PolitikoTURKIOFraŭdoj, imuneco kaj nova skandaloPri grandskalaj fraŭdoj la monda historio ofte memoras nomojn kiel Charles Ponzi aŭ Bernard Madoff. Tamen, en la moderna historio de Turkio ekzistas figuro, kies „kreemo” kaj kapablo ekspluati la sentojn de la popolo egalas, se ne superas, la plej famajn trompintojn de okcidento. Temas pri la figuro, kies sagao perfekte ilustras, kiel financaj trompantoj serĉas protekton en la trairejoj de la potenco: Mehmet Fadıl Akgündüz, populare kaj ironie konata kiel Jet Fadıl. Rompitaj promesojAkgündüz fondis en 1998 la kompanion Jetpa Holding. Per lertaj sloganoj pri rapida progreso li altiris monon de miloj da lokaj turkoj kaj precipe de turkaj laboristoj en Germanio kaj Francio, kiuj revis investi siajn ŝparaĵojn en la patrujon. Li samtempe konstruis – kiel raportis la gazeto Cumhuriyet – kontaktojn kaj ligojn kun la politika sfero, interalie financante la kongreson de la islamisma movado Milli Görüş (nacia vizio) en Amsterdamo. La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj. Vasil KADIFELI
Turkio
|