ituri) estas evakuitaj en iun alian regionon de la lando. Estas ankaŭ rimarkinde, ke D. R. Kongo gastigas pli ol 529 000 rifuĝantojn kaj azilpetantojn el la najbaraj landoj, precipe Centr-Afriko, Ruando, Burundo kaj Sud-Sudano. La kondiĉoj de rifuĝantoj kaj azilpetantoj estas ofte malfacilaj kaj malhumanaj. Virinoj kaj knabinoj spertas seksajn perfortojn kaj ekspluatadon. MONATO havis la eblon mallonge intervjui kongan samideanon, kiu nun rifuĝas eksterlande. Ni nomos lin Petro por protekti lian identecon. MONATO: Kion vi faras por vivteni vin? PETRO: Ni iras ĉe la Banyankole-vilaĝanoj 1 por labori kaj ricevi de ili iom da mono, ankaŭ ion kiel manĝaĵon, ĉar ne sufiĉas la ĉiumonata eta monsumo, kiun ni ricevas de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (UNHCR) por plenumi ĉiujn familiajn bezonojn. MONATO: Kiom longe la homoj restas en la rifuĝejoj? PETRO: Kiam mi alvenis en tiun ĉi rifuĝejon, mi renkontis en ĝi „malnovajn” rifuĝantojn – kelkaj fuĝis el D. R. Kongo 15 jarojn antaŭe, aliaj eĉ 20 jarojn antaŭe. Ili jam konstruis pli-malpli belajn dometojn, kaj vivas komforte. MONATO: Kiel vi komunikiĝas kun viaj konatoj kaj familianoj? PETRO: La telefonon, kiun mi uzas, mi akiris donace de mia frato, kiam ni estis ankoraŭ en rifuĝejo en D. R. Kongo. Malfeliĉe, ĉi tie malfacilas trovi elektron, datumojn (megabajtojn) ... Ĉio postulas monon. Kiam mi volas sendi mesaĝon per WhatsApp, mi piediras dum tuta horo, serĉante sendratan reton (vifion).
Intervjuis: Massimo RIPANI
redaktoro de la rubriko Politiko
1. Banyankole estas uganda etno. (red.)(Re)legu ankaŭ la artikolon de Julius Hauser Kurboriĉa vojo al demokratio en MONATO 2023/03, p. 3. (Re)legu ankaŭ la artikolon de Diccon Masterman Militaj tagoj vide de interne en MONATO 2023/04, p. 6.
|