MedioAGRIKULTUROVito en vojaĝo tempe kaj spaceEble ne ĉiuj scias, ke la vito, tiu glora planto, kiu donas al ni vinberojn, ne devenas el Eŭropo. Ĝia vera historio komenciĝis en Proksima Oriento, pli precize, en la sovaĝa regiono Kaŭkazio. En la landoj, kiujn ni hodiaŭ nomas Kartvelio kaj Armenio, homoj kultivis la viton jam ĉirkaŭ la jaro 6000 a.K. Granda vojaĝo de la plantoTra jarcentoj ĉi tiu planto faris sian propran grandan vojaĝon, disvastiĝante unue en Malgrand-Azion, poste transirante al la balkana duoninsulo kaj fine trovante duan hejmon en la varma sudo de Eŭropo. Hodiaŭ, kvankam ekzistas proksimume okdek diversaj specoj de vitoj tra la tuta mondo, la mediteraneaj landoj, kaj precipe Italio, restas la lokoj, kie la planto trovas la plej perfektan harmonion rilate la klimaton kaj la grundon. Kvankam oni nun kultivas vinberojn en ĉiu regiono de Italio (Piemonto, Veneto, Friulo ktp), ekzistas unu teritorio, kiu superas ĉiujn laŭ famo kaj grandeco: temas pri Toskanio, en centra-norda Italio. Kun pli ol 63 000 hektaroj da vitejoj Toskanio estas la vera koro de la itala vinkultivado. La sekreto de ĉi tiu sukceso kaŝiĝas en la lokaj montetoj. Vito malamas tro ebenan kaj malsekan grundon; ĝi, male, amas deklivojn kaj altajn montetojn, kie akvo bone forfluas, kaj la suno kisas la plantojn dum la tuta tago. Pli ol 68 elcentoj de la toskanaj vitejoj troviĝas ĝuste sur tiaj montetoj, kie kreskas du famaj vinberspecoj: la blanka, freŝa Trebbiano kaj la ruĝa, profunda Sangiovese. Ĝuste en tiu ĉi areo la lokaj vinfaristoj kreas la mondfaman kaj tre amatan vinon nomatan Chianti Classico. Kiel la temperaturo influas la gustonKiel vivanta organismo, la vito estas treege sentema planto, kiu kvazaŭ „trinkus” la temperaturon kaj la sunon, transformante ilin en guston. Depende de la vetero la rezulto en la botelo tute ŝanĝiĝas. Kiam la somero estas tre varma, la vinberoj fariĝas tre riĉaj je sukero, kaj el ili oni ricevas fortajn vinojn kun alta enhavo de alkoholo. Male, se la vetero estas tro malvarma, la kvanto de sukero restas malalta, kaj la vinberoj iĝas tre acidaj. La idealo estas do iu modereca kaj ekvilibra klimato, ĉar la naturo tiuokaze donas ekzakte ĝustan proporcion inter sukero kaj acido, kreante elegantan kaj harmonian vinon. Tamen, ĉi tiu sentemo al la temperaturo dependas de pluraj faktoroj. Junaj plantoj estas multe pli delikataj ol la maljunaj, kiuj posedas profundajn radikojn. Ankaŭ la topografio ludas notindan rolon, ĉar ju pli malalta estas la vitejo, des pli ĝi suferas pro la nokta akumulo de frosto kaj humideco. Surpriza paradokso de akvoFine, ekzistas surpriza paradokso koncerne akvon. Se oni pensas, ke la vito bezonas multan akvon, oni eraras. Vito estas mirinde vigla planto, kiu bonege eltenas sekecon kaj tute ne postulas artefaritan akvumadon. Fakte, tro da akvo instigas la planton freneze kreskigi siajn verdajn foliojn kaj branĉojn, sed la posta rikolto de vinberoj fariĝas tre malriĉa kaj senbrila. Por produkti bonan vinon, la vito devas iom suferi kaj mem serĉi akvon profunde en la grundo, tiamaniere garantiante plej altan kvaliton de la suko.
Jacopo PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro
|