MedioAGRIKULTUROVito en vojaĝo tempe kaj spaceEble ne ĉiuj scias, ke la vito, tiu glora planto, kiu donas al ni vinberojn, ne devenas el Eŭropo. Ĝia vera historio komenciĝis en Proksima Oriento, pli precize, en la sovaĝa regiono Kaŭkazio. En la landoj, kiujn ni hodiaŭ nomas Kartvelio kaj Armenio, homoj kultivis la viton jam ĉirkaŭ la jaro 6000 a.K. Granda vojaĝo de la plantoTra jarcentoj ĉi tiu planto faris sian propran grandan vojaĝon, disvastiĝante unue en Malgrand-Azion, poste transirante al la balkana duoninsulo kaj fine trovante duan hejmon en la varma sudo de Eŭropo. Hodiaŭ, kvankam ekzistas proksimume okdek diversaj specoj de vitoj tra la tuta mondo, la mediteraneaj landoj, kaj precipe Italio, restas la lokoj, kie la planto trovas la plej perfektan harmonion rilate la klimaton kaj la grundon. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Jacopo PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro
|