MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

AKTUALE

Liberaj semoj, pli sendependaj komunumoj

De mano al mano kaj de koro al koro. (Panajotis Sajnatudis, fondinto de Peliti) – Dum miloj da jaroj, konservado de semoj estis preskaŭ sankta procezo de renoviĝo kaj renaskiĝo de la vivo. Kamparanoj, laŭ tio, kion ili lernis de siaj gepatroj kaj geavoj, konservis parton de sia rikolto, ofte semojn el la plej bonaj plantoj, por la sekva jaro. Ili interŝanĝis semojn kun najbaroj kaj evoluigis variaĵojn adaptitajn al sia regiono, kun diversaj koloroj, grandecoj, gustoj kaj aromoj. Ĉiu semo kunportis ion el la tero, kie ĝi kreskis, kaj el la homoj, kiuj prizorgis ĝin. Ĝi estis produktadrimedo, familia heredaĵo kaj komuna havaĵo.

Kiam semoj kunigas homojn

Semoj ne nur donas vivon al novaj plantoj. Ili ankaŭ transdonas sciojn, tradiciojn kaj homajn rilatojn. Ankoraŭ hodiaŭ en multaj landoj kamparanoj, amatoraj kultivistoj kaj organizaĵoj kolektas kaj interŝanĝas tradiciajn semojn. Tiel ili helpas savi variaĵojn, gustojn kaj aromojn, kiuj riskas malaperi, sed ankaŭ konservas spertojn de antaŭaj generacioj.

Abonu nun!

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Andreas ZERVAS
Grekio


Andreas Zervas (1959) estas greka emerita industria kemiisto kaj edukisto de plenkreskuloj. Li aktivas en Helena Esperanto-Asocio, instruas Esperanton kaj verkas artikolojn por la retejo de la Tesalonika Esperanto-Grupo. Li estas observanto de Helena Esperanto-Asocio ĉe la Komitato de UEA.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Andreas Zervas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2026-11-19
Ĉu vi ŝatis – aŭ ne ŝatis – tiun ĉi artikolon de Andreas Zervas? Sciigu vian opinion per la → jena formularo.