PolitikoTURKIOFraŭdoj, imuneco kaj nova skandaloPri grandskalaj fraŭdoj la monda historio ofte memoras nomojn kiel Charles Ponzi aŭ Bernard Madoff. Tamen, en la moderna historio de Turkio ekzistas figuro, kies „kreemo” kaj kapablo ekspluati la sentojn de la popolo egalas, se ne superas, la plej famajn trompintojn de okcidento. Temas pri la figuro, kies sagao perfekte ilustras, kiel financaj trompantoj serĉas protekton en la trairejoj de la potenco: Mehmet Fadıl Akgündüz, populare kaj ironie konata kiel Jet Fadıl. Rompitaj promesojAkgündüz fondis en 1998 la kompanion Jetpa Holding. Per lertaj sloganoj pri rapida progreso li altiris monon de miloj da lokaj turkoj kaj precipe de turkaj laboristoj en Germanio kaj Francio, kiuj revis investi siajn ŝparaĵojn en la patrujon. Li samtempe konstruis – kiel raportis la gazeto Cumhuriyet – kontaktojn kaj ligojn kun la politika sfero, interalie financante la kongreson de la islamisma movado Milli Görüş (nacia vizio) en Amsterdamo. Novaj projektojLia pinto de publika gloro venis en 1999, kiam li prezentis prototipon de „İmza” (en Esperanto, „subskribo”), proklamita kiel la unua tute turka aŭtomobilo. Li promesis konstrui grandegan fabrikon en sia hejmregiono, sed la veturilo neniam estis realigita, kaj la investita mono malaperis. Poste Akgündüz turnis sian atenton al la ekspluatado de religiaj sentoj per la tiel nomata „halala turismo”. Li vendis kunposedrajtojn por luksaj islamaj hotelprojektoj kiel Caprice Gold kaj Caprice Maldives. Ankaŭ tiuj projektoj restis nur duonfinitaj monumentoj pri trompo. Provizora imunecoEn 2002, kiam la juĝa premo pliiĝis, li sukcese kandidatiĝis en Siirt kiel sendependulo, kio donis al li provizoran imunecon kontraŭ aresto. En tiu balotado venkis la partio AKP, sed ĝia gvidanto Recep Tayyip Erdoğan ne rajtis kandidatiĝi pro pli frua kondamno. Pro neregulaĵoj la rezulto en Siirt tamen estis nuligita, kaj li perdis sian imunecon kaj estis arestita. En marto 2003 oni ripetis la voĉdonadon. Tiam Erdoğan, kies elekteblo estis intertempe restarigita per leĝoŝanĝo, eniris la parlamenton. Fina batoPost jardekoj da prokrastoj kaj novaj akuzoj la fina bato venis de la tribunalo en Istanbulo en aprilo 2023. Pro kvalifikita fraŭdo rilate al hotelaj projektoj kaj trompado de pli ol 600 homoj Akgündüz estis kondamnita al 2504 jaroj kaj du monatoj da malliberejo. Restas tamen demando: kial la justico bezonis tiom da jaroj por haltigi lin? „Fon-krizo”Nun Turkion skuas nova skandalo, konata kiel la „fon-krizo”. La aŭtoritatoj ordonis likvidi 131 investfondusojn, en kiuj partoprenis preskaŭ 456 000 individuaj investantoj. La esploroj pri suspektataj merkataj manipuladoj kaj la malfacilaĵoj repagi al la investantoj denove levas demandojn pri la efikeco de la financa kontrolado kaj pri la respondeco de la institucioj taskitaj protekti la ŝparantojn. Vasil KADIFELI
Turkio
|